Přejít k obsahu

Ludu ni "judon"!

od uživatele collare ze dne 2. července 2008

Příspěvky: 128

Jazyk: Esperanto

rosto (Ukázat profil) 22. ledna 2009 14:59:19

Ĉu vi celas diri, ke ni verdire estas liberaj de iuj stultaj reguloj?

Rogir (Ukázat profil) 22. ledna 2009 15:27:48

Ĉu libereco dependas je la reguloj, aŭ je kiu gardas la regulojn?

rosto (Ukázat profil) 22. ledna 2009 17:34:48

Kiuj fiksitaj gradoj de reguloj pri limigita libereco ekzistas laŭ nia nunjara libera regularo?

Kraughne (Ukázat profil) 5. března 2009 23:41:55

Ĉu iu donos al mi fragoj?!

Rogir (Ukázat profil) 6. března 2009 17:48:43

Kial vi ne ĝuste uzas la akuzativon?

einarfa (Ukázat profil) 6. března 2009 18:25:43

Kiel onin ĝuste akuzativo uzu?

Martinbr (Ukázat profil) 6. března 2009 23:12:54

Kio estas tiu terura akuzativo?

Filanator (Ukázat profil) 7. března 2009 4:46:59

Kial ili volus fari ion pli produktiva?

henma (Ukázat profil) 7. března 2009 5:46:39

Kiel oni gajnas en ĉi tiu ludo?

Sxak (Ukázat profil) 7. března 2009 8:10:28

henma:Kiel oni gajnas en ĉi tiu ludo?
Oni neniel gajnas
Fakte tio estas ne ludo sed iu grupo, movado,... (mi ne scias kiel nomi tion, eble subkulturo) jam preskaŭ malaperinta en la rusaj retoj. Antaŭ 10 jaroj ĝi pli-malpli ekzistis kaj nomiĝis ruse кащенизм laŭ la nomi de la fama psikiatro, kies nomon prenis unu fama moskva psikiatra kliniko
Tiu estis tre amuza kaj interesa komunumo, kiu okupiĝis pri rafinita trolado, hebre-imitado ktp. Ekzemple la demando "ĉu vi estas antisemito" en iuj lokoj de la reto povis provoki amasegon da koleraj reagoj, krome, ilia rusa lingvaĵo estis interesa (en sia ortografio ili emfazis ĉiujn literkombinojn kiuj aludis al ajnaj hebreaj aĵoj ekzemple televidilon (televizor ruse) ili nomis Tel-Avizor (aludo al la israela urbo Tel-Aviv) ) Iliaj 3 plej famaj demandoj estis
Ĉu vi estas antisemto?
Kial vi demandas?
Kial vi (ĉiam) respondas al demando per demando?
Bedaŭrinde ĉi tie estas nur ĝia malbonkvalita parodio

Zpět na začátek