Zum Inhalt

La fenomeno de Brazilo

von n1954, 13. Juli 2008

Beiträge: 5

Sprache: Esperanto

n1954 (Profil anzeigen) 13. Juli 2008 05:18:53

Mi scias ne multe pri tiu chi lando.
Ghi estas granda kaj ne richa. Onidiras,
ke InterReto en Brazilo estas malrapida.

Sed feliche en tiu lando loghas multe bonkoraj kaj bravaj esperantistoj, kiuj
jam subskribis la Tutmondan Deklaracion por Esperanto.

En Rusio mi mem propagandas TDpEsperanton,
sed kiu faras tion en malproksima Brazilo?

Vidu http://mi.anihost.ru/miliardo.php

La unuaj 203 subskriboj (aprilo de 2007 - julio de 2008 jaro) lau landoj:

Rusio 43
Brazilo 22
Francio 12
Italujo 11
Pollando 10

Ukrainio 9
Belgio 8
Mexiko 7
Hispanio 6
Kanado 5
Germanujo 5
Usono 5
Chehhio 4

Litovio 3
Argentino 3
Norvegio 3
Kolombio 3
Israelo 3

Irano 2
Nederlando 2
Danlando 2
Britio 2
Nov-Kaledonio 2
Kosta Rika 2
Austrio 2
Belorusio 2
Kazahhstano 2

Serbio 1
Hungario 1
Australio 1
Gvatemalo 1
Tajlando 1
Kroatio 1

Venezuelo 1
Salvadoro 1
Suda Koreo 1
Islando 1
Rumanio 1
Kubo 1

Entute: 39 landoj.
Bedaurinde forestas Chinio kaj Japanujo.
Chu la pagho http://mi.anihost.ru ne estas videbla tie?

Jen kiel kreskis la nombro de subskriboj lau monatoj:

aprilo 2007
22 (+22)

majo 2007
35 (+17)

junio 2007
44 (+ 9)

julio 2007
54 (+10)

augusto 2007
55 (+ 1)

septembro 2007
81 (+26)

oktobro 2007
93 (+12)

novembro 2007
111 (+18)

decembro 2007
117 (+ 6)

januaro 2008
152 (+35)

februaro 2008
159 (+ 7)

marto 2008
167 (+ 8)

aprilo 2008
186 (+19)

majo 2008
193 (+ 7)

junio 2008
203 (+10)

Samideane
Nikolao Mihajlenko

diogotux (Profil anzeigen) 14. Juli 2008 17:59:39

n1954:Mi scias ne multe pri tiu chi lando.
Ghi estas granda kaj ne richa. Onidiras,
ke InterReto en Brazilo estas malrapida.
Ĝuste kiel vi diris, vi ne scias multe pri Brazilo. Ĝia PIB estas 2,147 miliardoj, pli ol la PIB de Rusio, 1,559 miliardoj. Do Brazila ekonomio estas pli riĉa ol la rusa.

Pri la interreto, estas ridinde. Kompreneble ne estas malpli rapida ol la via. En mia universitato estas sendrata interreto (wireless) por uzo per mankomputeroj.

n1954:
En Rusio mi mem propagandas TDpEsperanton,
sed kiu faras tion en malproksima Brazilo?

Vidu http://mi.anihost.ru/miliardo.php
Tio tute ne estas mia afero. Mi eĉ pensas ke la ideo ne estas bona. Ĉu tio ne estas via projekto? Mi pensas do ke vi devas respondi pri tio. Sed ja, vi pravas, niaj esperantistoj estas aktivaj. La ĝenerala ideo estas ke eŭropanaj landoj pli evoluis tiurilate.

Mikaelo (Profil anzeigen) 14. Juli 2008 18:02:45

n1954:...

En Rusio mi mem propagandas TDpEsperanton,
sed kiu faras tion en malproksima Brazilo?
Mi nur ĵus eksciis pri tiu ĉi iniciato. Kie vi reklamas pri ĝi?
Mi ne bone imagas celon de tiu deklaracio kaj ties praktikan signifon.

Mikaelo (Profil anzeigen) 15. Juli 2008 17:05:35

Terurĉjo:Ho, Mikaelo, tuj vizitu nian nacian E-forumon (ekzemple, tuin ĉi fadenon) kaj vi multon scios pri la iniciatinto kaj liaj vidpunktoj.
Dankon pro la ligo. Nun post pli atenta esploro de tekstoj de la retejo, kie troviĝas la deklaracio, mi bedaŭras ke mi hastis kaj enlistiĝis. Certe, se tiu ĉi deklaracio estus en iu neŭtrala retejo, ekzemple www.esperanto.net, do subskribiĝo estus pli amasa. Ja apudaj tekstoj kun multaj strangaĵoj kaj maldecaĵoj forpuŝas vizitantojn, kaj, kio estas la plej malagrabla, lasas siajn negativajn spurojn pri Esperanto kaj esperantistoj.

AlfRoland (Profil anzeigen) 15. Juli 2008 21:22:01

Kial prokrasti la lernadon de esperanto ĝis miliardo aliaj homoj lernis ĝin?
Ĉu ne pli bone esti la unua de la unua miliardo?

Zurück nach oben