본문으로

Kial la forumanoj ne uzas la interjekciojn?

글쓴이: StefKo, 2019년 5월 20일

글: 5

언어: Esperanto

StefKo (프로필 보기) 2019년 5월 20일 오후 7:52:07

Ekzemple la interjekcio ba.
En Vortaro.net mi trovis la interjekcion BA sed tie ĝi ne estas klare priskribita, do mi tradukis ĝia signifo el la pola kie ankaŭ ĝi ekzistas (ankaŭ ba). Jen kelkaj vortoj kaj lingvaĵoj kiujn ĝi anstataŭas:

jes ja, eĉ, kaj eĉ, eĉ pli bone, kion mi diras, pli, kaj pli, kiel eble plej, kiele, vere, memkompreneble, certe, malmulte, nature, nesufiĉe, ĝuste tiel, mi diros pli, ĉi tiel, ankoraŭ pli.

Kaj jen kelkaj frazoj. Ĉu ili estas klaraj?

Ĉu mi volas legi tiun libron? Ba!
***
– Ĉu vi konas iun esperantan proverbon? – Karlo demandis min.
Ba! – mi respondis. – Mi konas centon.
***
Ĉu mi ŝatas Sofion? Ba! Mi amas ŝin!
***
Ĉu mi amas Sofion? Ba! Kia demando!
***
– Ĉu vi vidis monto Rysy en Tatroj?
Ba! Mi supreniris sur la pinton!

abc_vz (프로필 보기) 2019년 5월 20일 오후 10:41:07

En ReVo pri la interjekcio ba:
1.
Ekkrio esprimanta senzorgecon, indiferentecon: mia kuzino sciis, sed ba Marta! ba, ne gravas [1].
2.
Ekkrio esprimanta surprizon.

tradukoj
...
polaj ~ 1.: ba!, e!, e, tam!; ~ 2.: o!, ojej!, ła!.
...

Altebrilas (프로필 보기) 2019년 5월 21일 오전 8:03:35

Tiaj vortetoj havas malsaman signifon laŭ la lingvoj, kaj oni ne povas aŭdi la intonacion, kiu portas la plej granda parto de la signifo. Do esperanto preferas uzi precizajn interjekciojn: kompreneble, bedaŭrinde, feliĉe, ktp. ĉefe kiam oni uzas skriban lingvon. Tiel oni evitas miskomprenojn.

Metsis (프로필 보기) 2019년 5월 22일 오전 10:17:55

Altebrilas:Tiaj vortetoj havas malsaman signifon laŭ la lingvoj, kaj oni ne povas aŭdi la intonacion, kiu portas la plej granda parto de la signifo. Do esperanto preferas uzi precizajn interjekciojn: kompreneble, bedaŭrinde, feliĉe, ktp. ĉefe kiam oni uzas skriban lingvon. Tiel oni evitas miskomprenojn.
Absolute.

kvarelcentenorvega (프로필 보기) 2020년 8월 18일 오전 2:17:37

dirlididi

다시 위로