Al la enhavo

Esperanto bezonas prefikson kiel la angla "non" por adjektivoj kaj substantivoj

de vaaspuhr, 2019-marto-25

Mesaĝoj: 15

Lingvo: Esperanto

vaaspuhr (Montri la profilon) 2019-marto-25 19:39:58

kion vi ofertas?

sergejm (Montri la profilon) 2019-marto-25 20:53:19

Jam estas ne- kaj mal-. Kio mankas al vi?

novatago (Montri la profilon) 2019-marto-26 00:15:13

That's nonsense = Tio estas sensencaĵo.

Ĝis, Novatago (blogo / 7 + 1)

vaaspuhr (Montri la profilon) 2019-marto-26 05:05:18

"mal" signifas inverson ne mankon. tiu singnifas kaj angla "anti-" kaj angla "non-" do Esperanto bezonas apartan prefikson.
"ne" ne estas vera prefikso tiu uziĝas kun verboj kaj negado kaj ...
ekzemple "malsufiĉa" ne egalas kun "nesufiĉa". ĉi tie anstataŭ "ne" devus esti alia prefikso.
ankaŭ "ne" havas du signifojn por negado kaj malpermeso. por malpermeso devus esti alia vorto.
ekzemple : ne iri - ne iru

kion signifas maljuda? ne esti juda aŭ esti malamika kontraŭ judoj?
Esperanto devus esti logika. unu por ĉiuj ne estas konvena kaj bona.

thyrolf (Montri la profilon) 2019-marto-26 06:57:29

"ne" tute sufiĉas en ĉiuj menciitaj ekzemploj, kial senbezone grandigi la nombron de la vortradikoj?

novatago (Montri la profilon) 2019-marto-26 09:51:21

vaaspuhr:
Esperanto devus esti logika. unu por ĉiuj ne estas konvena kaj bona.
Ho ve, ho ve, ho ve. Eĉ se eble vi jam legis ĉi tion: 7 + 1, vi devus legi ĝin tre atente.

vaaspuhr:"ne" ne estas vera prefikso tiu uziĝas kun verboj kaj negado kaj ...
Tio evidentigas ke vi ne konas Esperanton. Vi ĵus lernis la lingvon kaj kiel, multaj komencantoj kaj komencintoj, vi jam sentas tion, ke vi scias pli ol ĉiu alia.

Cetere, oni ne diras "negado" sed "neado".

Lernu bone la lingvon.

Mi ankaŭ ne komprenas kial vi elektis la fadenaron "pri aliaj lingvoj" por paroli "pri Esperanto".

Ĝis, Novatago (blogo / 7 + 1)

vaaspuhr (Montri la profilon) 2019-marto-26 18:10:35

novatago:
Cetere, oni ne diras "negado" sed "neado".
jes, sed "ne" ne povus esti verbo tia facile, mi preferas "negado"n. kvankam mi ne ŝatas novvortemon (neologismo),"neadi" ne estas logika laŭ mi.

novatago:Mi ankaŭ ne komprenas kial vi elektis la fadenaron "pri aliaj lingvoj" por paroli "pri Esperanto".
jes, bone. dankon pro via sciigo. post kelkaj jaroj mi renove jam revenas al "Lernu". mi ne atentis tion. mi pensis pri tio.

novatago:Ho ve, ho ve, ho ve. Eĉ se eble vi jam legis ĉi tion: 7 + 1, vi devus legi ĝin tre atente.
mi ne ŝatus grandajn ŝanĝojn en Esperanto. tamen mi ne povus eltenebli ĝiajn indignigajn mankojn. tre bedaŭrinde Zamenhof ne transdonis senmankan lingvon al ni. jes neniu lingvo estas senmanka, tamen ni povus klasi (klasigi?) ilin.

novatago (Montri la profilon) 2019-marto-26 22:31:54

vaaspuhr:
"neadi" ne estas logika laŭ mi.
Laŭ vi estas logika aldoni sennecesan prefikson. Do, via logiko estas bazita sur viaj mallogikaj ŝatoj. Via logiko ne estas pli bona ol la logiko, kiu diras ke la vorto "neado" estas tute logika. Do, nek via logiko, nek la logiko uzata en Esperanto estas temoj por diskuti ĉar fakte Esperanto neniam celis esti perfekta laŭ logiko, specife laŭ via logiko.

Estas aliaj lingvoj, kiuj serĉas tion. Tiuj plaĉos al vi, serĉu ilin.

Ĝis, Novatago.

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-marto-27 10:34:45

Bv rigardi ekzemplojn de vortoj kun mal-, ne-, sen-, kontraŭ-, vidi kion mankas kaj konstrui ekzemplan frazon, kiu estus miskomprenebla pro tiu supozata manko de taŭga prefikso.

amigueo (Montri la profilon) 2019-marto-28 14:05:57

mi apogas malkonforton de vaaspuhr pri vortoj NEO kaj NEADO.

pri NEEBLI kaj NEEMI

Gxenerale:
hxierarkio pri kombino de bazaj vortetoj ambiguas.

Reen al la supro