Duolingo kaj FB
robbkvasnak,2019年5月7日の
メッセージ: 5
言語: Esperanto
robbkvasnak (プロフィールを表示) 2019年5月7日 0:57:37
Mi jam rimarkis ke kelkaj Esperantistoj kredas posedi la veron kaj scipovi la "ununuran Esperanton".Iu loka Esperantisto forpelis kelkajn lernantojn en mia regiono antaŭ jaroj. Feliĉe li translokiĝis. Komencantoj ne volas sperti "Striktan edukon kaj disciplinon" kaj tiuj mem-gravuloj kaŭzas nin perdi novajn Esperantistojn.
Altebrilas (プロフィールを表示) 2019年5月8日 12:59:46
Mi mem bedaŭris kiam iu seriosa lernantino mia forlasis la kurson, ĉar ŝi ne sukcesis memoratenti la akuzativon. "Mi neniam sukcesos", ŝi diris. Tial, se la Akademio proponas nedevigigi akuzativon, mi ne arde luktos kontraŭ tia propono.
Homoj eraru, sed ripetu la bonan frazon. Tial tiu-ĉi restos en ilia kapo.
Haratta (プロフィールを表示) 2019年5月21日 13:36:57
novatago (プロフィールを表示) 2019年6月15日 0:27:37
Altebrilas:Mi mem bedaŭris kiam iu seriosa lernantino mia forlasis la kurson, ĉar ŝi ne sukcesis memoratenti la akuzativon. "Mi neniam sukcesos", ŝi diris. Tial, se la Akademio proponas nedevigigi akuzativon, mi ne arde luktos kontraŭ tia propono.Multaj homoj neniam parolis/as/os ĝuste fremdan lingvon ĉu laŭ gramatiko ĉu laŭ fonetiko. Ne estas problemo de Esperanto sed de ĉiu lingvo aŭ simple eco de la homaro. Tio ne estas kialo por forlasi lingvan lernadon nek por forlasigi ĝin al iu lernanto. En nia reala mondo preskaŭ neniu parolas perfekte lingvon, eĉ la denaskan lingvon.
Erari pro senscio, manko de tempo por studi aŭ manko de lerteco ne nur estas tolerebla, sed tute tolerenda.
Tamen, erari ĉar iu ne ŝatas ion de la gramatiko aŭ de la fonetiko aŭ de la skribmaniero kaj voli ŝanĝi tion laŭ propra ŝato estas tute maltolerenda. Ja preferinda estas perdi “esperantistojn” ol perdi Esperanton.
Ĝis, Novatago (blogo / 7 + 1)
Kriketo (プロフィールを表示) 2019年7月5日 12:20:52