Til innholdet

Valoro

fra Miland,2008 6 21

Meldinger: 9

Språk: Esperanto

Miland (Å vise profilen) 2008 6 21 12:03:55

Imagu, ke vi ĉeestis la unuan Universalan Kongreson en Norda Ameriko, en 1910. Kiuj estis pli valoraj, 1910 dolaroj aŭ 1909 dolaroj?

Verda stelo por la unua ĝusta solvo!

NORDULINO (Å vise profilen) 2008 6 21 12:59:17

Ĉu ne ĉiam plej valoras la plej alta sumo de mono, aŭ temas pri dolaroj aŭ kronoj, aŭ estas en 1910 aŭ 2008?
(Mi ne estas ekonomiisto.)

Miland (Å vise profilen) 2008 6 21 14:19:14

NORDULINO:Ĉu ...?
Tio estas demando, ne respondo. Skribu respondon al mia demando!

richardhall (Å vise profilen) 2008 6 21 16:02:02

Certe, 1910 dolaroj estas pli valoraj. La numero 1910 estas pli granda ol 1909.

Miland (Å vise profilen) 2008 6 21 17:07:10

richardhall:Certe, 1910 dolaroj estas pli valoraj. La numero 1910 estas pli granda ol 1909.
Gratulon! Vi pravas, kaj gajnas la verdan stelon:

*

richardhall (Å vise profilen) 2008 6 21 17:21:39

Hura! Min mem mi gratulas!

Miland (Å vise profilen) 2008 6 21 18:17:07

Bona kialo iri al bona restoracio, aŭ, pli malmultekoste, vendejo por fiŝoj, kebaboj, hamburgeroj ktp

richardhall (Å vise profilen) 2008 6 21 22:59:25

Miland:Bona kialo iri al bona restoracio, aŭ, pli malmultekoste, vendejo por fiŝoj, kebaboj, hamburgeroj ktp
Jes, mi konsentus -- sed mi estas vegetarano.

Miland (Å vise profilen) 2008 6 22 06:41:45

richardhall:.. sed mi estas vegetarano.
Nu, se vi aĉetos glaciaĵon, sendube infanoj ne kontraŭos!

Tibake til toppen