Hozzászólások: 42
Nyelv: Esperanto
rapn21 (Profil megtekintése) 2019. január 31. 22:39:22
morico:EDE dissendis plurajn milionojn da kredkonfesojn, faris filmetojn pri Eŭropo, Demokratio kaj Esperanto, kiuj estis viditaj de milionoj da civitanoj. Do la civitanoj konas iomete pli pri Esperanto.Kredkonfesoj? Kio estas tio? Ĉu vi parolas pri religa afero? Denove vi diras ke milionoj da homoj vidas la filmetojn, sed denove mi demandas: Kie estas la pruvo? Kio estas via fonto? Kiel vi scias ke milionoj vidis la filmetojn, kiel vi kalkulis? Ĉe jutubo la filmetoj nur havas kelkajn milojn da vidoj.
morico: M: la titolo de tiu-ĉi artikolo (via?) estas eraro kiun vi konfesas en la sekvanta frazo.EDE estas politikpartio de esperantistoj kaj strebas disvastigi Esperanton. Kiel ili ne estas esperantista partio? Ĉiuj el la subtenantoj de la partio, subtenas ĝin pro Esperanto. Diri ke ĝi ne estas esperantista partio estas strangaĵo.
Kaj vi diris ke estis "multaj eraroj"
morico: Samideano kiu legas pri E-D-E vidas proponojn kaj ideojn. http://www.e-d-e.org/-Nia-programo-Kiel jam dirita en la artikolo, la programo ne havas eĉ unu konkretan proponon. Ĝi nur havas sloganojn kaj banalaĵojn, sed ne estas iu proponita leĝo aŭ ago.
morico: E-D-E parolas pri la lingva demokatio en Eŭropo, de kio la grandaj partioj ne parolasJes EDE parolas, sed neniu (krom esperantistoj) aŭskultas. Kion ili faras? Iu ajn politikpartio povas paroli pri iu problemo, sed tio ne solvas ĝin. Kiel EDE solvos la problemon?
morico: Kaj vi, kion vi faras kaj proponas por konigi Esperanton?Nu, mi ne estas politikpartio kaj ne kandidatiĝos en la eŭropa voĉdonado, do mi ne estas komparebla al EDE.
Mi ja estas aktiva esperantisto, mi havas konatan blogon, estas komitatano de TEJO, partoprenis renkontiĝojn, aktivas en interretaj forumoj (eĉ gvidas tiun ĉe Reddit), kreis filmetojn kaj eĉ pli. Kaj mi tre maŝatas vian sugeston ke mi ne meritas kritiki EDE, kvazaŭ nur ili aktivas por Esperanto.
morico (Profil megtekintése) 2019. január 31. 23:11:52
Ekzemple
Post la Brit'eliro (Brexito), 99% de la E.U. Eŭropanoj ne estos naskigx'angloparolantoj.
Ili estas diskriminaciataj, ĉar la nur-angla estas pli kaj pli uzata en la Eŭropaj institucioj.
Samtempe, la malegalecoj pligrandiĝas kaj la demokratio regresas.
Estas solvo por malkreskigi lingvan diskriminacion.
La helpa internacia lingvo estas neŭtra kaj respektas ĉiujn lingvojn.
Laŭ Nitobe, la vic-prezidanto de la Ligo de Nacioj, « Esperanto estas almenaŭ ok foje pli facila ol ia ajn lingvo ». Lernu ĝin estas kiel ludo. Ne estas esceptoj. Estas taŭga lingvo por ĉiuj.
Se la civitanoj de EU povas interparoli, ili povas plibonigi la demokration en Eŭropo.
morico (Profil megtekintése) 2019. január 31. 23:16:59
Ĝi estas riĉa kaj bela lingvo.
Ĝi estas parolata ekde pli ol 130 jaroj en pli ol 130 landoj.
Ĝi antaŭ'eniras rapide kun Interreto.
La kursoj estas senkostaj kun Lernu.net, Ikurso.net.
Du milionoj da personoj komencis lerni ĝin kun Duolingo.
Esperanto taŭgas por Eŭropa Unio kaj la mondo de la 21-a jarcento.
Por la lingva demokratio en Eŭropo kaj en la mondo : apogu Esperanton.
morico (Profil megtekintése) 2019. február 1. 0:30:21
rapn21:M; Mi pensas ke estas multaj rimedoj por antaŭenigi Esperanton. Mi kritikas neniun. Sed mi pensas ke E-D-E estas ankaŭ rimedo.
morico:EDE dissendis plurajn milionojn da kredkonfesojn, faris filmetojn pri Eŭropo, Demokratio kaj Esperanto, kiuj estis viditaj de milionoj da civitanoj. Do la civitanoj konas iomete pli pri Esperanto.Kredkonfesoj? Kio estas tio? Ĉu vi parolas pri religa afero? Denove vi diras ke milionoj da homoj vidas la filmetojn, sed denove mi demandas: Kie estas la pruvo? Kio estas via fonto? Kiel vi scias ke milionoj vidis la filmetojn, kiel vi kalkulis? Ĉe jutubo la filmetoj nur havas kelkajn milojn da vidoj.
M: "Kredkonfeso" estas en Francujo la nomo de la paĝo kie la partioj klarigas iliajn ideojn. En Francujo estas unu por ĉiu elektanto kaj estas 46 milionoj da civitanoj. La filmetoj de 1mn30 de la malsamaj partioj estas vidataj de milionoj da civitanoj ankaŭ.
morico: M: la titolo de tiu-ĉi artikolo (via?) estas eraro kiun vi konfesas en la sekvanta frazo.EDE estas politikpartio de esperantistoj kaj strebas disvastigi Esperanton. Kiel ili ne estas esperantista partio? Ĉiuj el la subtenantoj de la partio, subtenas ĝin pro Esperanto. Diri ke ĝi ne estas esperantista partio estas strangaĵo.
Kaj vi diris ke estis "multaj eraroj".
M:La titolo de artikolo estas grava. Kelkaj EDE-anoj ne estas esperantistoj, kaj multe da Esperantistoj ne subtenas EDE. EDE estas por la lingva demokratio en Eŭropo kaj Esperanto estas ilo por tio.
morico: Samideano kiu legas pri E-D-E vidas proponojn kaj ideojn. http://www.e-d-e.org/-Nia-programoKiel jam dirita en la artikolo, la programo ne havas eĉ unu konkretan proponon. Ĝi nur havas sloganojn kaj banalaĵojn, sed ne estas iu proponita leĝo aŭ ago.
-
M: E-D-E havas proponojn kaj agojn por diskonigi Esperanton en Eŭropo. EDE ne estas nacia partio, sed nur eta eŭropa partio por Eŭropa baloto, do ne havas proponojn pri ĉiuj temoj
morico: E-D-E parolas pri la lingva demokatio en Eŭropo, de kio la grandaj partioj ne parolasJes EDE parolas, sed neniu (krom esperantistoj) aŭskultas. Kion ili faras? Iu ajn politikpartio povas paroli pri iu problemo, sed tio ne solvas ĝin. Kiel EDE solvos la problemon?
M: E-D-E estas malgranda kaj havas solvon nur pri la lingva demokratio. Ekzemple, se la Eŭropaj institucioj akceptus Esperanton kiel helpa ponto-lingvo, do la lingva demokratio en Eŭropo kaj Esperanto povas kreski multe pli rapide.
morico: Kaj vi, kion vi faras kaj proponas por konigi Esperanton?Nu, mi ne estas politikpartio kaj ne kandidatiĝos en la eŭropa voĉdonado, do mi ne estas komparebla al EDE.
Mi ja estas aktiva esperantisto, mi havas konatan blogon, estas komitatano de TEJO, partoprenis renkontiĝojn, aktivas en interretaj forumoj (eĉ gvidas tiun ĉe Reddit), kreis filmetojn kaj eĉ pli. Kaj mi tre maŝatas vian sugeston ke mi ne meritas kritiki EDE, kvazaŭ nur ili aktivas por Esperanto.
rapn21 (Profil megtekintése) 2019. február 1. 9:36:38
morico: La filmetoj de 1mn30 de la malsamaj partioj estas vidataj de milionoj da civitanoj ankaŭ.Kial vi rifuzas respondi al mia demando? Kiel vi kredas ke milionoj da homoj vidis la filmeton, kiu estas via fonto? Aŭ ĉu vi prifajfas la veron kaj nur diras ion ajn kion vi volas? Mi ne vidis iun ajn pruvon ke “milionoj” da homoj vidis la filmetojn de EDE kaj mi suspektas ke vi mensogas.
morico: E-D-E havas proponojn kaj agojn por diskonigi Esperanton en Eŭropo.Mi diris ke EDE ne havas eĉ unu konkretan proponon, ĝi nur havas sloganojn. Evidente vi ankaŭ ne povas montri eĉ unu konkretan proponon kaj ankaŭ parolas nur per sloganoj.
morico: E-D-E estas malgranda kaj havas solvon nur pri la lingva demokratio.EDE estas malgranda ĉar ĝi parolas pri nur unu afero. Estas multaj gravaj temoj por voĉdonantoj sed ĉar EDE diras nenion pri sano, edukado, impostoj, krimo ktp ĝi ne allogas voĉdonantojn.
morico (Profil megtekintése) 2019. február 1. 10:22:34
rapn21:M: Helpa facila neŭtra ILo en Eŭropo kaj en la mondo permesas plibonigi sanon, edukadon, justajn kaj efikajn impostojn, malkreskigi krimojn, pli bone defendi pacon, klimaton ktp. Sed la unua afero estas konigi Esperanton.morico: La filmetoj de 1mn30 de la malsamaj partioj estas vidataj de milionoj da civitanoj ankaŭ.Kial vi rifuzas respondi al mia demando? Kiel vi kredas ke milionoj da homoj vidis la filmeton, kiu estas via fonto? Aŭ ĉu vi prifajfas la veron kaj nur diras ion ajn kion vi volas? Mi ne vidis iun ajn pruvon ke “milionoj” da homoj vidis la filmetojn de EDE kaj mi suspektas ke vi mensogas.
M: Ekzistas taksoj de la vido de la politikaj filmetoj dum la Eŭropaj elekto'balotadoj, kiuj estas rigarditaj proksimume de 20H, de 1/10 ĝis 1/4 de la civitanoj, do en Francio de 4 ĝis 10 milionoj da civitanoj. Multe da civitanoj volas sin informi pri la proponoj de la partioj.
morico: E-D-E havas proponojn kaj agojn por diskonigi Esperanton en Eŭropo.Mi diris ke EDE ne havas eĉ unu konkretan proponon, ĝi nur havas sloganojn. Evidente vi ankaŭ ne povas montri eĉ unu konkretan proponon kaj ankaŭ parolas nur per sloganoj.
M.: E-D-E defendas la ĉefajn konkretajn proponojn de justa, neŭtra kaj facila lingvo por EU: do Esperanto kiel helpa ponto'lingvo en la EU institucioj, Esperanto kiel propedeŭtika aŭ saltotabulo'lingvo en la lernejoj, Esperanto kiel helpa ILo por la internaciaj agadoj kaj fakoj. Ni volas kiel Zamenhof neŭtran ILon por Eŭropo kaj mondo. Kiel Z. ni devas alfronti homojn kiuj ne volas diskonigi Esperanton. Ni pensas ke hegemonia kaj malfacila lingvo ne estas solvo por la grandaj problemoj de Eŭropo kaj mondo en tiu jarcento.
morico: E-D-E estas malgranda kaj havas solvon nur pri la lingva demokratio.EDE estas malgranda ĉar ĝi parolas pri nur unu afero. Estas multaj gravaj temoj por voĉdonantoj sed ĉar EDE diras nenion pri sano, edukado, impostoj, krimo ktp ĝi ne allogas voĉdonantojn.
rapn21 (Profil megtekintése) 2019. február 1. 11:28:08
morico: M: Ekzistas taksoj de la vido de la politikaj filmetoj dum la Eŭropaj elekto'balotadoj, kiuj estas rigarditaj proksimume de 20H, de 1/10 ĝis 1/4 de la civitanoj, do en Francio de 4 ĝis 10 milionoj da civitanoj.Mi ne scias kion vi volas diri sed “takso” ne estas la ĝusta vorto. Ĉu vi komprenas la vortojn “pruvo” kaj “fonto”? Evidente ne, ĉar vi daŭre ignoras ilin. Kiu estas la fonto por tiu numero? Kiel vi scias kiom da homoj rigardas la filmeton? Estas tre granda diferenco inter dekono kaj kvarono de la popolo, via malklareco sugestas al mi ke vi ne havas informon pri la afero. Ĉu vi havas precizan numeron pri la spektantaro de la filmetoj de EDE? (Verŝajne ne)
morico: E-D-E defendas la ĉefajn konkretajn proponojn de justa, neŭtra kaj facila lingvo por EU: do Esperanto kiel helpa ponto'lingvo en la EU instituciojEvidente vi ankaŭ ne komprenas la vortojn “konkretaj proponoj”. Do, denove mi demandas. Imagu se EDE atingus seĝon en la parlamento, kion ili proponus pri demokratio kaj lingva justeco? Kiujn leĝojn, amendojn, regulojn ktp? Aŭ ĉu ili nur deklarus sloganojn?
morico: Helpa facila neŭtra ILo en Eŭropo kaj en la mondo permesas plibonigi sanon, edukadon, justajn kaj efikajn impostojn, malkreskigi krimojn, pli bone defendi pacon, klimaton ktp.Kia sensencaĵo! Vi parolas pri Esperanton kvazaŭ ĝi estas sekto!
Altebrilas (Profil megtekintése) 2019. február 1. 15:04:18
Tio, kion Morico nomas "kredkonfeso" estas la laŭvorta traduko de "Profession de foi", kiu signifas la flugfolio kiun ĉiu kandidato devas redakti kaj sendigi al la voĉdonontoj. En tiu flugfolio, la kandidato devas sinprezenti, klarigi sian politikan programon, ktp.
Nuntempe, la partioj preparas ankaŭ televidajn elsendetojn, kiuj ludas la saman rolon. La TV kanaloj elsendas ili po tri aŭ kvar, foje pli, kaj la publiko rigardas ilin kiel reklamon. Esperantistoj povas nur esperi, ke la filmeto vekos la intereson de la scivolemuloj.
Alia franca fakto estas la malgrandajn partiojn. Ĉar la blanka / nula voĉdono ne estas agnoskita, kiam la voĉdonantoj ne ŝatas la elekton, kiun oni proponas al ili, ili voĉdonas por etaj partiojn, kiuj havas neniun ŝancon esti elektitaj, sed kiuj pli taŭge reprezentas iliajn ideojn.
EDE estas tia partio. En la lasta baloto, ĝi obtenis Ĉ. 30000 voĉojn, proksimume unu el mil. Tio esperigas ke se:
- la baloto estus proporcia kaj unulista por la tuta Eŭropo, sen malsupra limo
- estus sama proporcio en ĉiuj landoj
- EDE iomete plu progresus (~30%)
tiukaze EDE havus unu kandidaton elektitan.
morico (Profil megtekintése) 2019. február 1. 22:44:33
rapn21:M: Eble, vi pensas ke la hegemonia lingvo estas neŭtra. Brita profesoro kaj serĉisto Robert Phillipson skribis pri "La lingva imperiismo". La rezultatoj de tiu hegemonio estas ĝenerale malbonaj por 99% de la EU Eŭropanoj (post Brit'eliro) kaj por 94% de la homaro kiu ne estas angla'naskiĝ'parolanta. Esperanto ebligas pli grandan demokration, do pli bonan situacion por la malriĉuloj (edukado, sano, paco ktp). La sekto de la miliarduloj volas nek socian justecon, nek lingvan justecon.morico: M: Ekzistas taksoj de la vido de la politikaj filmetoj dum la Eŭropaj elekto'balotadoj, kiuj estas rigarditaj proksimume de 20H, de 1/10 ĝis 1/4 de la civitanoj, do en Francio de 4 ĝis 10 milionoj da civitanoj.Mi ne scias kion vi volas diri sed “takso” ne estas la ĝusta vorto. Ĉu vi komprenas la vortojn “pruvo” kaj “fonto”? Evidente ne, ĉar vi daŭre ignoras ilin. Kiu estas la fonto por tiu numero? Kiel vi scias kiom da homoj rigardas la filmeton? Estas tre granda diferenco inter dekono kaj kvarono de la popolo, via malklareco sugestas al mi ke vi ne havas informon pri la afero. Ĉu vi havas precizan numeron pri la spektantaro de la filmetoj de EDE? (Verŝajne ne).
M.: La televidado estas konita kaj havas prezon por ĉiu sekundo de reklamo. Ĉiu scias ke la grandaj firmoj pagas multe pli por ilia reklamo, kiam la televidado estas proksimuma de 19 h ĝis 22 h, kiam estas maksimumo (pluraj milionoj) de televidantoj. Vi povas trovi la statistikojn per Guglo ktp, por ĉiu kanalo de televidado (ekz. en Francio, France 2, France 3 ktp). La filmeto de Eŭropo Demokratio Esperanto povas esti rigardata dum la proksima tempo de 20 h.
morico: E-D-E defendas la ĉefajn konkretajn proponojn de justa, neŭtra kaj facila lingvo por EU: do Esperanto kiel helpa ponto'lingvo en la EU instituciojEvidente vi ankaŭ ne komprenas la vortojn “konkretaj proponoj”. Do, denove mi demandas. Imagu se EDE atingus seĝon en la parlamento, kion ili proponus pri demokratio kaj lingva justeco? Kiujn leĝojn, amendojn, regulojn ktp? Aŭ ĉu ili nur deklarus sloganojn?
M: La celo ne estas havi unu aŭ du seĝojn (necesas 5% de la elektantoj), sed konigi la argumentojn por la lingva demokratio al la civitanoj kaj partioj. La leĝo'projektoj, amendoj ekzistas, sed preskaŭ neniu parolas pri la justeco de la lingva politiko.
morico: Helpa facila neŭtra ILo en Eŭropo kaj en la mondo permesas plibonigi sanon, edukadon, justajn kaj efikajn impostojn, malkreskigi krimojn, pli bone defendi pacon, klimaton ktp.Kia sensencaĵo! Vi parolas pri Esperanton kvazaŭ ĝi estas sekto!
BillyShears (Profil megtekintése) 2019. február 2. 5:18:24