Al la enhavo

Kiel litere oni devas kompreni la prepozicion "en"?

de Metsis, 2019-marto-12

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

Metsis (Montri la profilon) 2019-marto-12 08:31:16

En la angla versio de la E-a kurso en Duolingo oni havis frazon "Some metals flow at high temperatures" kaj la tasko estis traduki ĝin en E-on. Eble baze de mia denaska lingvo mia unua traduko estis

Kelkaj metaloj fluas en altaj temperaturoj

sed tio ne taŭgis, ne eĉ

Kelkaj metaloj fluas ĉe altaj temperaturoj

La sola akceptebla laŭ Duolingo estas

Kelkaj metaloj fluas je altaj temperaturoj

Do mi demandis en la rilata diskuto kial. Oni respondis al mi, ke oni devas kompreni la E-an prepozicion "en" tre laŭlitere, t.e. oni devas kapabli esti "ene" en la rilata vorto. Ĉar temperaturoj formas unudimensian skalon, oni ne povas esti "ene" en la skalo (la klarigo de unu partoprenanto). Nun mi miras, se ĉi tio pravas, kiel oni povas esti "ene" en frazo

La vorto "vorto" estas en ĉi tiu frazo.

aŭ kiel oni povas esti "ene" en mono

Mi volas ŝanĝi miajn eŭroj en jenojn.

Kiel oni devas kompreni la prepozicion "en"? Kiom multe da figurasenco oni rajtas enskribi?

sudanglo (Montri la profilon) 2019-marto-12 13:28:29

Mi konsentas kun Duolingo

Mi tro ŝvitas en altaj temperaturoj, Mi tro ŝvitas en somero. (temas pri la vetero)

Akvo bolas je 100 gradoj C, kaj oro fandiĝas je c. 1000 gradoj C.

Mi vidas ke ankoraŭ ĝenas vin ke oni esprimas prezojn en dolaroj, Eŭroj, pundoj . Sed tiel oni faras en multaj lingvoj (eĉ se eble ne, en la finna).

Kaj rilate 'ŝanĝi Eŭrojn en dolarojn', difino 7 sub 'en' de PIV pravigas.

amigueo (Montri la profilon) 2019-marto-12 17:12:29

"logike",

akvo bolas ĉe 100 °C
mi parolas ĉe esperanto kaj tradukas ĉe esperanton
mi ŝanĝas eŭrojn ĉe dolarojn

ĈE estas loko/stato/kodo. Ene aŭ ekstere? tute ne gravas. Nur defini lokon.
Kodo estas loko, ĉar mesaĝo ĉe kodo, povas reprodukiĝi ĉe alian kodon.
Pro ke mesaĝ-apero ĉe novan kodon eblas, kodo estas "loko" kaj meritas prepozicion ĈE.
Mi povas promeni ĉe la parko, kaj mesaĝo povas ĉei unun aŭ/kaj alian lingvon.

formoj, pro difino etimologia, bone taŭgas al propozicio EN, tamen, "logike", ankaŭ estas "lokoj".
akvo ĉe likvaĵo aŭ ĉe gazo, akvo gazas aŭ likvas. akvo havas gazecon aŭ likvecon.

Celsiuskie estas akvo? Ĝi ĉe 99°C estas.
Mi havas tri jarojn aŭ mi estas tri jara aŭ mi estas ĉe tria jaraĝo?
Akvo havas 99 gradojn aŭ estas 99 grada aŭ estas ĉe 99 gradoj.

Polemikete via.

StefKo (Montri la profilon) 2019-marto-12 19:43:52

La ekzemplo el PMEG:

"Diru al mi la prezon en eŭroj. La prezo estu esprimita per eŭroj. Oni ankaŭ povus uzi per."

Ĉu EN taŭgas bone por esprimi la prezon? Leginte vortaro.net mi ankaŭ havis la dubojn. Pli ĝusta ŝajnas al mi PER.
En la pola oni ankaŭ uzas EN (ne PER), sed en la polaj esprimoj estas subkomprenata vorto ESPRIMITA, ekz.

Sur prezindiko la prezoj estas (esprimitaj) en dolaroj, eŭroj kaj zlotoj.

Eble senprepozicie: Prezi dolare. Salajri dolare. Gajni dolare. Pagi dolare?

Kaj anstataŭ la supera Diru al mi la prezon en eŭroj oni povas: Diru al mi la eŭran prezon.

Metsis (Montri la profilon) 2019-marto-13 09:37:11

Ŝajnas, ke mi malsukcesis ekspliki min.

Laŭ kelkaj partoprenantoj en Duolingo oni devas kompreni la prepozicion tre litere, t.e. por uzi "en" oni devas esti "ene", ekz. "en la domo".

Tamen mi ne havas problemojn uzi esprimojn, en kiuj oni figurasence estas "ene"

Mi volas ŝanĝi miajn eŭroj en jenojn.
Diru al mi la prezon en eŭroj.
Mi tro ŝvitas en altaj temperaturoj.


kvankam oni ne litere povas esti "ene" en mono aŭ temperaturo. Kial do oni ne rajtas diri?

Kelkaj metaloj fluas en altaj temperaturoj.
Akvo bolas en 100 gradoj.


Kiel ĉi tiuj frazoj malsimilas al la unuaj? Ĉu homoj povas esti "ene" en temperaturoj, sed aliaj objektoj ne?

Aŭ Sudanglo diris, ke en la frazo

Mi tro ŝvitas en altaj temperaturoj.

temas pri la vetero. Bone, supozu, ke temas pri saŭnumado. Ĉu mi ĉi tiam devas diri

Mi tro ŝvitas je altaj temperaturoj.

ĉar la alta temperaturo ne devenas el la vetero?

sudanglo (Montri la profilon) 2019-marto-14 13:32:20

Kial do oni ne rajtas diri? Akvo bolas en 100 gradoj.
La simpla respondo estas ke oni ne kutime diras tion.

Sed la respondo surbaze de logiko estas ke, eĉ figuresence, mankas al punkto sur temperatura skalo ia senco de cirkaŭado

StefKo (Montri la profilon) 2019-marto-14 19:50:00

Ĉu la frazo Akvo bolas en 100 gradoj ne estas pensa mallongigo, en kiu oni mankigis la vorton temperaturo?
Plena frazo devas esti: Akvo bolas en temperaturo 100 gradoj.
Ĉar temperaturo estas unu el ecoj, atributoj de objekto (ekz. aero), do bolado plenumiĝas EN temperaturo de kiu valoro estas 100 gradoj.
La temperaturo ne estas nur ia matematka aŭ fizika skalo. Tiel mi pensas.

Metsis (Montri la profilon) 2019-marto-15 12:07:37

StefKo:Ĉu la frazo Akvo bolas en 100 gradoj ne estas pensa mallongigo, en kiu oni mankigis la vorton temperaturo?
Plena frazo devas esti: Akvo bolas en temperaturo 100 gradoj.
Ĉar temperaturo estas unu el ecoj, atributoj de objekto (ekz. aero), do bolado plenumiĝas EN temperaturo de kiu valoro estas 100 gradoj.
La temperaturo ne estas nur ia matematka aŭ fizika skalo. Tiel mi pensas.
Precize. En mia loko neniu, escepte eble fizikistoj kaj kemiistoj, diras per kompleta formo.

sudanglo (Montri la profilon) 2019-marto-15 15:48:06

mezbona matĉo ludata sur ludkampo de malbona kvalito en temperaturo de 40 gradoj

Jen bona uzo de 'en temperaturo'

amigueo (Montri la profilon) 2019-marto-15 16:11:05

StefKo:Ĉu la frazo Akvo bolas en 100 gradoj ne estas pensa mallongigo, en kiu oni mankigis la vorton temperaturo?
Plena frazo devas esti: Akvo bolas en temperaturo 100 gradoj.
Ĉar temperaturo estas unu el ecoj, atributoj de objekto (ekz. aero), do bolado plenumiĝas EN temperaturo de kiu valoro estas 100 gradoj.
La temperaturo ne estas nur ia matematka aŭ fizika skalo. Tiel mi pensas.
"en temperaturo 100 gradoj C"
"Akvo bolas temperature de 100 gradoj C"

"Akvo bolas c-grade om 100"

Kiam akvo temperaturas 100 c-gradojn, ĝi bolas.
Akvo bolas temperaturas 100 c-gradojn
Akvo bolas 100 c-gradojn temperature
Akvo bolas 100 celsiuse

"Akvo 100-celsiusa bolas".

"Celsiusa cento da akvo bolas"

Reen al la supro