Popularaj muzikoj plej famaj
von diogotux, 7. Juli 2008
Beiträge: 5
Sprache: Esperanto
diogotux (Profil anzeigen) 7. Juli 2008 17:13:45
Katedralo
La dezerto kiun mi transpasis
Neniu min vidis pasi
Fremda kaj sola
Eĉ ne povis vidi ke la ĉielo estas pli granda
Mi provis diri
Sed vidis vin
Tiel for por alveni
Pli proksime de ie.
Estis dezerte kie mi vin trovis
Vi vidis min pasantan
Kurantan solan
Mi ne povis vidi, ke la tempo estas pli granda
Rigardis min mi
Tiel min vidis mi
Tiel for por alveni
Kie vi ne estas...
En silento, katedralo
Templo en mi
Kie mi povas esti senmortula
Sed ekzistos
Mi scias, iel ajn trafe ekzistos
Rezistos nia loko.
Solecon, kiu povas eviti?
Finfine mi trovas vin
Mia koro estas centjara
Fluas kaj ĉerpas ene de mi
Morgaŭ, malrapide
Diru al mi, kiel reveni?
Se mi dirus ke estis pro amo
Mi ne mensogos min
Se mi dirus, lasu tion tuj
Ne ĉiam estis tiel
Mi provis diri
Sed vin mi vidis
Tiel for por alveni
Pli proksime de ie.
diogotux (Profil anzeigen) 8. Juli 2008 16:26:52
Kiam ĉio malesperas
Ĉiam ekzistas vojo
Kiam ĉio malesperas
Ĉiam ekzistas lumo
Sed, ne diru tion al mi.
Hodiaŭ la malgajeco ne estas tuja
Hodiaŭ mi havis febron tutan vesperon
Kaj kiam alvenos nokto
Ĉiu stelo ŝajniĝos al larmo.
Mi volus esti kiel la aliaj
Kaj ridi el malfeliĉoj de vivo
Aŭ ŝajnigi esti ĉiam bone
Vidi la malpezon aferajn humore
Sed, ne diru tion al mi.
Estas nur hodiaŭ, ĉio pasos
Tamen lasu min sola
Tio pasas
Morgaŭ estas alia tago, ĉu ne?
Mi eĉ ne scias, pro kio mi sentiĝas tia
Malatendite, venas malgaja anĝelo proksime de mi
Kaj tiu ĉi febro ne pasas
Eĉ mia rideto malgaja
Ne atentu min
Sed dankon, pro pensi pri mi
Kiam ĉio malesperas
Mi sentas tiel sola
Kiam ĉio malesperas
Mi ne plu volas esti
Kiu mi estas
Sed ne diru tion al mi
Ne atentu min
Sed dankon, pro pensi pri mi
Nu, iom malgaja kanto, sed belega. Renato Ruso estis unu el la plej famaj kantistoj de Brazilo en la 80aj jaroj.
Azulreal (Profil anzeigen) 8. Juli 2008 18:47:03
Al-Mutamid estis la lasta reĝo de la tajfa reĝlando de Sevilo dum andalusa epoko. Li petis helpon al almoravidoj por defendi sian reĝlandon kontraŭ nordaj kristanoj, sed fine la islamanaj helpantoj konkeris Sevilo-n kaj ekzilis Al-Mutamid-on.
Mi legis, ke la teksto de ĉi tiu kantaĵo estas poeziaĵo de Al-Mutamid, "la reĝo poeto de Sevilo", sed mi ne certas... Ĝin kantas Carlos Cano, granada kantaŭtoro.
Habibi,Mi ne tradukis la arablingvajn vortojn. Vi povas aŭdi la originan kantaĵon ĉi tie.
je ĉi necerta horo,
kiam jam mia koro
diras adiaŭon al ĉi tempo, habibi.
Kaj Alaho
vokas min en la silento
dum oni aŭdas en aero
flugadon de vulturoj atendantaj.
Neniu ploru pro mi,
eble en la memoro kelkaj versoj.
Ĉar mi estis granda mastro,
kiu havis belan reĝlandon apud rivero.
Sevilo.
Sevilo, aj, kia fora!
Aj, Sevilo!
Ununura ĉeno, kiun mi sentas.
Ĉeno!
Ĉeno, ĉeno, ĉeno…
Se al vi mi donis min,
eksentu kompaton al mi,
ĉeno, habibi, habibi.
Damma-ni damma, habibi.
Habibi, habibi, habibi…
diogotux (Profil anzeigen) 11. Juli 2008 03:13:59
Mian junecon ni vokis al batalo
Por socio kie regos justa bono
Prudentaj vortoj, mia sola kapitalo
En poŝo tintis gaje apud kupra mono
Min terurigis tiu tem' el vortfilistro
Kaj el la kantoj enkapigis mi kun ĝojo
Alternativo de laboro, fiadistro
Alternativo de kanapo, glora vojo
Sed ial mi ne ŝatis peci ordinaraj
Traŝita estis ofte pro demandoj miaj
Ĉar ne komprenis, do ne povis trakti klare
La tezojn kiuj tute klaris por aliuj
Instruis min en mia morna malkrieto
Singulto tima aŭ ĝojiga vodka gluto
Alternativo de postulo estas peto
Atlernativo de parolo estas muto
Mi min ekzilis en la nordan regionon
Kun du koloroj nur laŭ la natura leĝo
Kolor' de karbo nun provizis nian bonon
Kaj trankviligis koron la kolor' de neĝo
Mi nigra blanke kutimiĝis al realo
Konvinkis mi la plej konvinka terprofundo
Alternativo de ascendo estas falo
Alternativo de frakaso estas vundo
Pr radoj de l' senbrila vivoĉaro
Juneco pasis tamen restis miaj duboj
Kaj mian vojon pliĝustigis nova caro
Kaj mian monon gaje ŝtelis novaj buboj
Iaman veron nun ni nomis nun mi svago
Proklamis laŭte dum faligo de l' idolo
Atlernativo de riĉeco estas blago
Atlernativo de komerco esta polo
Mi deligite tiam plonĝis en komerco
Sen sperto trompi do kun certa malprofito
La tro impostaj akceptante kiel ŝerco
Kiel nepraĵon la postulojn de bandito
Konatojn miajn distancigis trompa vendo
Amikoj koraj mi ne difis kun sincero
Atlernativo de pereo estas venko
Atlernativo de mensogo estas vero
Malico koron ne obsedis nur la duboj
Min mordas ĉe la ŝanĝoj en nuntempa stato
kaj horizonton same kovras novaj nuboj
Kaj eĉ pli premas la problemoj de l' estado
Kaj rekiriĝas hosneteca certaj limoj
prudentan movon anstataŭ stulta drivo
Mi ducent fojojn vidas vanon de l' viktimoj
Kaj nevideblas antaŭ mi alternativo
Mi metis ĝin ĉi tie ĉar mi fakte trovas ĝin la plej bela kanto en Esperanto kiun mi konas. De Bruna Ŝtono kantojn mi tre ŝatas.
annadahlqvist (Profil anzeigen) 3. August 2008 09:59:11
Vem kan segla förutan vind?
Vem kan segla förutan vind?
Vem kan ro utan åror?
Vem kan skiljas från vännen sin,
utan att fälla tårar?
Jag kan segla förutan vind.
Jag kan ro utan åror.
Men ej skiljas från vännen min,
utan att fälla tårar.
naa-na-naa-nana-naa-na-na-naa-na-naa-nana-naa-naa...
Kiu povas veli sen vento?
Kiu povas veli sen vento?
Kiu povas remi sen remiloj?
Kiu povas disiri de la geamiko sia,
sen verŝi larmoj?
Mi povas veli sen vento.
Mi povas remi sen remiloj.
Sed ne disiri de la geamiko mia,
sen verŝi larmoj...
naa-na-naa-nana-naa-na-na-naa-na-naa-nana-naa-naa...
aŭskultu