Contenido

Stranga eskapo

de Miland, 21 de junio de 2008

Aportes: 26

Idioma: Esperanto

Miland (Mostrar perfil) 22 de junio de 2008 20:15:39

Filu:Bazukon havante...
Estus bona sugesto, se estus tiel facile por malliberejuloj havigi bazukon!
Serioze, li ne havis iun ajn armilon.

NORDULINO (Mostrar perfil) 22 de junio de 2008 20:30:37

Sed li kunportis ŝtelitan abelujon
per kies loĝantoj li intencas fortimigi la policanojn el ilia aŭto. Tiun aŭton li poste povos ŝteli por pli rapide atingi la forforan arbaron, kies bordo ne troviĝas antaŭ multaj kilometroj.
(Pardonu, Filu, mian ŝteladon!)

Filu (Mostrar perfil) 22 de junio de 2008 20:32:36

NORDULINO:Sed li kunportis ŝtelitan abelujon
per kies loĝantoj li intencas fortimigi la policanojn el ilia aŭto. Tiun aŭton li poste povos ŝteli por pli rapide atingi la forforan arbaron, kies bordo ne troviĝas antaŭ multaj kilometroj.
(Pardonu, Filu, mian ŝteladon!)
Ne zorgu, amindulino! Vin kaj viajn ideojn mi tre ŝatas rideto.gif

Miland (Mostrar perfil) 22 de junio de 2008 21:22:19

NORDULINO:li kunportis ŝtelitan abelujon
Amuza sugesto, sed li ne kuris for de abeloj!

NORDULINO (Mostrar perfil) 22 de junio de 2008 21:36:52

Ne, li kuris kun la abelujo, kiun li malfermis nur kiam li atingis la policistoj.

Filu (Mostrar perfil) 22 de junio de 2008 22:58:41

Li estas Godzil-esk-ulo, kaj kurante al la aŭto li nur deziris dispremi kaj malfunkciigi ĝin kaj ties loĝantojn antaŭ ol en la arbaron eskapi, tiamaniere ke la policanoj ne (tro) komuniku kun siaj kunlaborantoj pri la memliberito.

Filu (Mostrar perfil) 23 de junio de 2008 16:20:33

La policanoj estas koruptiĝemuloj, kiuj po kelkaj agrablaĵoj jam multfoje helpis malliberulojn eskapi. Ili nun laŭ la plano alportos la eskapulon ĉe la arbarbordo, kie li poste kaŝiĝos por iom da tempo.

Miland (Mostrar perfil) 23 de junio de 2008 18:28:36

Filu:Li estas Godzil-esk-ulo.
Li deziris eskapi en la arbaron, ne estante Godzileska.

Miland (Mostrar perfil) 23 de junio de 2008 18:35:35

Filu:La policanoj estas koruptemuloj..
Tute ne! Li havis integrecon, estante Usonaj republik-partianoj. Krome, la eskapinto ne havis akciojn en oleo-riĉaj landoj por subaĉeti ilin.

Miland (Mostrar perfil) 23 de junio de 2008 18:37:22

NORDULINO:Ne, li kuris kun la abelujo...
Amuze - sed estas pli bonaj armiloj ol abelujoj. Ĉiukaze, li kuris nek pro nek kun abelujo.

Volver arriba