前往目錄

Kion signifas "krompago"

貼文者: Kriketo, 2019年5月2日

訊息: 7

語言: Esperanto

Kriketo (顯示個人資料) 2019年5月2日上午9:53:00

Mi legis en la libro Esperanto de nivelo al nivelo la sekva frazo: familia krompago de la ŝtato kaj influo alla nombro de naskiĝoj (temas pri la temaro por la ekzamenoj). Mi taksas la vorton "krompago" kiel interesan vortformadon, sed mi nenie trovis la signifon aŭ la tradukon de la vorto. Mi ne trovis ĝin en la PIV.

sudanglo (顯示個人資料) 2019年5月2日上午11:13:26

Krompago por unulita ĉambro : 56 EUR (vi devas pagi pli por havi unulitan ĉambron)

sergejm (顯示個人資料) 2019年5月2日下午9:28:50

Estas oficiala pago kaj neoficiala aldona krompago.

Metsis (顯示個人資料) 2019年5月3日上午7:54:50

sergejm:Estas oficiala pago kaj neoficiala aldona krompago.
Ne, vidu tion, kion Sudanglo diris. Sed "laŝtato" kaj "alla"? Eble "la ŝtato" kaj "al la". Alidire la krompago ŝajnas dependi de, el kiu lando oni venas kaj kiom da infanoj oni havas.

sergejm (顯示個人資料) 2019年5月3日上午10:29:09

En Rusio tiam naskiĝas la dua aŭ plia infano la ŝtato pagas t.n. "patrinan kapitalon", sed oni povas elspezi ne por io ajn, sed nur por aĉeti hejmon, edukado kaj kelkaj aliaj aĵoj.
Verŝajne en la menciita frazo temas pri simila pago.

Urho (顯示個人資料) 2019年5月3日下午12:04:39

Kriketo:[…] Mi taksas la vorton "krompago" kiel interesan vortformadon, sed mi nenie trovis la signifon aŭ la tradukon de la vorto. Mi ne trovis ĝin en la PIV.
Vi trovas la vorton ekzemple ĉe jenaj vortaroj:
lernu!-vortaro
Большие словари Бориса Кондратьев

Alazne (顯示個人資料) 2019年5月3日下午6:38:07

Cómo se diría : "vive y sé feliz" en esperanto?

回到上端