Vai all’indice

Kiel esprimi sekvantajn esprimojn Esperante?

di 呼格吉勒图, 11 gennaio 2019

Messaggi: 11

Lingua: Esperanto

nornen (Mostra il profilo) 22 febbraio 2019 17:40:20

sudanglo:Mi min demandas ĉu Ĉu vi estas vidinta Johanon hieraŭ estas eraro. Almenaŭ, unua-aŭde tio sonas strange, ĉu ne?
Mi ne taksus ĝin erara, simple ĉar ĝi ne rompas neniun Fundamentan gramatikan regulon. Tamen restas la demando, kion ĝi signifu.

Mi persone interpretus ĝin iel tiel: La verbo "estas" markas estantecon, ĉar la propozicio temas pri la nuntempo. Tamen la frazo "vidinta Johanon hieraŭ" aldonas pasintecan informacion. Do, mi interpretus ĝin iel "rezultative", tio estas mi volas scii, ĉu la alparolato vidis Johanon hieraŭ kaj ĉu tiu hieraŭa vido havas rezulton, konsekvencon, influon (sur li/ŝi) nun.
Ekz.: Petro estas ĝojega persona. Tamen li kore malamas Johanon. Hieraŭ estis festo, al kiu estis invititaj kaj Petro kaj Johano, tamen ne mi. Hodiaŭ mi vidas Petron tute malĝoja. La ununura kialo, kiun mi povas elpensis, estas, ke Petro vidis Johanon hieraŭ kaj tio malĝojigas lin eĉ hodiaŭ (pasinteca kaŭzo, nuntempa rezulto). Tiu-okaze mi eble demandus tiel.

Tamen certe, aliaj personoj interpretus ĝin tute malsame.

Torna all’inizio