前往目錄

Somera Esperanto-Studado - lernu kaj praktiku Esperanton en Slovakio en julio

貼文者: Matthieu, 2019年2月19日

訊息: 2

語言: Esperanto

Matthieu (顯示個人資料) 2019年2月19日上午9:27:49

Saluton al ĉiuj! Somera Esperanto-Studado (SES) estas unusemajna evento, kies celo estas instrui Esperanton. Ĝi okazas ĉiujare en Slovakio, kaj origine estis samtempe realviva renkontiĝo de uzantoj de Lernu. Ĉi-jare ĝi okazos de la 12-a ĝis 20-a de julio 2019 en Nitra, la urbo kie okazis la Universala Kongreso de Esperanto antaŭ tri jaroj. Okazos ne nur kursoj de Esperanto por ĉiuj niveloj, sed ankaŭ riĉa distra kaj kultura programo: ekskursoj, koncertoj, manlaboroj…

Pli da informoj: https://ses.ikso.net/2019/

Metsis (顯示個人資料) 2019年2月21日上午7:32:55

Malbone ke ĝi superkovras la unuan tagon de la UK-o.

回到上端