Kial la homoj (kun aŭ sen cerbo( mok-ridas la homojn, kiuj parolas per Esperanto?
de Hispanio, 2008-julio-13
Mesaĝoj: 12
Lingvo: Esperanto
Hispanio (Montri la profilon) 2008-julio-13 11:04:07
Estas tre bedaŭrinda, ke homoj, kiujn mi konsideras amikojn, faras min tion.
Tial, mi kredas, ke mi havas nenian amikon.
horsto (Montri la profilon) 2008-julio-13 11:25:08
Hispanio:Mi suferis, kaj mi suferas, multege pro tio.Mi pensas ke multaj homoj simple timas. Ili devis lerni la anglan dum la tuta vivo, kaj multaj eĉ pensas ke ili nun bone parolas la anglan. Ili nun ne volas aŭdi ion ajn pri alia lingvo, pri Esperanto, ĉar se tiu alia lingvo sukcesos, tiam la tuta pena lernado de la angla estis sensenca kaj ili devus lerni novan lingvon.
Estas tre bedaŭrinda, ke homoj, kiujn mi konsideras amikojn, faras min tion.
Tial, mi kredas, ke mi havas nenian amikon.
marcov_villamonte (Montri la profilon) 2008-julio-13 18:12:17
Mi ankoraŭ ĝin lernas...sed mi jam feliĉas pro tio . Veras ke multe da personoj, eble eĉ oniaj amikoj ne komprenas, kaj kelkfoje mok-ridas aŭ parolas pri Esperanto tiumaniere.
Kiam mi scias ke oni parolis tiel pri Esperanto...ekzemple kelkaj el mia amikoj,mi pensas ,kiel ili parolus se ili vere konus tiun ĉi belan lingvon? Mi certegas, ke ili ne parolus tiel.
Estas klare scii ke por esti bona amiko oni ankaŭ devas kompreni aliulojn, kaj gravegas ke oni estu tolerema.
Plibonus koni ion, antaŭ paroli pri tio mem, do ekzistas multe pli da kialoj por ridi kaj feliĉi =D.
Saluton , el Peruo!
jan aleksan (Montri la profilon) 2008-julio-14 07:54:26
Plejfoje, mokuloj simple ne konas kio, kaj ne estas necese relata kun stulteco.
La plej granda parto de la popolo jam klopodas kun lingvoj, kaj pensas ke lerni aliaj minorata lingvo estas stulta. Ili ne komprenas ke ĉiuj naturaj lingvoj estas malfacilaj.
Kelkaj ankaŭ timas pri sia propra lingvo, pensante que esperantistoj volas ke ĉiuj parolas nur la Eon.
Oni povas amuze moki pri Eo. Tio ne gravas. Krome, homoj kiu aĉe mokas pri Eo estas stultuloj, ne veraj amikoj.
Kial oni mokus pri ŝtampkolektuloj, aŭ piedpilkisto, aŭ mangaamanto? Estas sama.
,
borja (Montri la profilon) 2008-julio-14 09:51:36
Estas malesperige, ke personoj, kiujn vi rigardas kiel amikojn, vin traktu tiel malafable, mokante aŭ ridante pri io, kion ili eĉ ne konas kaj estas ja grava por vi.
Vi ne zorgu, kvankam senamika, vi nun scias, ke ili estas etike malsuperaj kaj ne indas eĉ alproksimiĝi al ili, por ke via pura personeco ne estu poluita.
Vi certe, pli aŭ malpli frue, trovos verajn amikojn pli agrablajn, kiuj vin sentigos ŝatata kaj ne mistraktita.
Ergazomai (Montri la profilon) 2008-julio-16 09:03:03
"Ĉu vi vere ne havas ion alian farinde?"
Jes, ili pensas, ke Esperanto estas stultaĵo. Miaj amikoj pensas ke Esperanto estas parolata de malpli ol 3-4 uloj. Efektive mi neniam parolis kun iu Esperante... sed kiam la mondo estos Esperantigita, ni venkos!
Miland (Montri la profilon) 2008-julio-27 21:37:51
cursbenicassim (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-05 19:43:23
Ankaŭ kiam mi sprimas miajn politikajn vidpunktojn kiel anarkisto, kontraŭ-militisto, kontraŭ-faŝisto, vegetariano, pacifisto, ktp...
La homoj simple ne respektas kiam aliaj homoj rompas ilian cerb-strukturojn.
Sed mi neniam ŝanĝos miajn vidpuntkojn kaj sentojn. Mi estas mi, kaj mia vivo estas mia.
Filanator (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-06 05:46:34
cursbenicassim:Sed mi neniam ŝanĝos miajn vidpuntkojn...
cursbenicassim:La homoj simple ne respektas kiam aliaj homoj rompas ilian cerb-strukturojn.???
diogotux (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-06 16:00:19
Filanator:???Li parolas pri maltoleremaj personoj kiuj ne akceptas alipersonajn vidpunktojn. Kion vi ne komprenis?
Vi ja esprimas sin tre bone nur per "???"
Mi ne povus diri ke tio estas bona demando.