Đi đến phần nội dung

Kantas Irina Muravjova la kanton "Telefonu"

viết bởi Серёга, Ngày 05 tháng 1 năm 2019

Tin nhắn: 1

Nội dung: Esperanto

Серёга (Xem thông tin cá nhân) 13:25:14 Ngày 05 tháng 1 năm 2019

Telefonu

Telefonu al mia pac',
Telefonu ci pro Dio!
Softan voĉon ci tra spac'
Portu trans abism-fonio.

Stel' degelas super Moskv'.
Malgraŭ fierec', riproĉoj
Mi tre volas aŭdi voĉon,
Mi tre volas aŭdi voĉon,
Atendatan vortan bosk'.

Pasas sen ci tag' post tag'.
Mi ne scias, kio alarmas.
Telefonu ci, petad'.
Telefonu, ekzorcado.

Etendiĝu ci el for'
Super la abismo stela.
Tondru por mi tuj ĉielo,
Tondru por mi tuj ĉielo
De la telefon-sonor'.

Se en cia sorto mi
Jam nenian sencon havas.
Mi forgesos do pri ci -
Mi ne ploros, mi kapablos.

Tolerinte trans dolor',
Havos spiron mi sufiĉe,
Estos malgaŭ ĉio feliĉa,
Estos malgaŭ ĉio feliĉa
Sen posedo de l' ador'.

externalImage.png

Quay lại