Więcej

Sendi privatajn msaĝojn?

od Meŝig, 1 maja 2019

Wpisy: 12

Język: Esperanto

Meŝig (Pokaż profil) 1 maja 2019, 12:45:45

Karaj samforumanoj,

en la antaŭa lernu-forumo eblis sendi privatajn mesaĝojn al aliaj forumanoj. Ĉu tio ankoraŭ eblas en tiu ĉi forumo? Mi efektive vidas koverton supre dektre de mia retpaĝo, sed kiam mi alklakas mi vidas erar-mesaĝon...

Metsis (Pokaż profil) 1 maja 2019, 13:12:00

Ne eblas.

Meŝig (Pokaż profil) 1 maja 2019, 15:31:52

Dankon por via respondo.

MiMalamasLaAnglan (Pokaż profil) 2 maja 2019, 13:58:23

Tio devus ebli, sed ĝi ne funkcias. Estas eraro ĉi tie: https://lernu.net/mesaghoj

thyrolf (Pokaż profil) 2 maja 2019, 14:12:25

Ekzistas aliaj ebloj, unu eblo estas - telegramo.org - kun multaj diversaj Esperanto-grupoj.

Tie oni povas kontakti aliajn partoprenantojn, sed ĝi estas mesaĝilo, ne forumo ...

Metsis (Pokaż profil) 3 maja 2019, 07:45:46

Alia ebleco estas nova retejo por esperantistoj Nubo.

thyrolf (Pokaż profil) 3 maja 2019, 20:59:18

Kiu estras la portalon? Mi ne trovis kolofonon.

Metsis (Pokaż profil) 11 maja 2019, 10:35:17

La administranto uzas kromnomon Nubo Nubumas, sed miascie praktike la administrantoj estas Johannes Genberg kaj Gabriel Erixon. La iniciatinto de la retejo estas Genberg.

Jarima (Pokaż profil) 9 czerwca 2019, 07:35:44

Mi deziras havi penamikojn cxi tie, por praktiki. Cxu iu scias kiam cxi tiun funkcion povos esti uzebla ree?

Metsis (Pokaż profil) 10 czerwca 2019, 05:57:48

Jarima:Mi deziras havi penamikojn cxi tie, por praktiki. Cxu iu scias kiam cxi tiun funkcion povos esti uzebla ree?
Mi pensas ke neniam. Jam estas aliaj forumuj kun privata mesaĝado.

Wróć do góry