Al la enhavo

Legenda ?

de llwynrt, 2019-aprilo-02

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

llwynrt (Montri la profilon) 2019-aprilo-02 23:56:19

Kiel oni scias ĉu legenda signifas "indas legi" aŭ "apartenanta al legendo" ? Kelkfoje, la konteksto helpas, sed kiel vi komprenas "legenda historio" ekzemple ?

ndrbs (Montri la profilon) 2019-aprilo-03 04:52:27

Saluton, ĉu vi havas la tutan paragrafon el kie venas la esprimo "legenda historio"? Ĉar sen ĝi efektive, ni ne havas kuntekston, kaj do miaopinie ne povas scii pri kio temas (post 5 jaroj da preskaŭ ĉiutaga uzado de Esperanto tio tamen neniam okazis al mi).

Metsis (Montri la profilon) 2019-aprilo-03 07:21:39

Mi komprenas la esprimon "legenda historia", ke temas pri pasinta evento, kiu havas legendajn trajtojn, t.e. imagitajn mirindaĵojn. Ekz. kiel du fiŝoj kaj kvin panoj sufiĉis al ĉ. kvin mil homoj.

StefKo (Montri la profilon) 2019-aprilo-03 12:45:54

Metsis:Mi komprenas la esprimon "legenda historia", ke temas pri pasinta evento, kiu havas legendajn trajtojn, t.e. imagitajn mirindaĵojn. Ekz. kiel du fiŝoj kaj kvin panoj sufiĉis al ĉ. kvin mil homoj.
Kaj ankaŭ afikso END.

Laŭ PMEG:

END = “devas esti farata”

La libro "Sinjoro Tadeo" estas LEGENDA de ĉiu esperantisto. "LEGENDA" signifas: "Tiu libro DEVAS ESTI LEGATA de ĉiu esperantisto" (sendube ĝi estas ankaŭ LEGINDA)

Metsis (Montri la profilon) 2019-aprilo-03 13:16:13

StefKo:
Kaj ankaŭ afikso END.
Jes, mi scias tion, sed spontane mi asocias la vortparon "legenda historio" kun "apartenanta al legendo". Mi ne ofte trovis vortojn kun la finaĵo -end kaj tial ne aŭtomate deĉifras "legenda" kiel "devas esti legata". Kontraŭe se la signifo "apartenanta al legendo" ne taŭgas, mi devas penadi trovi la duan signifon de "legenda".

sergejm (Montri la profilon) 2019-aprilo-03 17:06:37

Iam en pasinteco, kiam ankoraŭ mankis alfabeto, oni tamen povis legi - parkere memori intajn eventojn kaj poste rakontis ĝin, ĉi tio nomiĝis "legi". Tiel aperis legendaj historioj, kiel Odiseo kaj Iliado.
Poste oni inventis leteroj kaj skribis la historiojn en librojn kaj vorto "legi" ekhavis nunan signifon.

Metsis (Montri la profilon) 2019-aprilo-04 08:35:12

sergejm:Iam en pasinteco, kiam ankoraŭ mankis alfabeto, oni tamen povis legi - parkere memori intajn eventojn kaj poste rakontis ĝin, ĉi tio nomiĝis "legi". Tiel aperis legendaj historioj, kiel Odiseo kaj Iliado.
Poste oni inventis leteroj kaj skribis la historiojn en librojn kaj vorto "legi" ekhavis nunan signifon.
Povas esti tiel, sed mi asertas, ke nuntempe multaj ne vidas konekton inter vortoj "legi" kaj "legendo".

StefKo (Montri la profilon) 2019-aprilo-04 10:44:24

El eo.wikipedia.org:

Legendo (el la latina, «legindaĵo») estas rakonto pri malnovaj okazaĵoj, en kiu la historiaj faktoj estas intermiksitaj kun imagitaj mirindaĵoj. La termino signifas “io, kio indas legi”. En mezepoko ĝi estis prezentita en formo de la “vivo de sanktuloj” aŭ religi-didaktikaj rakontoj. En folkloro tradicie eniris kiel popolaj rakontoj pri mirakloj kaj heroaĵoj, perceptita de rakontanto kaj aŭskultanto kiel kredinda. En moderna literaturo preskaŭ ĉiu verko baziĝas sur poeta elpensaĵo, tamen pretendas je vero.

El pl.wikipedia.org (tradukita):

Legenda (io, kion oni devas tralegi; io por legi; de lat.. legere – legi) - rakonto aŭ rakontaro...

Reen al la supro