Ĉu la participo, kiam ĝi estas predikato, devas esti kun finaĵo -a aŭ kun finaĵo -o?
de Vivuesperanto, 18 aprilie 2019
Contribuții/Mesaje: 7
Limbă: Esperanto
Vivuesperanto (Arată profil) 18 aprilie 2019, 14:07:53
Bonvolu respondi se vi scias.
Ĉu la participo, kiam ĝi estas predikato, devas esti kun finaĵo -a aŭ kun finaĵo -o?
Ekzemple:
"La knabo estas kuranto"
aŭ
"la knabo estas kuranta"?
sergejm (Arată profil) 18 aprilie 2019, 16:18:49
La knabo estas kuranta = la knabo nun kuras
La knabo estas kuranto = la knabo estas kurantulo.
StefKo (Arată profil) 18 aprilie 2019, 17:55:58
En la frazo "La knabo estas kuranto":
LA KNABO – subjekto
ESTAS – predikato (ĉefverbo)
KURANTO – priskribo de la subjekto LA KNABO
En la frazo "La knabo estas kuranta":
LA KNABO – subjekto
ESTAS KURANTA – predikato (ĉefverbo) kunmetita
Do respondo al la demando estas evidenta.
Vivuesperanto (Arată profil) 19 aprilie 2019, 18:15:45
StefKo:Mi pritaksas tion tiel (sed mi ne estas lingvisto)Dankon!
En la frazo "La knabo estas kuranto":
LA KNABO – subjekto
ESTAS – predikato (ĉefverbo)
KURANTO – priskribo de la subjekto LA KNABO
En la frazo "La knabo estas kuranta":
LA KNABO – subjekto
ESTAS KURANTA – predikato (ĉefverbo) kunmetita
Do respondo al la demando estas evidenta.
Vivuesperanto (Arată profil) 19 aprilie 2019, 18:16:06
sergejm:Abmaŭ variantoj taŭgas kun ioma nuanco.Dankon!
La knabo estas kuranta = la knabo nun kuras
La knabo estas kuranto = la knabo estas kurantulo.
amigueo (Arată profil) 20 aprilie 2019, 10:24:16
"kuranta" estas radika,
"kuranto" estas radika,
do, kurant- ne estas nur adjektivo nek nur substantivo.
normale, kato --> kata, aŭ, blanka --> blanko, aŭ, manĝi --> manĝo,
sed kelkfoje, la signifo de la radiko estas ambigua aŭ mistera.
ho, tiu likva derivacio estas aloga.
sergejm (Arată profil) 20 aprilie 2019, 11:49:08
kat- estas substantiva radiko, -a faras el ĝi adjektivon, por fari el la adjektivo substantivon necesas uzi -ec-.
blank- estas adjektiva radiko, oni faras el ĝi nomon de la koloro sen -ec-, sed blankhaŭta homo estas blank-ul-o.
manĝ- estas verba radiko, manĝ-o estas aŭ nomo de la ago (manĝ-ad-o) aŭ objekto de la ago (manĝ-aĵ-o)
komb- estas verba radiko, la instrumento estas komb-il-o
bros- estas substantiva radiko, -il- estas malnecesa.