讯息: 21
语言: Esperanto
Ergazomai (显示个人资料) 2008年6月25日下午7:47:17
tomasoavro (显示个人资料) 2008年6月25日下午8:25:30
NE pro eventualaj eraroj de tribunaloj - marĝenaj kazoj, ĉefe en "bananaj" respublikoj kaj usona filmaro de sensacio. Oni devas klopodegi ke meriti la morton, do oni ne povas diri pri hazardo.
diogotux (显示个人资料) 2008年6月28日下午3:48:45
Kaj se iu rajtas mortigi iun (aŭ ne rajtas, sed malgraŭ tio, mortigas iun), tiu meritas esti mortata. Klare, tio estas mia opinio, kaj mi konsentas ke aliaj personoj opiniu malsimile, ĉar tiu ĉi temo estas tre polemika.
leporo (显示个人资料) 2008年6月30日上午6:56:31
horsto (显示个人资料) 2008年6月30日下午6:42:47
leporo:Mi pensas, ke unu homo ne rajtas senvivigi alian homon ec se tiu faris plej kruelan krimon.Mi tute samopinias, neniu homo havu la rajton mortigi alian. Sed pli grave, neniu ŝtato havu la rajton ordoni tion.
diogotux (显示个人资料) 2008年6月30日下午7:28:51
Rimarkinde, ke justeca sistemo ne funkcias bone en Brazilo, la malliberejoj estas plenplenaj kaj sen apogo de la registaro.
rabhiuz (显示个人资料) 2008年7月1日上午7:27:56
Vivi dum kvardek aŭ kvindek jaroj en supermaksimume sekura prisono estas eble pli severa puno ol morto. Puni senkulpan homon tiel ne estas malpli terura ol mortigi senkulpulon.
La usona metodo de puno per mortigo estas barbara. Oni injektas en la mortigoto tri kemiaĵojn, la dua el kiuj paralizas la mortigoton. Do la mortigoto ŝajnas ne senti doloron, eĉ se li fakte sentas la plej intensan doloron imagebla. Tio povas okazi se la dozo de la unua, anesteza kemiaĵo estas tro malgranda. Do la puno estas malhonesta. Se ni devas mortigi krimulon, mortigu lin honeste, per unu kuglo al kapo.
horsto (显示个人资料) 2008年7月1日上午11:16:11
rabhiuz:Oni povus ja lasi la decidon al la malliberulo, ĉu morto aŭ ĉu prizono. Ĉu vi pensas ke multaj selektus la morton?
Vivi dum kvardek aŭ kvindek jaroj en supermaksimume sekura prisono estas eble pli severa puno ol morto. Puni senkulpan homon tiel ne estas malpli terura ol mortigi senkulpulon.
rabhiuz:Vi tute pravas, la puno estas malhonesta. Oni vidas homon en lito kiu ekdormas. Sed eble ĝuste tio estas la kialo, kial vi plu havas la mortpunon. Se oni vidus kiel la homoj estas mortpafitaj, eble tiam oni ne plu volus la mortpunon.
La usona metodo de puno per mortigo estas barbara. Oni injektas en la mortigoto tri kemiaĵojn, la dua el kiuj paralizas la mortigoton. Do la mortigoto ŝajnas ne senti doloron, eĉ se li fakte sentas la plej intensan doloron imagebla. Tio povas okazi se la dozo de la unua, anesteza kemiaĵo estas tro malgranda. Do la puno estas malhonesta. Se ni devas mortigi krimulon, mortigu lin honeste, per unu kuglo al kapo.
tucarj (显示个人资料) 2008年7月1日上午11:50:21
piotrek92 (显示个人资料) 2008年7月2日下午12:32:26