Към съдържанието

Kiel lerni la hebrean alfabeton, aŭ la araban alfabeton ?

от Zam_franca, 02 юли 2019

Съобщения: 17

Език: Esperanto

sergejm (Покажи профила) 31 август 2019, 09:11:04

Provu kartvelan aŭ armenian alfabeton - eble ili pli taŭgos.
Sed mi ne komprenas, kial lerni alfabeton sen lerni la lingvon.

Zam_franca (Покажи профила) 31 август 2019, 09:24:44

Mi nur estas sciema. Mi ŝatas majstri plurajn alfabetojn. Tiel mi povas ekzemple kompreni kelkajn grekajn aŭ rusajn vortojn, kiel αρχαιολόγοςфранцузский... Mi esperas, ke iam mi rekonos kelkajn arabajn vortojn skribitajn per la araba alfabeto.

vaaspuhr (Покажи профила) 31 август 2019, 19:28:26

Zam_franca:
Ho. Ĉu vi pensas, ke oni devus skribi en la irana kun la latina alfabeto ? Aŭ ankaŭ la greka aŭ aliaj..?
Jes, cent procentoj.
sergejm:Provu kartvelan aŭ armenian alfabeton - eble ili pli taŭgos.
Vi estas prava amiko. la armena alfabeto estas preskaŭ perfekta. Bedaŭride la armena alfabeto ne havas 'æ'. Ni havas ankaŭ la Avestan skribon/alfabeton kiu estas perfekta kaj tre facila.

Zam_franca (Покажи профила) 01 септември 2019, 15:26:05

Ŝanĝi sian alfabeton estas iomete "kultura revolucio", sed Mao transformis la sencon de tiu ĉi vorto. Mi diros "egan kulturan transformon".

Memorigu la kazaĥan kaj ĝian alfabeton.

Vidu https://www.franceculture.fr/emissions/cultures-mo... (en la franca)

l https://www.dw.com/en/kazakhstan-to-change-from-cy... (en la angla)

Nala_Cat15 (Покажи профила) 01 септември 2019, 19:50:51

La birmaj kaj tajaj alfabetoj ankaŭ estas tre mojosaj

Urho (Покажи профила) 03 септември 2019, 14:45:47

Jen utilaj tabeloj ĉe la Reta Vortaro (ReVo):
ReVoktp. → por redaktantoj (Alfabetoj)

Metsis (Покажи профила) 12 септември 2019, 07:16:47

MiMalamasLaAnglan:
Urho:Oŭkej.
Kiel oni prave esperante diras la anglan vorton ok?
Mi aŭdis multajn homojn diri "bone" dum la 104-a UK en Lahtio. Notu, ke la senco estas, ke "jes, mi aŭdis vin" kiel la japana "hai" (はい) or "ee" (ええ). Kvankam oni ofte tradukas tiujn al "jes", ili nepre ne signifas, ke la aŭskultanto samopinias – nur ke la aŭskultanto aŭdis vin.

Обратно нагоре