Wpisy: 4
Język: Esperanto
fraforo (Pokaż profil) 6 lipca 2008, 05:31:08
Censo de esperantistoj
La rezultoj de la censo povas esti viditaj en paĝo:
La rezultoj de la censo
Vere, kiom da personoj parolas esperanton hodiaŭ? Ĉu iu ajn scias?
novatago (Pokaż profil) 6 lipca 2008, 08:52:26
fraforo:Se vi pensas ke censo estas grava afero...Laŭ mi, tia censo ne havas valoron. Persono povus aldoni senliman nombron da malveraj parolantoj.
Vere, kiom da personoj parolas esperanton hodiaŭ? Ĉu iu ajn scias?
Bona demando povus esti:
Lingvo: Esperanto
[LISTO]
Estudis ĝin: jes[] ne[]
Uzas ĝin:
ne[] sed mi uzis ĝin antaŭe:
malofte[] de tempo al tempo[] ofte[]
jes[]:
malofte[] de tempo al tempo[] ofte[]
Nivelo (laŭ vi):
Paroli: baza[] meza[] flua[]
Skribi: baza[] meza[] flua[]
Legi: baza[] meza[] flua[][/list]Oni povus aranĝi censado. Kelkaj volontuloj laŭ urbo trankvile povus fari ĝin per rekomendinda mankomputilo (por ne malŝpari paperon) dum kelkaj monatoj kaj laŭ mi, ĝi devus esti anonima. Jes, tiel ankaŭ volontulo povus mensogi sed la volontulo ne estus anonima kaj grandega malvera nomo estus facile rimarkebla.
Ĝis, Novatago.
horsto (Pokaż profil) 6 lipca 2008, 10:59:29
novatago: La sola maniero por fari bonan censon estus viziti ĉiun hejmon de ĉiu urbo.Ĉu tio estas ŝerco? Aŭ ĉu vi volontas viziti ĉiun loĝanton en Madrido?
novatago (Pokaż profil) 6 lipca 2008, 12:05:03
horsto:Mi nek ŝercas kaj nenion volontas. Mi nur donis ideon. Kiel vi pensas ke la ŝtataj censistoj faras censon? La diferenco estas tia, kia ili ricevas monon kaj volontulo ne. Kompreneble mi uzis la pluralon "volontulojn" ĉar en grandegaj urboj unu sola persono malmulte sukcesos.
Ĉu tio estas ŝerco? Aŭ ĉu vi volontas viziti ĉiun loĝanton en Madrido?
Mi legis rakonton en libro de Alejandro Jodorowski. En tiu rakonto, estis malgranda vilaĝo kiu apenaŭ ricevis la sunan lumon ĉar granda monto ne lasis ke la suno lumigis la vilaĝon. Maljuna viro decidis forigi la monton kaj komencis li sola. La aliaj homoj demandis al li kial li faris tion kaj kial sola. Por la dua demando li respondis: ĉar iu devas fari ĝin kaj iu devas komenci la taskon.
Kompreneble la ekzemplo ne estas la plejbona ĉar je tiu kazo estus pli facila (verŝajne) movigi la vilaĝon al alia loko. Sed mi pensas ke malgraŭ tio la ekzemplo estas komprenebla.
Eble estas alia solvo por nombri esperantistojn do mi forigas la vorton "solan" el mia antaŭa mesaĝo.
Ĝis, Novatago.