Mergi la conținut

Libereco

de cromañon, 18 iunie 2019

Contribuții/Mesaje: 14

Limbă: Esperanto

cromañon (Arată profil) 18 iunie 2019, 16:58:46

Mi volus scii kio estas libereco.
kio signifas "havi liberan menson"?
ĉu vi estas mense libera?

thyrolf (Arată profil) 18 iunie 2019, 17:58:25

mia plej ŝatata difino estas de Jean-Jacques Rousseau [ĵo ĵak ruso]:

la libereco de la homo ne troviĝas en tio, ke ri povas fari, kion ri volas, sed ke ri NE DEVAS fari, kion ri NE VOLAS.

Серёга (Arată profil) 18 iunie 2019, 20:10:14

thyrolf:mia plej ŝatata difino estas de Jean-Jacques Rousseau [ĵo ĵak ruso]:

la libereco de la homo ne troviĝas en tio, ke ri povas fari, kion ri volas, sed ke ri NE DEVAS fari, kion ri NE VOLAS.
Tute kompatinda estas tiu homo se li subite okazis ri.

sergejm (Arată profil) 19 iunie 2019, 03:58:16

thyrolf:mia plej ŝatata difino estas de Jean-Jacques Rousseau [ĵo ĵak ruso]:

la libereco de la homo ne troviĝas en tio, ke ri povas fari, kion ri volas, sed ke ri NE DEVAS fari, kion ri NE VOLAS.
Jean-Jacques Rousseau ne uzis "ri"!

thyrolf (Arată profil) 19 iunie 2019, 06:59:47

hihihi, li ankaŭ ne uzis "libereco" aŭ "povas" aŭ "kion", ĉar li parolis la francan.

Metsis (Arată profil) 19 iunie 2019, 07:42:10

sergejm:Jean-Jacques Rousseau ne uzis "ri"!
Ĉu Rousseau skribis en E-o? ridulo.gif

sergejm (Arată profil) 19 iunie 2019, 17:47:53

Ne, li skribis france, kie estas pronomoj nur por li kaj ŝi

cromañon (Arată profil) 19 iunie 2019, 22:09:20

thyrolf:mia plej ŝatata difino estas de Jean-Jacques Rousseau [ĵo ĵak ruso]:

la libereco de la homo ne troviĝas en tio, ke ri povas fari, kion ri volas, sed ke ri NE DEVAS fari, kion ri NE VOLAS.
Prefere diri ke ni me faras kion ni ne volas

Altebrilas (Arată profil) 24 iunie 2019, 14:11:27

Libereco estas elekti mem kian liberecon oni volas.

Haratta (Arată profil) 4 iulie 2019, 16:53:23

Libereco estas stultaĵo! La plej bona estus se libereco estos malpermesata mondskale!

Înapoi mai sus