Pri la libro "Oficialaj lingvoelementoj de Esperanto (OLEO)"
viết bởi akueck, Ngày 21 tháng 6 năm 2008
Tin nhắn: 3
Nội dung: Esperanto
akueck (Xem thông tin cá nhân) 16:21:12 Ngày 21 tháng 6 năm 2008
http://www.akueck.de/oleo.htm#pdf . Por al si havigi tiun enhavredonon, aliĝo al iu grupo ne estas bezonata. Mi invitas vin konatiĝi kun interesa parto de la disvolviĝo de Esperanto.
Amike
Andreas Kueck
horsto (Xem thông tin cá nhân) 11:11:35 Ngày 22 tháng 6 năm 2008
Ĉu vi povus imagi ke estus eble konstrui paĝaron kie oni povus:
1) trovi ĉiun Esperantan vorton?
2) proponi novan vorton?
Ĉiu vorto havu statuson, ekzemple:
1) fundamenta
2) oficialigita
3) uzata (ofte, malofte)
4) proponita, ankoraŭ ne decidita
5) proponita, sed ne akceptita, kun kialo
Ĉu tia paĝaro ne estus bonega ilo por la uzado kaj evoluo de la lingvo?
akueck (Xem thông tin cá nhân) 09:18:38 Ngày 29 tháng 6 năm 2008
horsto:Gratulon por la bona laboro!Dankon.
horsto:Ĉu vi povus imagi ke estus eble konstrui paĝaron kie oni povus:Jes, tion chi mi povus imagi. La Akademia Vortaro jam listigas vortojn Fundamentajn kaj oficialajn. Krome certe estas eble indiki che unuopa vorto, al kiu el la nau oftecgrupoj de la Baza Radikaro Oficiala ghi apartenas, se tio chi trafas.
1) trovi ĉiun Esperantan vorton?
2) proponi novan vorton?
Ĉiu vorto havu statuson, ekzemple:
1) fundamenta
2) oficialigita
3) uzata (ofte, malofte)
4) proponita, ankoraŭ ne decidita
5) proponita, sed ne akceptita, kun kialo
horsto:Ĉu tia paĝaro ne estus bonega ilo por la uzado kaj evoluo de la lingvo?Certe.