前往目錄

kion vi sentas dum aŭskultado je muziko?

貼文者: vaaspuhr, 2019年3月24日

訊息: 7

語言: Esperanto

vaaspuhr (顯示個人資料) 2019年3月24日下午7:44:14

ĉu vi jam sentas mirindajn sentojn dum aŭskultado je iu muziko?

Серёга (顯示個人資料) 2019年3月24日下午9:59:00

Se sentoj estas strangaj tiam verŝajne la muziko estas tro ne modere "moderna". ridulo.gifridulo.gifridulo.gif

nigra.cxapelo (顯示個人資料) 2019年3月24日下午11:15:54

Dum mi aŭskultas muzikon, mi sentas multe da sentoj, kiujn mi malofte sentas en la ĉiutaga vivo. Mi kredas, ke tio ne estas stranga, ĝi estas ofta. Kial vi demandas? Kiel vi sentas, kiam vi aŭskultas muzikon? Pri kiu tipo de sentoj vi parolas?

abc_vz (顯示個人資料) 2019年3月25日下午5:32:21

vaaspuhr:ĉu vi jam sentas strangajn sentojn dum aŭskultado je iu muziko?
Kiajn sentojn kaŭzatajn de muziko vi nomas strangaj?

vaaspuhr (顯示個人資料) 2019年3月25日下午7:29:38

nigra.cxapelo:Dum mi aŭskultas muzikon, mi sentas multe da sentoj, kiujn mi malofte sentas en la ĉiutaga vivo. Mi kredas, ke tio ne estas stranga, ĝi estas ofta. Kial vi demandas? Kiel vi sentas, kiam vi aŭskultas muzikon? Pri kiu tipo de sentoj vi parolas?
iam muzikludisto diris ke li sentus sin en la florejo aŭ arbustejo dum ludado sian muzikinstrumenton.
la sento ne estas gajo aŭ ĝojo. ĝi ne estas malgajo. ĝi sole estas mirinda tiom mirinda ke oni krius. oni sentas ion kion neniel estas esprimebla aŭ espriminda. eble oni sentas kaŝitaĵon.

abc_vz (顯示個人資料) 2019年3月26日下午3:22:50

Mi neniam sentis ion strangan dum aŭskultado de muziko. Nur ordinarajn sentojn.
Fojfoje aperas imagoj aŭ pensoj asociataj kun muzikaĵo, sed nenio stranga.
Verŝajne, por senti ion strangan estas necese tranci aŭ preskaŭ tranci.

Lieto (顯示個人資料) 2019年4月14日上午9:35:51

Kiam mi aŭskultas muzikon de Sibelius - lian Karelia-serion, mi povas preskaŭ "vidi" la naturon, la densan arbaron, lagojn, montetojn en miaj "mensaj" okuloj. Ankaŭ multaj aliaj muzikaĵoj kaŭzas al mi fortajn sentojn. Kvankam mi ne estas speciale muzikema, mi ŝatas momentojn aŭskultante trankviligantan muzikon.

回到上端