去目錄頁

La fina venko

jan aleksan, 2008年7月11日

讯息: 8

语言: Esperanto

jan aleksan (显示个人资料) 2008年7月11日上午7:46:40

Kio estas?

Miland (显示个人资料) 2008年7月11日上午9:11:06

jan aleksan:Kio estas?
La fina venko estas la kredo ke, iutage Esperanto iĝos la dua lingvo de ĉiuj homoj. Miaopinie, la historio de la movado ne verŝajnigis ĉi tiun kredon. Tamen, eble E-o iĝos aldona aŭ elektebla komunikilo en internaciaj organizoj aŭ kunvenoj pro, kaj la kosto de tradukado inter multe da lingvoj, kaj la malfacileco de la angla por multaj.

jan aleksan (显示个人资料) 2008年7月11日上午9:40:18

ĉu bona ideo uzi militan dirmanieron demando.gif ?

mnlg (显示个人资料) 2008年7月11日上午10:06:01

jan aleksan:ĉu bona ideo uzi militan dirmanieron demando.gif ?
venk/i laŭ mia scio ne nur rilatas al militoj sed ankaŭ al vet(lud)oj, sportoj, ktp.

Mikaelo (显示个人资料) 2008年7月11日上午10:45:44

mnlg:
jan aleksan:ĉu bona ideo uzi militan dirmanieron demando.gif ?
venk/i laŭ mia scio ne nur rilatas al militoj sed ankaŭ al vet(lud)oj, sportoj, ktp.
ankaŭ venki ekzamenojn, obstaklojn, malfacilaĵojn...

diogotux (显示个人资料) 2008年7月11日下午12:11:03

Miland:
jan aleksan:Kio estas?
La fina venko estas la kredo ke, iutage Esperanto iĝos la dua lingvo de ĉiuj homoj. Miaopinie, la historio de la movado ne verŝajnigis ĉi tiun kredon. Tamen, eble E-o iĝos aldona aŭ elektebla komunikilo en internaciaj organizoj aŭ kunvenoj pro, kaj la kosto de tradukado inter multe da lingvoj, kaj la malfacileco de la angla por multaj.
Miland tre bone klarigis mallonge. Jen pliaj informoj http://eo.wikipedia.org/wiki/Fina_venko.

Sxak (显示个人资料) 2008年7月30日下午4:47:08

finna venko ridulo.gif

Miland (显示个人资料) 2008年8月3日下午8:16:38

Rudolf F.:Laŭ mia kompreno "fina venko" signifas pli modestan celon, nome, ke Esperanto estas ekuzata de (minimume) unu internacia grava instanco...
Diri tion estas ŝanĝi la historian ideon de la 'fina venko.' Ziko van Dijk (antaŭe Ziko Sikosek) en Esperanto sen mitoj, parto III.1(a), klarigas ke tradiciaj Esperantistoj, komencante kun Zamenhof mem, kredis en la 'fina venko' de la lingvo kiel mi definis la terminon. Ili verŝajne eraris. Okazas!

Sed estas gradoj de sukceso; tion, kion vi difinis, ŝajnas al mi iu grado de sukceso, kaj estas esperebla celo.

回到上端