前往目錄

Kiel distingi propoziciojn intermetitajn?

貼文者: StefKo, 2019年4月28日

訊息: 3

語言: Esperanto

StefKo (顯示個人資料) 2019年4月28日下午3:47:24

Kiel distingi propoziciojn intermetitajn?

Por intermeti propozicion oni povas uzi (laŭ PMEG):

1) komojn
Ĝis morgaŭ, ni esperu, la vetero pliboniĝos.
2) haltostrekojn
„Sed mi ne scias tiajn – respondis Sergejm – do mi ne povas al vi respondi”.
3) krampojn
„Mi neniam esperante drinkis aŭ trinkis (kia bedaŭro!), do mi ne scias, kion mi dirus” – respondis Metsis.

Ĉu vi scias kiun manieron selekti? Ĉu oni povas fiksi tiun principon (tia estas en la Pola):

1) komoj – malforta distingo,
2) haltostrekoj – forta distingo,
3) krampoj – tre forta distingo, kun eventualaj pliaj rimarkoj de aŭtoro)?

---------------------------
Grasaj literoj – propozicioj intermetitaj

MiMalamasLaAnglan (顯示個人資料) 2019年4月29日下午2:34:47

Ne gravas, kiun vi uzas. Ĉiuj estas samaj.

sergejm (顯示個人資料) 2019年4月29日下午3:03:55

Forteco ne gravas.
1) monon - ordinara intermetita propozicio
2) haltostrekoj - rekta parolo kaj kelkaj aliaj kazoj.
3) krampoj - priskribo

回到上端