본문으로

Ĉu iu ajn leganto studis Lojban

글쓴이: Miland, 2008년 6월 17일

글: 21

언어: Esperanto

Rogir (프로필 보기) 2008년 12월 11일 오후 1:38:23

Sed kiu strangulo volas konstrui frazojn?

Iĉo (프로필 보기) 2008년 12월 12일 오후 1:27:29

jan aleksan:La logikeco de Lojban ne estas evida laŭ mi.
Kion signifas "evida"? Ĝi ne estas en la vortaro.

jan aleksan:Plue, mi legis multaj dokumentoj pri ĝi kaj laŭ mi estas tro malfacila. Ne pro la vortkonstruaĵo (kiu taŭgas laŭ mi), sed pro la konstruado de frazoj.
Jes. Estas tre malfacila lerni.

jan aleksan:Se mi bone komprenas, por lerni kiel uzi la vorto benji, oni bezonas scii kion signifas X1...X5. Malfacila ĉu ne?
Jes, mi kredas ke vi bone komprenas. Jen ekzemplo:
sluji x1 estas muskolo [korpoparto] kontrolanta x2-on, de korpo x3
Alievorte: la x1 de sluji signifas muskolon, la x2 de ĝi (se sluji, aŭ selslu))signifas korpoparton kontrolatan de muskolo, kaj la x3 de ĝi (te slujiterslu) signifas korpon havantan muskolon. La kunmetaĵojn, kiel vi vidas,estas vere strangaj ...

Rogir:Sed kiu strangulo volas konstrui frazojn?
Vi ĝin ĵus faris ... strangulo! rido.gif

Kaj pri la vortfarado ... mi tre ŝatas ke loĵbano ne sonas kiel aliaj lingvoj ... kiam oni parolas esperanton, audiĝas kvazaŭ paroli iu romanan lingvon. Loĵbano sonas multe pli mistera kaj estas preskaŭ kiel a priori ("senantaŭaĵa"?) lingvo ... estetike mi ĝin tre ŝatas ...

Rogir (프로필 보기) 2008년 12월 12일 오후 7:19:12

Mi prefere parolus Pitonon ol Lojbanon.

Ergazomai (프로필 보기) 2008년 12월 12일 오후 9:15:59

Fakte, mi reprovis studi iom da Lojban, kaj neatendite mi ŝatis ĝin.

Sed la plej stranga aĵo estas la vortfarado, t.e. la kreado de lujvo, ĉar ĝi ne estas ĉiam facile komprenebla.

En Esperanto, radikoj ĉiam restas egalaj: en Lojban, malsame, la bazaj vortoj (nomataj gismu), emas miksi sin. Mi faru iujn ekzemplojn:

skami (komputilo) + pilno (uzanto) = sampli (uzanto de komputilo)

lojban (Loĵbano) + valsi (vorto) = jbovla (Loĵbana vorto)

Kaj la nomo de la lingvo mem:

lojbo (logika) + banru (lingvo) = lojban (Loĵbano)

Rimarku, ke, strange, la lujvo vortoj povas havi plurajn formojn. "lojban" povas libere iĝi "jbobau", aŭ "jboban", aŭ "lojbau", aŭ eĉ multaj aliaj formoj.

ceigered (프로필 보기) 2008년 12월 13일 오전 7:25:17

Rogir:Mi prefere parolus Pitonon ol Lojbanon.
Ha ha ha! rido.gif

jan aleksan (프로필 보기) 2008년 12월 14일 오전 10:08:18

Iĉo:
jan aleksan:La logikeco de Lojban ne estas evida laŭ mi.
Kion signifas "evida"? Ĝi ne estas en la vortaro.
pardonon: evidenta.

Rogir:Mi prefere parolus Pitonon ol Lojbanon.
Data Rogir; set strangulo;
keep Lando lingvo Buŝo Pitono;
Lando="Nederlando";
Lingvo="Nederlandan";
If Not (Buŝo="malfermita") then delete;
rename Pitono=Esperanto;
run;
proc sort data=Rogir; by esperanto; run;

Iĉo (프로필 보기) 2008년 12월 14일 오전 11:37:47

Ergazomai:Fakte, mi reprovis studi iom da Lojban, kaj neatendite mi ŝatis ĝin.

Sed la plej stranga aĵo estas la vortfarado, t.e. la kreado de lujvo, ĉar ĝi ne estas ĉiam facile komprenebla.

En Esperanto, radikoj ĉiam restas egalaj: en Lojban, malsame, la bazaj vortoj (nomataj gismu), emas miksi sin. Mi faru iujn ekzemplojn:

skami (komputilo) + pilno (uzanto) = sampli (uzanto de komputilo)

lojban (Loĵbano) + valsi (vorto) = jbovla (Loĵbana vorto)

Kaj la nomo de la lingvo mem:

lojbo (logika) + banru (lingvo) = lojban (Loĵbano)

Rimarku, ke, strange, la lujvo vortoj povas havi plurajn formojn. "lojban" povas libere iĝi "jbobau", aŭ "jboban", aŭ "lojbau", aŭ eĉ multaj aliaj formoj.
Jes. Gismu-oj havas trilitera versioj nomitaj rafsi-oj. La gismu condi (elparolate "ŝondi" kaj signifanta "(esti) profunda (aĵo)") havas la rafsi-ojn con, cno kaj coi. Ĉe la fino de vorto nur povas uziĝi rafsi-ojn kiuj finiĝas per vokalo. La vorto "lojban" ne obeas tiun regulon, sed povas esti uzita kiel cmene (elparolate /ŝmene/ kaj signifante nomojn), kiuj ĉiuj finiĝas per konsonanto kaj paŭzo.

Ekzistas gismu por "Loĵbano" ... lojbo kaj ĝi havas la rafsi-ojn lob kaj jbo ... bangu (= "lingvo") havas la rafsi-ojn ban kaj bau.

La plej stranga afero temas pri komparitivaj kaj superlativaj vortoj. Zmadu estas "pli" kaj traji estas "plej".

xamgu /ĥamgu/ = (esti) bona (aĵo)
xauzma /ĥaŭzma/ = (esti) pli bona (aĵo) (ol)
xagrai /ĥagraj/ = (esti) la plej bona (aĵo) (el)

barda /barda/ = (esti) granda (aĵo)
bramau /bramaŭ/ = (esti) pli granda (aĵo) (ol)
brarai /braraj/ = (esti) la plej granda (aĵo) (el)

tsali /cali/ = (esti) forta (aĵo)
tsamau /camaŭ/ = (esti) pli forta (aĵo) (ol)
tsarai /caraj/ = (esti) la plej forta (aĵo) (el)
tsame'a /cameha/ = (esti) malpli forta (aĵo) (ol)

horsto (프로필 보기) 2008년 12월 14일 오후 12:28:51

jan aleksan:
Rogir:Mi prefere parolus Pitonon ol Lojbanon.
Data Rogir; set strangulo;
keep Lando lingvo Buŝo Pitono;
Lando="Nederlando";
Lingvo="Nederlandan";
If Not (Buŝo="malfermita") then delete;
rename Pitono=Esperanto;
run;
proc sort data=Rogir; by esperanto; run;
Tio pli aspektas kiel la lingvo SAS, kaj ne kiel pitono. okulumo.gif

Miland (프로필 보기) 2008년 12월 14일 오후 12:46:45

horsto:
jan aleksan:
Rogir:Mi prefere parolus Pitonon ol Lojbanon
..proc sort data=Rogir; by esperanto; run;
Tio pli aspektas kiel la lingvo SAS, kaj ne kiel pitono. okulumo.gif
Mi uzas "R" , senkoste!
lango.gif

jan aleksan (프로필 보기) 2008년 12월 14일 오후 2:24:41

horsto:
Tio pli aspektas kiel la lingvo SAS, kaj ne kiel pitono. okulumo.gif
Mi uzas nur lingvojn konatajn de mi^^

다시 위로