Přejít k obsahu

Legenda ?

od uživatele llwynrt ze dne 2. dubna 2019

Příspěvky: 8

Jazyk: Esperanto

llwynrt (Ukázat profil) 2. dubna 2019 23:56:19

Kiel oni scias ĉu legenda signifas "indas legi" aŭ "apartenanta al legendo" ? Kelkfoje, la konteksto helpas, sed kiel vi komprenas "legenda historio" ekzemple ?

ndrbs (Ukázat profil) 3. dubna 2019 4:52:27

Saluton, ĉu vi havas la tutan paragrafon el kie venas la esprimo "legenda historio"? Ĉar sen ĝi efektive, ni ne havas kuntekston, kaj do miaopinie ne povas scii pri kio temas (post 5 jaroj da preskaŭ ĉiutaga uzado de Esperanto tio tamen neniam okazis al mi).

Metsis (Ukázat profil) 3. dubna 2019 7:21:39

Mi komprenas la esprimon "legenda historia", ke temas pri pasinta evento, kiu havas legendajn trajtojn, t.e. imagitajn mirindaĵojn. Ekz. kiel du fiŝoj kaj kvin panoj sufiĉis al ĉ. kvin mil homoj.

StefKo (Ukázat profil) 3. dubna 2019 12:45:54

Metsis:Mi komprenas la esprimon "legenda historia", ke temas pri pasinta evento, kiu havas legendajn trajtojn, t.e. imagitajn mirindaĵojn. Ekz. kiel du fiŝoj kaj kvin panoj sufiĉis al ĉ. kvin mil homoj.
Kaj ankaŭ afikso END.

Laŭ PMEG:

END = “devas esti farata”

La libro "Sinjoro Tadeo" estas LEGENDA de ĉiu esperantisto. "LEGENDA" signifas: "Tiu libro DEVAS ESTI LEGATA de ĉiu esperantisto" (sendube ĝi estas ankaŭ LEGINDA)

Metsis (Ukázat profil) 3. dubna 2019 13:16:13

StefKo:
Kaj ankaŭ afikso END.
Jes, mi scias tion, sed spontane mi asocias la vortparon "legenda historio" kun "apartenanta al legendo". Mi ne ofte trovis vortojn kun la finaĵo -end kaj tial ne aŭtomate deĉifras "legenda" kiel "devas esti legata". Kontraŭe se la signifo "apartenanta al legendo" ne taŭgas, mi devas penadi trovi la duan signifon de "legenda".

sergejm (Ukázat profil) 3. dubna 2019 17:06:37

Iam en pasinteco, kiam ankoraŭ mankis alfabeto, oni tamen povis legi - parkere memori intajn eventojn kaj poste rakontis ĝin, ĉi tio nomiĝis "legi". Tiel aperis legendaj historioj, kiel Odiseo kaj Iliado.
Poste oni inventis leteroj kaj skribis la historiojn en librojn kaj vorto "legi" ekhavis nunan signifon.

Metsis (Ukázat profil) 4. dubna 2019 8:35:12

sergejm:Iam en pasinteco, kiam ankoraŭ mankis alfabeto, oni tamen povis legi - parkere memori intajn eventojn kaj poste rakontis ĝin, ĉi tio nomiĝis "legi". Tiel aperis legendaj historioj, kiel Odiseo kaj Iliado.
Poste oni inventis leteroj kaj skribis la historiojn en librojn kaj vorto "legi" ekhavis nunan signifon.
Povas esti tiel, sed mi asertas, ke nuntempe multaj ne vidas konekton inter vortoj "legi" kaj "legendo".

StefKo (Ukázat profil) 4. dubna 2019 10:44:24

El eo.wikipedia.org:

Legendo (el la latina, «legindaĵo») estas rakonto pri malnovaj okazaĵoj, en kiu la historiaj faktoj estas intermiksitaj kun imagitaj mirindaĵoj. La termino signifas “io, kio indas legi”. En mezepoko ĝi estis prezentita en formo de la “vivo de sanktuloj” aŭ religi-didaktikaj rakontoj. En folkloro tradicie eniris kiel popolaj rakontoj pri mirakloj kaj heroaĵoj, perceptita de rakontanto kaj aŭskultanto kiel kredinda. En moderna literaturo preskaŭ ĉiu verko baziĝas sur poeta elpensaĵo, tamen pretendas je vero.

El pl.wikipedia.org (tradukita):

Legenda (io, kion oni devas tralegi; io por legi; de lat.. legere – legi) - rakonto aŭ rakontaro...

Zpět na začátek