去目錄頁

Stranga eskapo

Miland, 2008年6月21日

讯息: 26

语言: Esperanto

trojo (显示个人资料) 2008年6月27日下午6:06:39

La arbaro estas inter la krimema eskapinto kaj la policaŭto. Eble la strato estas granda kurbo ĉirkaŭ la arbaro, kaj la krimulo vidas la policlumojn tra la arboj.

Miland (显示个人资料) 2008年6月27日下午7:55:24

trojo:La arbaro estas inter la krimema eskapinto kaj la policaŭto..
Prave ĝis ĉi tie. Vi ne estas tiel for de la solvo. Tamen, la vojo ne estas kurba. Do, kial la eskapinto inversigas la direkton?

diogotux (显示个人资料) 2008年7月1日下午6:23:13

Ĉu ĉar la arbaro estis malantaŭ la policaŭto?

Miland (显示个人资料) 2008年7月1日下午6:35:23

diogotŭ:Ĉu ĉar la arbaro estis malantaŭ la policaŭto?
Legu mian mesaĝon de 2008-06-27 pli zorge. Mi konsentis ke la arbaro estis inter la krimema eskapinto kaj la policaŭto. Kiel, do, la arboro povus esti malantaŭ la policaŭto?

trojo (显示个人资料) 2008年7月1日下午8:12:16

La krimulo staras sur altega ponto kaj devas kuri al la direkto, de kiu la policaŭto alproksimiĝas, antaŭ ol li povas eliri la straton kaj atingi la arbaron. Ĉe la alia flanko de la ponto ne estas arbaro, kaj salti malsupren de sur la ponto estus verŝajna sinmortigo. Al la policaŭto estus la sola vojo de ebla eskapo.

Miland (显示个人资料) 2008年7月1日下午11:04:57

trojo:La krimulo staras sur altega ponto...
Gratulon! Vi pravas, kaj gajnas la verdan stelon:

回到上端