До змісту

Revolucio aŭ ne

від Miland, 17 червня 2008 р.

Повідомлення: 19

Мова: Esperanto

Filu (Переглянути профіль) 18 червня 2008 р. 17:37:55

Miland:
NORDULINO:Ĉu li ne nur sonĝis, ke li mortis? Tiuokaze Filu tamen pravis, kaj mi ne meritas la stelon!
La punkto de la solvo estas ke, se la rakonto estus vera, ni ne povus lerni pri la sonĝo, pro la morto de la viro. Tial la rakonto ne estas vera.
Ĉu tiu estis via kompreno?
Almenaŭ ĝi ne estas mia. Sonĝoj estas influitaj, inter alie, de propraj kredoj. Se la viro kredas je la pluvivo de animo post la korpa morto, li ja povus esti vidinta sian sonĝan korpon mortinta en sonĝo, kaj poste vekiĝi kaj priparoli tiun strangan sonĝon.

Sed mi ja konsentas, ke morti pro koratako, eĉ en sonĝo, estus ja iom intensega sperto, kiu plej verŝajne vekiĝus la dormanto (aŭ mortigus lin...)

Ĉar ni ne scias multe pri vivo post morto, ni ne vere povas aserti pri la ebleco renaskiĝi en malsama korpo post morto. En la uesta mondo, la ĝenerala kredo estas ke oni ne bezonas renaskiĝi por ekspliki la mondon, kaj ke pro tio oni ne kredu je reenkarniĝo. Ankaŭ mi ne vere kredas aŭ esperas ĝin. Sed homoj el aliaj kulturoj ol la mia ja kredas tion. Ĉu mi konsideru, ke ili nepre eraras, aŭ ĉu mi anstataŭ kredu, ke la finan respondon la homaro nur ne scias kaj ne vere scipovas?? Se estas la dua kazo, tiam mi povus imagi, ke la revanto nur sonĝis pri antaŭa enkarniĝo de sia animo, dum kiu li mortis pro koratako (kial ne?)

Eble ne respondeblas la demando...

Miland (Переглянути профіль) 18 червня 2008 р. 18:11:23

Temas ne pri kredo pri nia post-morta sorto sed la realeco de la morto. La koratako kaj la morto mem ne estis sonĝa. Eble mi devintus fari tion pli klare.

Filu (Переглянути профіль) 25 листопада 2008 р. 19:44:32

Ĉi tiu fadeno jam iom aĝas, sed ekde ĝia apero mi foje sonĝis pri mia morto.

Mi estis marĉanta sur vojo kie estis okazanta multege da superrealaj laboradoj fare de titanaj kaj rapidege movantaj buldozoj, boriloj kun turnantaj stangoj plenaj je pikiloj, kamionegoj, ktp. Plie, la vojo estis tute malebena, kun krutaj deklivoj ĉiuj dek metroj kaj kototruoj tie ĉi kaj tie. Estis ja malagrable promeni sur tiu vojo, kiel vi povas imagi.

Do, okazis iam en la sonĝo, ke mi mortis, trapikita per unu el la turnantaj pikiloj. Mia korpo ekturnis ĉirkaŭ la akso, ne plu respondanta al miaj ordoj, kaj ĉiuj la kunirantoj konsentis, ke mi estis morta por ĉiam. Mi ja konsciis pri ilia konversacio, sed mi ne plu povis partopreni en ĝi: mi estis fariĝinta fantomo.

Iom (sed ne tuj) poste, mi vekiĝis. Mi ne fartis tro bone aŭ trankvile, sed mi ja vivis kaj ĝis hodiaŭ plu vivas.

Mi scias, ke en tiu fadeno temis pri morto reala, ne sonĝa, sed tamen laŭ mi dirindis tiu sperto pri sonĝa morto, ĉar mi ĝis tiu nokto havis nenian certecon pri la ebleco morti en sonĝo kaj tamen plu vivi en la realeco.

Filu (Переглянути профіль) 25 листопада 2008 р. 19:50:11

Miland:Ĉu ĉi tiu rakonto devas esti vera aŭ ne?

Viro sonĝis ke, dum la franca revolucio, li estis aristokrato kiu kondamniĝis al morto. Oni prenis lin al la gilotino kaj fiksis la kapon. Sed, kiam la granda klingo falis, la ŝoko kauzis al li koratakon, kaj, kiam li sentis la klingon sur la kolo, li tuj mortis.
Nova vidpunkto:

La viro, kiel ankaŭ mi kaj pluraj aliaj, iam parolis dormante, kaj lia edzino komprenis la tutan aferon, sed ne sukcesis eltiri sian edzon el la fatala sonĝo. Poste, leĝaj kuracistoj konkludis pri koratako.

Miland (Переглянути профіль) 25 листопада 2008 р. 20:27:47

Filu:..lia edzino komprenis la tutan aferon, sed ne sukcesis eltiri sian edzon el la fatala sonĝo..
Interesa teorio! Ĉu vere edzinoj scias pri la sonĝojn de siaj edzoj (kaj male)?

Miland (Переглянути профіль) 25 листопада 2008 р. 20:42:05

Filu:Ĉi tiu fadeno jam iom aĝas, sed ekde ĝia apero mi foje sonĝis pri mia morto...
Mi scias, ke en tiu fadeno ne temis pri sonĝa morto, sed pri reala morto, sed tamen laŭ mi dirindis tiu sperto pri sonĝa morto.
Dankon pro kundividi kun ni tio, kio evidente estis koŝmaro.

Sed mi diru al vi ion eble interesan: la brita monaĥo Bede Griffiths mortis en Hindio en 1993. Mi legis ke, dum iom da semajnoj poste, li aperis en la sonĝoj de amikoj kaj konatuloj, ŝajne komfortante ilin. Konsole, ĉu ne?

Filu (Переглянути профіль) 25 листопада 2008 р. 20:58:08

Miland:
Filu:..lia edzino komprenis la tutan aferon, sed ne sukcesis eltiri sian edzon el la fatala sonĝo..
Interesa teorio! Ĉu vere edzinoj scias pri la sonĝojn de siaj edzoj (kaj male)?
Se temas pri periode reveninta koŝmaro, aŭ se la dumsonĝa babilado estis sufiĉe detalplena, kial ne?

Pri aliaj, ne tiel facile riveleblaj, sonĝoj, eble ili ne tute konas tiun parton de sia geedzo, kaj povas nur konjekti pri ties naturo.

Filu (Переглянути профіль) 25 листопада 2008 р. 21:23:42

Miland:Sed mi diru al vi ion eble interesan: la brita monaĥo Bede Griffiths mortis en Hindio en 1993. Mi legis ke, dum iom da semajnoj poste, li aperis en la sonĝoj de amikoj kaj konatuloj, ŝajne komfortante ilin. Konsole, ĉu ne?
Mia avo mortis en 1995 kaj dum kelkaj monatoj mi tri- aŭ kvar-foje sonĝis pri li: mia fratino kaj mi estis kun li marĉantaj en danĝeraj lokoj, kaj ĉiufoje okazis io, kiu apartigis nin de la avo. Antaŭ la danĝero li ĉiufoje zorgis helpi al ni por ke plu vivu ni, kaj poste li informis nin, ke li baldaŭ foriru. La plej mirinda sperto okazis en subgrunda tunelo, kie roko estis eksplodata per dinamito. Li donis al ni bulon da freŝa aero (jes ja) kaj kaŝigis nin malantaŭ reliefo, kontraŭ la muro. Ni preskaŭ tuj poste vidis lin marŝi senvunde tra flugantaj rokoj kaj rokegoj kaj foriri senrevene, redirinte al ni pri la neceso kaŝiĝi.

Kion mi konkludu pri tiaj sonĝoj???

Mia konkludo (nun) estas, ke mi devis alkutimiĝi al morto, kiu tiuokaze por la unua fojo trafis personon, kiu estis tiel proksima al mi. Ĉu prave? Mi ne scias (sed kiel mi akirus certecon???)

Miland (Переглянути профіль) 26 листопада 2008 р. 10:23:42

Eble..

Назад до початку