본문으로

Kiel vi ŝatas trinki kafon aŭ teon?

글쓴이: TheFuzzyOne1214, 2019년 6월 27일

글: 3

언어: Esperanto

TheFuzzyOne1214 (프로필 보기) 2019년 6월 27일 오후 6:51:38

Kiel vi ŝatas trinki kafon aŭ teon? Plej plaĉas al mi kafon faritan per piŝtokruĉo kun nur iomete da sukero (sufiĉe por eviti la amarecon kaj neniom pli) kaj iom da duonkremo ("half and half" angle; mi ne scias, ĉu vere ekzistas nomo por ĝi en esperanto). Mi ne ofte trinkas teon, sed Earl Gray bonas malvarme kun glacio aŭ varme kun lakto.

Kaj vi?

walfino (프로필 보기) 2019년 6월 29일 오후 3:36:20

Kun butero, eble ankaŭ peza kremo, pro nia Ketogeneca dieto.

kvarelcentenorvega (프로필 보기) 2020년 8월 20일 오전 1:10:10

TheFuzzyOne1214:("half and half" angle; mi ne scias, ĉu vere ekzistas nomo por ĝi en esperanto).
certe ``kremlakto`` aŭ ``laktokremo`` tiucele taŭgus. estas mi eksa ``Starbuksisto`` (star/buks/o?? haha) gajninta premion pro lerteco en la trinkaĵarto. mi aldonas al mia kafo iomete da laktokremo kaj iomete da dolĉa vanilgusta kremo. delaste pro pigreco kaj la ĉiemalsano mi trinkas kafon tujpretan anstataŭ ĵus preparitan.

다시 위로