Aportes: 26
Idioma: Esperanto
nornen (Mostrar perfil) 16 de abril de 2019 17:38:50
Esperanto havas du personajn pronomojn por homoj: li kaj ŝi. La unua estas uzata por viroj kaj la dua por virinoj. Tamen estas personoj, kiuj estas neduumaj, t.e. kiuj ne falas rekte en neniun el tiuj du kategorioj.
Nun la propono estas enkonduki "ri" kiel tria homa persona pronomo, fakte ŝanĝonte la nunan duuman sistemon al triuma sistemo. Evidente tio indikas, ke estas ekzakte tri genroj de personoj: viraj, virinaj kaj neduumaj.
Enkonduki nur "ri" ŝajnas al mi diskriminacie kontraŭ netriumaj personoj.
Kial ni disktriminaciu kontraŭ netriumaj personoj?
Altebrilas (Mostrar perfil) 16 de abril de 2019 22:11:23
Se oni ekuzas tiun logikon, kian biciklon la luisto devas proponi al neduumulo por ne ofendi... tiun personon? Ĉu oni eĉ devas inventi novajn modelojn? Kial sin limigi je la gramatiko? Miaopinie, tiaj postuloj kreas pli da problemoj ol ili solvas.
al.lastor (Mostrar perfil) 26 de abril de 2019 09:43:51
abc_vz:Mi ne uzados la pronomon ri ĝis Akademio de Esperanto akceptos ĝin.Mi ankaŭ ĝi ne uzu, se AdE la pronomon ne akceptos.
Vivuesperanto (Mostrar perfil) 5 de junio de 2019 19:54:29
ip/o de koleopteroj, borantaj galeriojn en la subŝelo de arboj por tie demeti siajn ovojn.
Altebrilas (Mostrar perfil) 5 de junio de 2019 22:59:34
Mi kredas, ke povas esti justa medio inter malrespekto kaj submetiĝo al ŝajne absurda modo: oni povas agi samkiel por homoj kiu bezonas aŭ deziras specialajn manĝojn, pro diversaj kaŭzoj: alergio, religio, vegetaranismo, timo de ĥemiaĵoj, ktp... sed estas ilia respondeco averti kaj rememorigi la eventualajn gastigantojn pri siaj specialaj kutimoj.
Tiel oni faru pri personoj, kiuj deziras, ke oni alparolu al ili per speciala maniero. Ekzistas variaj respektformoj en la diversaj lingvoj, kiesl parolantoj foje nepre volas, ke oni respektu ilin. Ekzemple, en la laboristaj asocioj (ĉefe en Francio), oni ofte alparolas al iu dirante "ci" anstataŭ "vi", ĉar tio supozeble kreas pli da proksimecon kaj egalecon inter samasocianoj. Estas ilia rajto peti tion, sed estas ankaŭ ilia devo informi tiun, kiujn nescias pri tia kutimo.
Metsis (Mostrar perfil) 6 de junio de 2019 07:27:41