去目錄頁

Censo de esperantistoj

fraforo, 2008年7月6日

讯息: 4

语言: Esperanto

fraforo (显示个人资料) 2008年7月6日上午5:31:08

Se vi pensas ke censo estas grava afero, bonvolu viziti paĝon:

Censo de esperantistoj

La rezultoj de la censo povas esti viditaj en paĝo:

La rezultoj de la censo

Vere, kiom da personoj parolas esperanton hodiaŭ? Ĉu iu ajn scias?

novatago (显示个人资料) 2008年7月6日上午8:52:26

fraforo:Se vi pensas ke censo estas grava afero...
Vere, kiom da personoj parolas esperanton hodiaŭ? Ĉu iu ajn scias?
Laŭ mi, tia censo ne havas valoron. Persono povus aldoni senliman nombron da malveraj parolantoj. La sola maniero por fari bonan censon estus viziti ĉiun hejmon de ĉiu urbo (eble ne ĉiu ĉar kelkaj kvartaloj oni malendas viziti ilin) kaj demandi ĉu la loĝantoj parolas esperanto aŭ ne, aŭ kiuj lingvoj ili parolas.

Bona demando povus esti:

Lingvo: Esperanto
[LISTO]
Estudis ĝin: jes[] ne[]
Uzas ĝin:
ne[] sed mi uzis ĝin antaŭe:
malofte[] de tempo al tempo[] ofte[]
jes[]:
malofte[] de tempo al tempo[] ofte[]
Nivelo (laŭ vi):
Paroli: baza[] meza[] flua[]
Skribi: baza[] meza[] flua[]
Legi: baza[] meza[] flua[][/list]Oni povus aranĝi censado. Kelkaj volontuloj laŭ urbo trankvile povus fari ĝin per rekomendinda mankomputilo (por ne malŝpari paperon) dum kelkaj monatoj kaj laŭ mi, ĝi devus esti anonima. Jes, tiel ankaŭ volontulo povus mensogi sed la volontulo ne estus anonima kaj grandega malvera nomo estus facile rimarkebla.

Ĝis, Novatago.

horsto (显示个人资料) 2008年7月6日上午10:59:29

novatago: La sola maniero por fari bonan censon estus viziti ĉiun hejmon de ĉiu urbo.
Ĉu tio estas ŝerco? Aŭ ĉu vi volontas viziti ĉiun loĝanton en Madrido?

novatago (显示个人资料) 2008年7月6日下午12:05:03

horsto:
Ĉu tio estas ŝerco? Aŭ ĉu vi volontas viziti ĉiun loĝanton en Madrido?
Mi nek ŝercas kaj nenion volontas. Mi nur donis ideon. Kiel vi pensas ke la ŝtataj censistoj faras censon? La diferenco estas tia, kia ili ricevas monon kaj volontulo ne. Kompreneble mi uzis la pluralon "volontulojn" ĉar en grandegaj urboj unu sola persono malmulte sukcesos.

Mi legis rakonton en libro de Alejandro Jodorowski. En tiu rakonto, estis malgranda vilaĝo kiu apenaŭ ricevis la sunan lumon ĉar granda monto ne lasis ke la suno lumigis la vilaĝon. Maljuna viro decidis forigi la monton kaj komencis li sola. La aliaj homoj demandis al li kial li faris tion kaj kial sola. Por la dua demando li respondis: ĉar iu devas fari ĝin kaj iu devas komenci la taskon.

Kompreneble la ekzemplo ne estas la plejbona ĉar je tiu kazo estus pli facila (verŝajne) movigi la vilaĝon al alia loko. Sed mi pensas ke malgraŭ tio la ekzemplo estas komprenebla.

Eble estas alia solvo por nombri esperantistojn do mi forigas la vorton "solan" el mia antaŭa mesaĝo.

Ĝis, Novatago.

回到上端