K vsebini

Kiel esprimi sekvantajn esprimojn Esperante?

od 呼格吉勒图, 11. januar 2019

Sporočila: 11

Jezik: Esperanto

呼格吉勒图 (Prikaži profil) 11. januar 2019 01:29:06

Sporočilo je skrito

呼格吉勒图 (Prikaži profil) 04. februar 2019 08:29:30

Karaj amikoj, mi havas demandojn pri verboj tensoj de esperanto. Ĉu sekvantaj esprimoj vere estas signifaj kaj ĝustaj?

Ekzemple,
estas skribanta = am/is/are writting
estas skribinta = have written
estas skribonta = ?
estis skribanta = was/were writting
estis skribinta = had written
estis skribonta = would write
estos skribanta = will be writting
estos skribinta = will have written
estos skribonta = ?

Kaj kiel esprimi "have been doing" k.s. esperante?

Dankegon.

Metsis (Prikaži profil) 04. februar 2019 11:02:44

呼格吉勒图,

Oni povas klasifiki verbojn laŭ multaj kriterioj. Unu estas tempo. E-o havas tri tempojn: pasintan, nunan aŭ venontan aĝon. Mia denaska lingvo la finna havas du: pasintan kaj nunan. La ĉina havas neniun. Alia klasifika kriterio estas aspekto, kies signifo varias multe inter lingvoj. Ekz. la ĉina havas du aspektojn: la perfekteco (?) (了) kaj la sperteco (?) (过; 過).

Pravas, ke en E-o oni teorie povas krei ĉiujn kombinaĵojn kaj en aktivo kaj en pasivo:
  • esti skribinta
  • esti skribanta
  • esti skribonta
    ...
  • estus skribita
  • estus skribata
  • estus skribota
sed kion ĉi tiuj formoj signifas estas alia afero. Ne valoras rekte kompari la esperantajn formojn kontraŭ la anglaj, ĉar la anglaj aspektoj ne estas la samaj kiel la Esperantaj.

Ekzistas malnova fadeno ĉi tie en Lernu, en kiu oni ĝuste diskutis pri verboformoj. Bonan aspekton (ŝerco celita) oferis Miville en sia afiŝo.

En praktika lingvouzado la bazaj formoj (skribi, skribis, skribas, skribos, skribu, skribus) taŭgas tre longe. Se vi volas emfazi, ke io okazis antaŭlonge, vi povas uzi formojn "estas skribinta" kaj "estis skribinta", aŭ okazas nun "estas skribanta". Pluraj de la restaj formoj ne eĉ estas uzeblaj aŭ estas facile miskompreneblaj de multaj esperantoparolantoj.

sudanglo (Prikaži profil) 05. februar 2019 16:53:55

Jes tiuj estas eblaj tradukoj en la anglan.

SED atentu ke tio ne volas diri ke la Esperantaj formoj en via tabelo estas ĉiam bonaj tradukoj en Esperanton.
Kaj kiel esprimi "have been doing" k.s. esperante?
I have been learning Esperanto for 4 weeks - Mi lernas Esperanton jam kvar semajnon (la ago daŭras ankoraŭ)

Where have you been? We have been travelling in Africa - Ni vojaĝis en Afriko (ili jam revenis kaj ne plu vojaĝas)

La esenco de 'have been x-ing' estas ke la ago daŭris sed la tempo-periodo en kiu la ago okazis estas ne-finita. Eble la ago jam finiĝis sed eble ĝi ankoraŭ daŭras.

Altebrilas (Prikaži profil) 05. februar 2019 21:48:46

Eta demando pro la dua angla frazo: Ĉu ĝi signifas, ke ili ne plu vojaĝas, sed eble vojaĝos tien en la estonteco?

sudanglo (Prikaži profil) 06. februar 2019 13:06:04

Jes, en tiu ekzemplo estas neniu implico ke ili estonte ne revizitos Afrikon.

Simple, en la momento en kiu parolas la demandanto ili ne plu estas vojaĝantaj (evidente, ĉar ili estas revenintaj).

Mi kredas ke la plej mafacila afero por ne-anglalingvanoj estas la ideo ke la tempo-periodo en la menso de la parolanto estas ne-finita.

Tio estas subtilaĵo kiun oni kutime ne ĝenas sin esprimi en Esperanto. Tiel oni uzas en Esperanto 'vidis' kaj por traduki Have you seen John today? kiel ankaŭ por traduki Did you see John this morning?

Grava afero por tiuj kiuj lernas la anglan estas neniam uzu 'have' se oni eksplicite mencias finitan pasintan periodon.

Do ĉiam Did you see John yesterday? - neniam Have you seen John yesterday?

Mi min demandas ĉu Ĉu vi estas vidinta Johanon hieraŭ estas eraro. Almenaŭ, unua-aŭde tio sonas strange, ĉu ne?

Metsis (Prikaži profil) 07. februar 2019 16:52:36

Jes, Ĉu vi estas vidinta Johanon hieraŭ sonas strange ankaŭ al mi. Sed oni povas diri Ĉu vi estis vidinta Johanon hieraŭ, antaŭ kiam vi aŭdis ambulancon?, ĉar ĉi-kaze la vido-ago okazis kaj finiĝis antaŭ la aŭdo-ago komencis. Miakompreneble minimume ĝermanlingvanoj komprenas la diferencon inter perfekto kaj pluskvamperfekto ĉi tiel. (Kaj oni pruntis tion en la finnan.)

呼格吉勒图 (Prikaži profil) 22. februar 2019 02:17:01

https://lernu.net/biblioteko/25/8

" Rimarko: En la supra rakonto estas pro pedagogiaj kaŭzoj intence amasigitaj multaj participaj formoj. Ne imitu tion, sed esprimu vin laŭeble simple! Anstataŭ kunmetitaj verbformoj preskaŭ ĉiam sufiĉas simplaj verboj, kiujn en okazo de bezono oni povas precizigi per la klarigaj vortetoj jam, ĝuste, tuj, preskaŭ k.a.Tial estas preferinde komenci tiun ĉi rakonton jene: «Multajn dimanĉojn mi jam pasigis en la bela Norvegujo, sed tiu februara dimanĉo, pri kiu mi nun rakontos, estas la plej ĉarma kaj interesa, kiun mi iam havis».
"

呼格吉勒图 (Prikaži profil) 22. februar 2019 05:38:24

Kara Metsis,

Vi pravas pri la ĉina lingvo.
En la ĉina lingvo, vere estas tensoj sed ne per maniero ke ŝanĝi la verbformojn kiel okcidentlingvoj faras, ĉar vortformoj en la ĉina ne ŝanĝeblas. Do ni uzas adverbialojn kaj komplementojn kaj participojn por pliklarigi la sencojn pri tensoj, kiel "了" "过" ktp, kiujn vi jam menciis en via respondo, kaj uzas pli ofte "morgaŭ"-n, "hieraŭ"-n, "jam"-n, "ĵus"-n , "tuj"-n ktp, ol oni uzas en okcidentlingvoj. Ĉar sen verbformo ŝanĝo, tiuj participoj kaj komplementoj estas la nuraj signoj por indiki kaj klarigi tensojn en nia lingvo, la ĉina.

Do mi pensas, ke kiel fleksebla kaj libera lingvo, esperanto ankaŭ povus uzi la saman manieron por esprimi tensojn, anstataŭ uzi kunmetatajn formojn, nome, la "esti -anta/-onta/-inta" formo, kiu aspektas iom pli kompleksa.
Mi ne opinias ke tiu maniero igus esprimojn pli malprecizaj. Ĉar pluraj orientaj naciaj lingvoj, kiel la ĉina faras tiel, kaj ne kaŭzas miskomprenon, almenaŭ ne en tempo aŭ tensoj.

Metsis (Prikaži profil) 22. februar 2019 11:05:04

呼格吉勒图,

Vi pravas, ke multaj kunmetitaj verboformoj povas esti kompleksaj kaj malfacilaj kompreni. Ofte oni interpretas ilin el perspektivo de sia denaska lingvo. Ekzistas ankaŭ personoj, kiuj volas artifiki aŭ paradi montrante, kiel superaj esperantistoj ili estas.

Nazaj na začetek