去目錄頁

Ĉu la participo, kiam ĝi estas predikato, devas esti kun finaĵo -a aŭ kun finaĵo -o?

Vivuesperanto, 2019年4月18日

讯息: 7

语言: Esperanto

Vivuesperanto (显示个人资料) 2019年4月18日下午2:07:53

Saluton!
Bonvolu respondi se vi scias.
Ĉu la participo, kiam ĝi estas predikato, devas esti kun finaĵo -a aŭ kun finaĵo -o?
Ekzemple:
"La knabo estas kuranto"

"la knabo estas kuranta"?

sergejm (显示个人资料) 2019年4月18日下午4:18:49

Abmaŭ variantoj taŭgas kun ioma nuanco.
La knabo estas kuranta = la knabo nun kuras
La knabo estas kuranto = la knabo estas kurantulo.

StefKo (显示个人资料) 2019年4月18日下午5:55:58

Mi pritaksas tion tiel (sed mi ne estas lingvisto)

En la frazo "La knabo estas kuranto":

LA KNABO – subjekto
ESTAS – predikato (ĉefverbo)
KURANTO – priskribo de la subjekto LA KNABO

En la frazo "La knabo estas kuranta":

LA KNABO – subjekto
ESTAS KURANTA – predikato (ĉefverbo) kunmetita

Do respondo al la demando estas evidenta.

Vivuesperanto (显示个人资料) 2019年4月19日下午6:15:45

StefKo:Mi pritaksas tion tiel (sed mi ne estas lingvisto)

En la frazo "La knabo estas kuranto":

LA KNABO – subjekto
ESTAS – predikato (ĉefverbo)
KURANTO – priskribo de la subjekto LA KNABO

En la frazo "La knabo estas kuranta":

LA KNABO – subjekto
ESTAS KURANTA – predikato (ĉefverbo) kunmetita

Do respondo al la demando estas evidenta.
Dankon!

Vivuesperanto (显示个人资料) 2019年4月19日下午6:16:06

sergejm:Abmaŭ variantoj taŭgas kun ioma nuanco.
La knabo estas kuranta = la knabo nun kuras
La knabo estas kuranto = la knabo estas kurantulo.
Dankon!

amigueo (显示个人资料) 2019年4月20日上午10:24:16

tiu estas ekzemplo de speciala "derivacio" (paso de nomo al adjektivo aŭ adverbo, aŭ inverse).

"kuranta" estas radika,
"kuranto" estas radika,
do, kurant- ne estas nur adjektivo nek nur substantivo.

normale, kato --> kata, aŭ, blanka --> blanko, aŭ, manĝi --> manĝo,
sed kelkfoje, la signifo de la radiko estas ambigua aŭ mistera.
ho, tiu likva derivacio estas aloga.

sergejm (显示个人资料) 2019年4月20日上午11:49:08

kur- estas verba radiko, sufikso -ant- faras patricipon, finaĵoj -o, -a kaj -e faras substantivon, adjektivon aŭ adverbon.
kat- estas substantiva radiko, -a faras el ĝi adjektivon, por fari el la adjektivo substantivon necesas uzi -ec-.
blank- estas adjektiva radiko, oni faras el ĝi nomon de la koloro sen -ec-, sed blankhaŭta homo estas blank-ul-o.
manĝ- estas verba radiko, manĝ-o estas aŭ nomo de la ago (manĝ-ad-o) aŭ objekto de la ago (manĝ-aĵ-o)
komb- estas verba radiko, la instrumento estas komb-il-o
bros- estas substantiva radiko, -il- estas malnecesa.

回到上端