GPG
ya AlfRoland, 22 Juni 2008
Ujumbe: 8
Lugha: Esperanto
AlfRoland (Wasifu wa mtumiaji) 22 Juni 2008 8:00:58 alasiri
Ĉu eble la aŭtoritatoj venontfoje volas legi niajn paperajn leterojn?
La argumentoj por havigi al si eblecon legi niajn privatajn mesaĝojn estas ke oni volas malkaŝi teroristojn. Tiaj homoj certe jam hodiaŭ uzas kriptografion kaj aliajn rimedojn por gardi sin – ĉu ne estas tempo ankaŭ por ”ordinaraj” homoj uzi tiun teknikon?
Eĉ se mi ne havas multajn sekretojn, mi ne deziras ke io ŝtato legu mian privatan poŝton!
Mi proponas ke ni ekuzu ekzemple ”GPG” por eviti ke aŭtoritatuloj legu niajn privatajn mesaĝojn.
/Alf
Mi forigis de ĉi tie mian publikan ŝlosilon ĉar eble la foruma redaktilo koruptis ĝin pro la interpretado de ikso.
skeptikulo (Wasifu wa mtumiaji) 22 Juni 2008 10:25:29 alasiri
horsto (Wasifu wa mtumiaji) 23 Juni 2008 5:46:14 alasiri
AlfRoland: ĉu ne estas tempo ankaŭ por ”ordinaraj” homoj uzi tiun teknikon?Mi ankaŭ ankoraŭ ne kodas mesagojn aŭ dosierojn en mia komputilo, sed mi pensas ke ni faru tion! En Germanio la registaro volas fari leĝon kiu permesas al la ŝtato enmeti viruson en la komputilojn de privataj personoj. Tiu viruso observadu la agojn de la uzanto de tiu komputilo. La oficiala celo estas ankaŭ trovi teroristojn, sed tio estas ja vere ridinda.
AlfRoland (Wasifu wa mtumiaji) 24 Juni 2008 10:06:05 asubuhi
Mi ne trovis tiun vorton en PIV.
Horsto: Bonvolu rakonti pli pri tiu viruso!
Ke polico post decido de juĝejo povas aŭskulti personojn suspektatajn por krimaj agadoj ni devas akcepti. Sed kiam registaroj volas kontroli ĉiujn civitanojn por ”protekti” demokration oni jam nuligis demokration. Paperaj leteroj ni metas en kovertojn por ke nur ricevanton legu ilin, se temas pri retpoŝto kodigo de mesaĝoj estas niaj kovertoj. Eĉ sen tia registara ŝpionado estus konvene uzi kodigon por eviti ke eksteruloj legu la mesaĝojn.
Kelkaj homoj asertas ke: ”mi ne havas iujn kaŝendaĵojn”. Sekve ili ne fermu pordon vizitante publikan necesejon!

horsto (Wasifu wa mtumiaji) 24 Juni 2008 7:45:42 alasiri
AlfRoland:Kion mi povas plu rakonti? Nia ministro de internaj aferoj nepre volas tion. Temas pri programo, ne nepre viruso, ili parolas pri trojano (aŭ eble troja ĉevalo?), kiun ili volas instali per la interreto, sen fizike aliri al la komutilo. Kaj tiu programo observadas la agojn de la observato aŭ traserĉas la komputilon. Estas artikolo en la germana vikipedio pri tiu interreta traserĉado , bedaŭrinde ankoraŭ ne tradukita.
Horsto: Bonvolu rakonti pli pri tiu viruso!
Ke polico post decido de juĝejo povas aŭskulti personojn suspektatajn por krimaj agadoj ni devas akcepti. Sed kiam registaroj volas kontroli ĉiujn civitanojn por ”protekti” demokration oni jam nuligis demokration. Paperaj leteroj ni metas en kovertojn por ke nur ricevanton legu ilin, se temas pri retpoŝto kodigo de mesaĝoj estas niaj kovertoj. Eĉ sen tia registara ŝpionado estus konvene uzi kodigon por eviti ke eksteruloj legu la mesaĝojn.
Kelkaj homoj asertas ke: ”mi ne havas iujn kaŝendaĵojn”. Sekve ili ne fermu pordon vizitante publikan necesejon!
Laŭ la lasta decido de la plej alta juĝejo en Germanio necesas permeso de juĝisto por tiu observado, sed mi ne scias ĉu tiu decido estas definitiva. Krome, mi timas ke se homoj havas tiun eblon tiam certe estas iuj, kiuj misuzas tion.
Mi tamen iomete esperas ke la politikistoj estas tiel ekster la realo ke ili ne scias pri kio ili parolas. Mi ne povas imagi kiel ili volas instali la programon per interreto en la komputilon kaj ankaŭ multaj fakuloj dubas ke tio estas ebla.
Miland (Wasifu wa mtumiaji) 24 Juni 2008 9:09:21 alasiri
borja (Wasifu wa mtumiaji) 26 Juni 2008 3:03:46 alasiri
Ŝtatoj profitas la popolan timon kaj konfuzon por entrudiĝi en la vivon de siaj civitanoj kaj ilin tenadi en stato de konstanta obeado kaj submetiĝo.
Ŝajnas, ke potenculoj ektrovis aliancanojn ĉe terorismaj grupoj, por pli efike subpremi la popolon kaj pluposedi iliajn privilegiojn.
Mondo (eĉ ankoraŭ) pli maljusta eblas!
skeptikulo (Wasifu wa mtumiaji) 26 Juni 2008 3:51:46 alasiri