去目錄頁

Ĉu vi volas ke viaj estontaj gefiloj estu denaskuloj?

Vivuesperanto, 2019年5月11日

讯息: 15

语言: Esperanto

Vivuesperanto (显示个人资料) 2019年5月11日下午7:48:59

Ĉu vi volas ke viaj estontaj gefiloj estu denaskuloj?

walfino (显示个人资料) 2019年5月12日上午5:58:10

Jes certe, sed bedaŭrinde mia Esperanto ne estas sufiĉe bona kaj mia edzino ne parolas Esperanton multe.

Ĉu vi havas infanojn?

ndrbs (显示个人资料) 2019年5月12日上午10:43:33

Saluton, mi ŝatas ke vi ekparolas pri tiu temo. Mi parolas nur en Eo de la 1-a datreveno de mia ido, nun 3-jaraĝa, kaj mi kompreneble parolos nur en Eo al mia dua ido, kiu naskiĝos post kelkaj semajnoj. Mi cetere blogas pri tio.
Jes certe, sed bedaŭrinde mia Esperanto ne estas sufiĉe bona kaj mia edzino ne parolas Esperanton multe.
Pro samaj kialoj mi ne tuj parolis al mia unua ido en Eo. Sed post multaj monatoj da pripensoj pri tio, mi tamen decidis ekparoli al ĝi nur en Eo malgraŭ mian mezan nivelon. Mi tiel pli kaj pli bone lernas kaj uzas Eon ĉiutage. Eĉ hodiaŭ mi tamen preskaŭ ĉiutage serĉas en vortaroj vortojn, kaj eraras. Fakte eĉ en mia denaska lingvo, kiam mi ĉiutage parolas, mi eraras gramatike, serĉas pli ĝustajn vortoj, ktp, do, ne gravas kiam tio okazas ankaŭ en Eo.
Kaj la paĉjo ne parolas la Ean, sed komprenas plej ofte: tio tute ne ĝenas nin en nia ĉiutaga vivo.

MiMalamasLaAnglan (显示个人资料) 2019年5月13日下午4:30:17

ndrbs:Saluton, mi ŝatas ke vi ekparolas pri tiu temo. Mi parolas nur en Eo de la 1-a datreveno de mia ido, nun 3-jaraĝa, kaj mi kompreneble parolos nur en Eo al mia dua ido, kiu naskiĝos post kelkaj semajnoj. Mi cetere blogas pri tio.

Laŭ mi, via esperanto estas tre bona. Se vi havas vortaron kaj vi scias la tutan esperantan gramatikon, vi povas diri ion ajn.

Vivuesperanto (显示个人资料) 2019年5月14日上午6:09:45

walfino:Jes certe, sed bedaŭrinde mia Esperanto ne estas sufiĉe bona kaj mia edzino ne parolas Esperanton multe.

Ĉu vi havas infanojn?
Dankon pro via respondo. Mi ne havas infanojn.

Vivuesperanto (显示个人资料) 2019年5月14日上午6:15:06

ndrbs:Saluton, mi ŝatas ke vi ekparolas pri tiu temo. Mi parolas nur en Eo de la 1-a datreveno de mia ido, nun 3-jaraĝa, kaj mi kompreneble parolos nur en Eo al mia dua ido, kiu naskiĝos post kelkaj semajnoj. Mi cetere blogas pri tio.
Jes certe, sed bedaŭrinde mia Esperanto ne estas sufiĉe bona kaj mia edzino ne parolas Esperanton multe.
Pro samaj kialoj mi ne tuj parolis al mia unua ido en Eo. Sed post multaj monatoj da pripensoj pri tio, mi tamen decidis ekparoli al ĝi nur en Eo malgraŭ mian mezan nivelon. Mi tiel pli kaj pli bone lernas kaj uzas Eon ĉiutage. Eĉ hodiaŭ mi tamen preskaŭ ĉiutage serĉas en vortaroj vortojn, kaj eraras. Fakte eĉ en mia denaska lingvo, kiam mi ĉiutage parolas, mi eraras gramatike, serĉas pli ĝustajn vortoj, ktp, do, ne gravas kiam tio okazas ankaŭ en Eo.
Kaj la paĉjo ne parolas la Ean, sed komprenas plej ofte: tio tute ne ĝenas nin en nia ĉiutaga vivo.
Dankon pro via respondo.

ndrbs (显示个人资料) 2019年5月17日下午2:46:27

@Vivuesperanto, kial vi demandis "Ĉu vi volas ke viaj estontaj gefiloj estu denaskuloj?"? Ĉu vi havas apartajn dezirojn aŭ demandojn ĉi-teme?

Nesrad (显示个人资料) 2019年5月19日上午11:16:56

Mi pensas ke ne estas bona afero paroli al siaj idoj sole nur esperante. Tiu ĉi lingvo ne celas anstataŭiĝi indiĝenajn lingvojn, tamen tio nepre okazas se vi ne parolas en via denaska lingvo al viaj gefiloj. Pli bone estus se la infanoj lernu la esperantan en lernejoj.

ndrbs (显示个人资料) 2019年5月20日上午7:01:08

Mi pensas ke ne estas bona afero paroli al siaj idoj sole nur esperante. Tiu ĉi lingvo ne celas anstataŭiĝi indiĝenajn lingvojn, tamen tio nepre okazas se vi ne parolas en via denaska lingvo al viaj gefiloj. Pli bone estus se la infanoj lernu la esperantan en lernejoj.
Saluton Nesrad, kaj dankon pro via partopreno. Fakte paroli al siaj idoj en fremda lingvo tute ne signifas ke la ido ne parolas la median lingvon: ĉiuj infanoj eĉ pli bone parolas la median lingvon ol la familia lingvo! Ĉar la influo de la samaĝuloj estas pli forta. Esploroj de sciencistoj kaj spertoj de parencoj, kiuj denaskigis idojn en iu ajn lingvo, pruvas tion. Miakaze mia ido parolas la francan same kiel bone ol siaj samaĝuloj, sambone komprenas la Esperantan sed apenaŭ paroletas la Esperantan, eĉ se mi parolas al ĝi nur la Esperantan.

Kompreneble estus pli bone se oni povus lerni la Ean en la lernejoj; sed tio tute ne eblas en Francio, kaj precipe pro nia centrala kaj organiza politiko, ni havas preskaŭ neniun povon por ŝanĝi tion en la venontajn jarojn.

Haratta (显示个人资料) 2019年5月21日下午1:25:15

Ankaŭ mi havas la verda stelo kiel profilbildo!

回到上端