去目錄頁

Kion vi pensas pri esperantaj radio-programoj?

Kriketo, 2019年7月5日

讯息: 3

语言: Esperanto

Kriketo (显示个人资料) 2019年7月5日上午11:58:19

Ĉu iu aŭskultas radion en Esperanto? Mi foje aŭskultas la ĉinan internacian radion (esperanto.cri.cn). Laŭ mi, estas bedaŭrinde tre malfacile kompreni la parolanton. Ĉu estus ĉar mi havas "eŭropajn orelojn", aŭ ĉu estus ĉar la parolanto parolas tro rapide, eĉ ŝi metas la akcento ĉe la lasta silabo, kvazaŭ estus komputila traduko. Aliflanke, mi foje aŭskultas Esperantan Retradion (esperantaretradio.blogspot.com). Ĝin mi tre bone komprenas, ĉar la parolanto (plej ofte el Brazilo aŭ Eŭropo) parolas malrapide kaj (laŭ mi) tre klare.
Mi deziras lerni pri viajn spertojn pri esperanta radio. Kiujn programojn vi konas, kaj se estas laŭ vi bona maniero por kutimiĝi je la parola esperanto?

Zam_franca (显示个人资料) 2019年7月7日上午9:19:57

En Francujo, ni havas unu radion programon en esperanto. Estas bonega, kvankam la parolanto havas francan akĉenton. Kun tio programo (de SAT-amikaro), ni povas ankaŭ aŭskulti esperantan muzikon kaj intervujojn. Radio espéranto

BillyShears (显示个人资料) 2019年7月7日下午12:32:18

Mi konsentas kun vi, ĈRI iom estas malfacila kompreni, probable kial ili parolas tro rapide. Sed ĝi estas bona por aŭskulti la lingvo eĉ se la parolantoj parolas rapide. La Esperantan Retradion ŝajnas esti tre bona kaj pli facile kompreni. Eble ni komprenas pli ĉar ni kutimas aŭskulti akcentojn kiuj venas el Eŭropo. La grava afero estas aŭskulti Esperanton kiel ajn ebla.

回到上端