Späť na obsah

Superakvego de ĉinalingvaj reklamoj

od Metsis, 17. apríla 2019

Príspevky: 7

Jazyk: Esperanto

Metsis (Zobraziť profil) 17. apríla 2019 6:04:07

<suspiro> Kial la filtrado de trudmesaĝoj funkcias tiel malbone?

MiMalamasLaAnglan (Zobraziť profil) 17. apríla 2019 14:31:56

Mi ne scias. Mi tradukis la trudmesaĝojn per la Gugla Tradukilo. La mesaĝoj estas anoncoj por kontraŭleĝaj imititaj dokumentoj. Eble oni devus uzi https://lernu.net/kontaktoj.

Metsis (Zobraziť profil) 22. apríla 2019 7:41:35

Fek! Fek! Oni ne plu povas uzi ĉi tiun Lernun, se ĉiu tagnokto oni ricevas novan grandan ondon de trudmesaĝoj. Mi jam raportis, sed la administrantoj verŝajne ne legas mesaĝojn dum pasko.

Metsis (Zobraziť profil) 22. apríla 2019 8:48:01

Eĉ unu fadeno devas resti flose!

Frano (Zobraziť profil) 22. apríla 2019 14:44:29

Ĉiu povas sendi leteron al Jevgenij Gaus

info@studiogaus.com

robinvdv (Zobraziť profil) 22. apríla 2019 17:23:52

Mi havas la impreson, ke la administrantoj ne plu zorgas pri la retejo. Kredeble la mono elĉerpiĝis post la granda renovigo en 2016.

Ĉe la paĝo de la mesaĝilo tekstas jam dum preskaŭ tri jaroj, ke ĝi funkcios ene de kelkaj monatoj...

Metsis (Zobraziť profil) 23. apríla 2019 12:51:08

Mi sendis mesaĝon al *** antaŭ kelkaj horoj kaj ĵus ricevis informon, ke ili purigis la forumon. Jes!

Nahor