Kwa maudhui

Kiu uzadas „kojnon”?

ya StefKo, 16 Aprili 2019

Ujumbe: 5

Lugha: Esperanto

StefKo (Wasifu wa mtumiaji) 16 Aprili 2019 7:42:33 asubuhi

Mi bezonas vorton por nomi iomon da alkoholo kion oni uzas por forigi postebrion.
En la Pola tio estas unu vorto: klin (esp. kojno). Ĉu esperantistoj ankaŭ uzadas la “kojnon”?

"Oni elbatas kojnon per kojno" - la citaĵo el vortaro.net. La sama diraĵo estas en la Pola.

Metsis (Wasifu wa mtumiaji) 16 Aprili 2019 1:09:48 alasiri

Mi neniam esperante drinkis aŭ trinkis (kia bedaŭro!), do mi ne scias, kion mi dirus. Sed mi ne asocias kojnon kun alkoholo, aŭ eble tiel, ke mi povus poste senti tiel, kiel iu enbatis kojnon en mian kapon.

Mi klopodis serĉi tradukon por mia denaska esprimo, kaj Guglo proponis "trinkaĵa trinkaĵo" kiel nomo por tiu eta iomo da alkoholo ridego.gif

StefKo (Wasifu wa mtumiaji) 16 Aprili 2019 2:58:52 alasiri

Metsis, la vorton mi uzis inter citiloj.

Laŭ PMEG:

Citiloj estas uzataj antaŭ kaj post citaĵo, aŭ antaŭ kaj post vorto, kiu ne estas uzata en sia vera signifo.

Vi skribas:

“Sed mi ne asocias kojnon kun alkoholo, aŭ eble tiel, ke mi povus poste senti tiel, kiel iu enbatis kojnon en mian kapon.”

Tian vortfiguron ni nomas “analogio” (en la Pola, kiel en Esperanto, mi ne scias).
Vi skribas ke vi ne asocias kojnon kun alkoholo, do legu tion ĉi:

Se unu mekanismo estas difekta, por fragmentigi ĝin ofte oni devas forigi ian blokantan kojnon aŭ kejlon. Per kio oni faras tion? Per alia kojno (kejlo). Kiam homo trouzas alkoholon, sekvan tagon havos grandan postebrion kaj fartos malbone. Kio forigas tian staton kaŭzitan de alkoholo? Unu glaseto da alkoholo! “Oni elbatas kojnon per kojno" – Mi refoje citas ekzemplo el vortaro.net.

Certe la Finnoj ankaŭ havas analogian vortfiguron.

nornen (Wasifu wa mtumiaji) 16 Aprili 2019 3:28:28 alasiri

En la germana estas la vorto "kontraŭbiro".

Metsis (Wasifu wa mtumiaji) 17 Aprili 2019 6:42:00 asubuhi

StefKo:Metsis, la vorton mi uzis inter citiloj.
Stefko,

Mi komprenis la figuran sencon de "kojno" en ĉi tiu kunteksto. Sed mi devis iomete cerbumi, ĉar mi ne aŭtomate komprenis la esprimon. Ĉi tial mi ne uzus ĝin, kiam mi estus en postbria stato. Kontraŭe la germanan esprimon "kontraŭbiero", kiun Nornen menciis, mi aŭtomate komprenis.

Kurudi juu