去目錄頁

Ĉu iu ajn leganto studis Lojban

Miland, 2008年6月17日

讯息: 18

语言: Esperanto

Rogir (显示个人资料) 2008年12月12日下午7:19:12

Mi prefere parolus Pitonon ol Lojbanon.

Ergazomai (显示个人资料) 2008年12月12日下午9:15:59

Fakte, mi reprovis studi iom da Lojban, kaj neatendite mi ŝatis ĝin.

Sed la plej stranga aĵo estas la vortfarado, t.e. la kreado de lujvo, ĉar ĝi ne estas ĉiam facile komprenebla.

En Esperanto, radikoj ĉiam restas egalaj: en Lojban, malsame, la bazaj vortoj (nomataj gismu), emas miksi sin. Mi faru iujn ekzemplojn:

skami (komputilo) + pilno (uzanto) = sampli (uzanto de komputilo)

lojban (Loĵbano) + valsi (vorto) = jbovla (Loĵbana vorto)

Kaj la nomo de la lingvo mem:

lojbo (logika) + banru (lingvo) = lojban (Loĵbano)

Rimarku, ke, strange, la lujvo vortoj povas havi plurajn formojn. "lojban" povas libere iĝi "jbobau", aŭ "jboban", aŭ "lojbau", aŭ eĉ multaj aliaj formoj.

ceigered (显示个人资料) 2008年12月13日上午7:25:17

Rogir:Mi prefere parolus Pitonon ol Lojbanon.
Ha ha ha! rido.gif

jan aleksan (显示个人资料) 2008年12月14日上午10:08:18

Iĉo:
jan aleksan:La logikeco de Lojban ne estas evida laŭ mi.
Kion signifas "evida"? Ĝi ne estas en la vortaro.
pardonon: evidenta.

Rogir:Mi prefere parolus Pitonon ol Lojbanon.
Data Rogir; set strangulo;
keep Lando lingvo Buŝo Pitono;
Lando="Nederlando";
Lingvo="Nederlandan";
If Not (Buŝo="malfermita") then delete;
rename Pitono=Esperanto;
run;
proc sort data=Rogir; by esperanto; run;

horsto (显示个人资料) 2008年12月14日下午12:28:51

jan aleksan:
Rogir:Mi prefere parolus Pitonon ol Lojbanon.
Data Rogir; set strangulo;
keep Lando lingvo Buŝo Pitono;
Lando="Nederlando";
Lingvo="Nederlandan";
If Not (Buŝo="malfermita") then delete;
rename Pitono=Esperanto;
run;
proc sort data=Rogir; by esperanto; run;
Tio pli aspektas kiel la lingvo SAS, kaj ne kiel pitono. okulumo.gif

Miland (显示个人资料) 2008年12月14日下午12:46:45

horsto:
jan aleksan:
Rogir:Mi prefere parolus Pitonon ol Lojbanon
..proc sort data=Rogir; by esperanto; run;
Tio pli aspektas kiel la lingvo SAS, kaj ne kiel pitono. okulumo.gif
Mi uzas "R" , senkoste!
lango.gif

jan aleksan (显示个人资料) 2008年12月14日下午2:24:41

horsto:
Tio pli aspektas kiel la lingvo SAS, kaj ne kiel pitono. okulumo.gif
Mi uzas nur lingvojn konatajn de mi^^

rosto (显示个人资料) 2008年12月16日上午7:31:41

Se ni kunigos vortaron de lojban kaj simplan gramatikon de toki pona, tio estos pli normala lingvo ol iu el tiuj du.
Shajne, tio estos bangu xamgu (x=ĥ) senkulpa.gif

回到上端