目次へ

La protestoj de la lernantoj : "Vendredoj por la estonteco" = "Fridays for Future"

Tram_Amiko,2019年2月25日の

メッセージ: 10

言語: Esperanto

Tram_Amiko (プロフィールを表示) 2019年2月25日 23:24:27

Lernantoj protestas vendrede en la tuta Eŭropo. La rolo-modelo estas Greta Thunberg. En Francio ankaŭ la lernantoj protestas por la protekto de la klimato. Sed politiko ne montras, ke ŝi komprenas la konsilon de Greta Thunberg kaj la lernantoj. Tio estas domaĝo. Malgraŭ ĉio, Greta Thunberg kaj la lernantoj protestas pace kun originalaj kaj buntaj afiŝoj. Sed ili ne estas aŭdataj.
La flavaj veŝtoj protestas perforte, ankaŭ kun bruta forto. Kaj la registaro aŭdas ilin. Macron cedis al la protestoj de flavaj veŝtoj.
Perforto estas rekompencita. Sed paca protesto estas ignorita.

Altebrilas (プロフィールを表示) 2019年2月26日 9:37:02

Perforto estas rekompencita. Vi bedaŭrinde pravas. En demokratio, kiu bone funkcias, problemoj estas debatitaj, obtenas dolvon aŭ almenaŭ klarigon, kaj ies-ajn perforto estas punita. Oni devas konstati, ke en niaj landoj tio ne plu okazas tiel. Ĉu oni povas inventi metodon por esti videbla sen esti perforta, kiel "flashmob" aŭ io simila? Ĉiukaze, tion bezonas ĉefe Esperanto por eskapi la "nenia-debato" politikon.

SHARIANO (プロフィールを表示) 2019年2月26日 16:54:37

Registaroj nenie ne aŭdas pacemajn protestojn de homoj. Sed mi ne kompenas la lernantojn! Kio volas ili? Ĉu ili kontraŭ ŝanĝo de klimato? Komencu kun vi mem: Ne aĉetu troajn varojn, novajn poŝtelefonojn, aŭtojn k.t.p. kaj estos feliĉo al vi.Ĉu ne? Ili timas varmigon, sed mi timas malvarmon..

Altebrilas (プロフィールを表示) 2019年2月27日 10:52:00

nenie ne = ĉie?

Malfacilas rezisti al insigado aĉeti aŭtojn, komputilojn kaj poŝtelefonojn... Kiam la braktordado plifortiĝas, okazas momento je kiu oni devas submetiĝi.

Apartamentoj proksimaj de la transportoj iĝas kostegaj; Klopodoj perkomputilaj iĝas devigaj; Publikaj telefonbudoj malaperis kaj entreprenoj postulas, ke vi estu atingebla per poŝtelefono... Kiel rezisti?

La elektronika mono estas la pinto de tia sistemo: Komputiloj laboras dum horoj por produkti informon kiu nur pruvas... ke la komputiloj laboris dum horoj! Kaj pro tio, konsumante energion kaj varmigante atmosferon... Kiel diras la proverbo: "oni ne haltigas la progreson". La problemo, estas ke tia progreso iĝas tiel fidinda ol senbremsa veturilo...

Tram_Amiko (プロフィールを表示) 2019年3月1日 21:53:03

Kion ili skribas karakterizas fatalecon. Sed ni povas haltigi teknikan progreson aŭ kontrolita, por ke ĝi helpu homojn kaj ne faras malbonon.

Mi ne konsentas pri la komparo kun senbremsa veturilo.

Tram_Amiko (プロフィールを表示) 2019年3月1日 22:27:24

Multaj homoj pensas: naturo kaj teknologio estas kontraŭuloj.
Tio ne pravas! Ekzemple, homo jam uzis la venton por teknologio dum longa tempo, por velŝipoj kaj mueliloj.
Moderna ventaj mueliloj povas generi multan elektron. Ni ne bezonas nuklean energion aŭ bruligadon de la karbo.

Mi ne kredas, ke Greta Thunberg estas "infano de la naturo". Ŝi scias certe ke la modernaj homoj bezonas modernan teknologion. Sed ni ne bezonas teknologion, kio detruas la naturon.

mimoprobegal (プロフィールを表示) 2019年3月1日 23:39:27

mi kredas, ke mense malsana kaj neklera knabino nepre savos eŭropon de terura varmo-morto aŭ termika neniigo

ĉar ĉiuj scias - bovinoj kaj porkoj furzas - la homaro pereos pro la tutmonda varmigo

Zam_franca (プロフィールを表示) 2019年9月8日 10:20:52

Nova manifestacio okzazos dum la vendredo 20-a (mi ne scias kiel diri la daton). Nova debata demando : oni scias, ke la manifestaciantoj estas politike neŭtrala. Ili volas klimatan agon. Do ĉu Tejo devus partopreni la manifestaciojn ?

Urho (プロフィールを表示) 2019年9月8日 15:45:36

Zam_franca:Nova manifestacio okzazos dum la vendredo 20-a (mi ne scias kiel diri la daton).
…okazos vendredon la 20-an (de Septembro).
Hodiaŭ estas la 8-a de Septembro.

Zam_franca (プロフィールを表示) 2019年9月8日 16:18:14

Okej, vin dankas mi.

先頭にもどる