Zum Inhalt

La muzika ensemblo "Silenzium"

von Серёга, 15. Januar 2019

Beiträge: 3

Sprache: Esperanto

Серёга (Profil anzeigen) 15. Januar 2019 10:31:03

La muzika ensemblo "Silezium" de la urbo Novosibirsk

Sed se en l' poŝo estas pako da cigared'
Muziko de kanto fare de ensemblo "Kino" (la 1980-aj jaroj), aŭtoro kaj plenumanto estis Viktor Coj:

Sidas mi, spektas el fenestro fremda tiun fremdan ĉiel',
Kaj mi vidas eĉ neniun konatan stel'.
Mi promenis laux ĉiu vojo tien, kaj tien ĉi,
Turnis min – ne ekvidis postesignojn post mi.

Sed se en l' poŝo estas pak' da cigared',
Do ne ĉiu ja malbona estas al jena nombr'.
Kaj bilet' al ala jet' brile kvazaŭ arĝent',
Ekfluginte, ĝi restigas por ter' nur ombr'.

Kaj neniu volis esti kondamnito sen vin'.
Kaj neniu volis per siaj brakoj rasti braĝ'.
Ja sen muzik' ne belas publike mortfin',
Ja sen muzik' neniu volas fermi l' lastan paĝ'.

Sed se en l' poŝo estas pak' da cigared',
Do ne ĉiu ja malbona estas al jena nombr'.
Kaj bilet' al ala jet' brile kvazaŭ arĝent',
Ekfluginte, gxi restigas por ter' nur ombr'.

Sed se en l' poŝo estas pak' da cigared',
Do ne ĉiu ja malbona estas al jena nombr'.
Kaj bilet' al ala jet' brile kvazaŭ arĝent',
Ekfluginte, ĝi restigas por ter' nur ombr'..

Plu da muziko de "Silezium"

Momento de paco
Ekŝvebu per tendarfajroj, bluaj noktoj
I Was Made For Lovin' You
No roots
Sonne (Rammstein cover) ТЯЖМАШ

StefKo (Profil anzeigen) 15. Januar 2019 19:14:51

Серёга:La muzika ensemblo "Silezium" de la urbo Novosibirsk
(...)
Silenzium! Silezium (Silezio) estas mina regiono de Polujo kaj folklora ensemblo.

Siaflanke bela kapelo.

Серёга (Profil anzeigen) 20. Januar 2019 08:44:34

Do mi korektis la eraraĉon en la nomo de ĉi tiu fadeno el Silezium al ĝusta Silenzium.

Grandan dankon, Stefko!

Zurück nach oben