ورود به محتوا

Ĉu vi pensas ke dulingvuloj havas pli da cerbaj/mensaj lertecoj?

از ndrbs, 1 آوریل 2019

پست‌ها: 8

زبان: Esperanto

ndrbs (نمایش مشخصات) 1 آوریل 2019،‏ 8:12:04

Saluton,
Oni ofte legas kaj aŭdas en kaj ekster Esperantujo ke (denaske) dulingvuloj havas pli da cerbaj avantaĝoj. Mi serĉis la sciencajn fontojn cî-teme kaj resumis ilin en ĉi-tiu afiŝo: http://denaskuloj.home.blog/2019/04/01/denaskuloj-...
Ĝis!

Altebrilas (نمایش مشخصات) 1 آوریل 2019،‏ 17:12:08

Mi opinias, ke tio validas kiam oni mastras du lingvojn, kaj se oni devas esprimi en unu tion, kion ni pensas (aŭ aŭdis) en la alia. La lingvoj evoluis pro tio: pro la bezono de tradukado, kaj tio devigas fari cerban gimnastikon por trovi rimedojn por esprimiĝi en lingvo kiu havas malsaman logikon, kaj uzi racion por fari tion. La scio de la latina multe helpis la pensadon dum la klasika periodo, kaj tiu pensado aspektis pli klara ol tiu de la nuntempa periodo, kiam oni instigas homojn reagi emocie.

ndrbs (نمایش مشخصات) 1 آوریل 2019،‏ 18:25:01

Saluton, dankon pro via reago. Ĉu vi celis diri ke dulingvuloj (almenaŭ en kelkaj lingvoj kiel la latina) pli klare pensadas? Eble estas iome malfacila pruvi tion science: kiel vi pritraktus la mensan klarecon de iu?

Paulinho (نمایش مشخصات) 1 آوریل 2019،‏ 21:28:01

En ĉiuj kazoj, mirigis min la esplorado, kiu diras, ke la dulingvuloj ne havas pli grandan avantaĝon. Mi pensas, tamen, ke li eble havas pli da datumoj. Tio estis tre utila al mi en mia tempo kiel instruisto. La leĝo en Brazilo permesas al fakultatoj havi malgrandan procenton de instruistoj sen rango de majstroj aŭ doktoroj. Mi estis instruisto dum dudek jaroj, estante la sola en la teamo en ĉi tiu kondiĉo. Kompense, mi estis la sola kiu legis ses lingvojn je la nivelo de speciala literaturo. Ofte mi havis la plej grandan informon pri iu temo, ĉar mi "elprenis" informojn, ek kie aliaj eĉ ne sciis, ke ili estis.

ndrbs (نمایش مشخصات) 2 آوریل 2019،‏ 4:50:39

Mi parolas en la afiŝo nur pri la esploroj, kiuj interesiĝas pri "kognaj avantaĝataroj". @Paulinho, vi skribis pri aliaj specoj da avantaĝoj. Ekzistas aliaj esplororoj pri tiaj avantaĝoj, aŭ pri pli sociaj avantaĝoj (ekz., ĉu dulingvuloj pli facile trovas laboron? ktp.). Eble tiuj montras avantaĝojn.

Altebrilas (نمایش مشخصات) 2 آوریل 2019،‏ 8:36:38

Mi ne povas citi sciencajn studojn (eble ili ekzistas, sed mi ne scias kiu profite povas financi ilin), sed mi parolas laŭ mia propra sperto, kaj laŭ miaj propraj konstatoj. Kiam mi ne scias esperantan vorton, mi tuj pripensas pri ĝia signifo kaj provas fari kunmetaĵon (kiuj povas esti frazetoj en aliaj lingvoj) Tiu devigas al mi esti konscia pri tio, kion mi diras. Kontraŭe al homoj, kiuj uzas jamfaritajn frazon ne pro ilia signifo, sed pro la efiko kiun ili faris al la aŭskultantaro: tial oni uzas prestiĝan aŭ politike korektan parolmanieron, sed sen bone kompreni ĝin. Pro tia plia neŭrona konektado, la dulingvismo superas la unulingvismon, samkiel la homo mense superas la papagon!

Paulinho (نمایش مشخصات) 6 آوریل 2019،‏ 14:04:12

Pardonu. Mi certe ne komprenis la demandon. Koncerne ĉi tiu aparta demando pri avantaĝoj, mi kredas ke jes. Persone, mi travivis la okazaĵon ke iu serĉis min ĉe mia hejmo (per interreto) por esti tradukisto de granda eldonejo, ĉi tie en Brazilo.

ndrbs (نمایش مشخصات) 10 آوریل 2019،‏ 10:08:30

Jes, vi priskribas avantaĝon rilate al laboro. En la afiŝo mi pritraktis nur la "mensajn"eblajn avantaĝojn (ekz., ĉu la memoro de dulingvuloj estas pli bona, ktp.).

بازگشت به بالا