Kion fari post lernu ?
от Zam_franca, 10 юли 2019
Съобщения: 16
Език: Esperanto
Zam_franca (Покажи профила) 10 юли 2019, 17:02:20
(sen-erarigo : la 8-an de aprilo 2020; "mi preskaŭ finas la kurson de lernu. Mi ne scias kiel mi povas daŭrigi mian lernadon de Esperanto. Kion vi faris post la kurso de lernu?)
dombola (Покажи профила) 11 юли 2019, 03:22:45
Jen sugestoj:
1) Nepre legu "Fundamento de Esperanto"-n.Tion vi povas fari per interreto senpage. Iru al : http://www.akademio-de-esperanto.org/fundamento/in...
2) Legu librojn speciale faritajn por komencantoj: inter ili estas la libroj de Claude Piron, kiel Vere aŭ Fantazie kaj Gerda Malaperis.
Gerda Malaperis havas la avantaĝon esti trovita kiel filmon kaj sonlibron en youtubo; kaj ankaŭ kiel kurson ĉe : https://ikurso.esperanto-france.org/fr/gerda/cxap0... Esploru https://esperanto-france.org
3) Eble iam vi povos partopreni en la aktivaĵoj de Kastelo Greziljono: Esploru ĉe : https://www.gresillon.org/?lang=eo
4) Ĉe https://facila.org/ vi trovos artikolojn facilajn por progresantoj.
5) La revuo Juna Amiko enhavas ankaŭ facilajn artikolojn; Vi trovos kelkajn ekzemplerojn interrete en : http://www.ilei.info/revuoj/
Metsis (Покажи профила) 11 юли 2019, 06:45:43
Daŭrigu lerni kaj uzi!
Vi povas ĉiutage praktiki per Duolingo.
Partoprenu kursojn kaj eventojn, ekz. la UK-on en Lahtio, kiu komenciĝas post dek tagoj! Klopodu trovi homojn, kun kiuj vi povas paroli en E-o.
Vi povas vidi filmetojn de Evildea, sed notu, ke ri parolas rapide kaj tiel ne eble estas taŭgaj por komencantoj.
Aldono:
Provu Facilan.
Urho (Покажи профила) 11 юли 2019, 07:29:40
• Kern.punkto.info
• Movada-vid.punkto
Vi povas aŭskulti ilin ankaŭ per via telefona aplikaĵo. Vi trovas ilin per la kradvorto "Esperanto".
Pliaj ligiloj por aŭskulti:
• Esperanto en 12 tagoj — 12 lecionoj
• Varsovia Vento ensendoj — ĉi-momente 140 elsendoj
• Pola RetRadio — podkastoj
• Esperanta retradio — la listo de aŭskulteblaj artikoloj en Tujtero (Twitter)
Zam_franca (Покажи профила) 11 юли 2019, 11:18:31
Zam_franca (Покажи профила) 11 юли 2019, 11:19:33
Metsis (Покажи профила) 11 юли 2019, 12:10:35
Zam_franca:Mi ne komprenas tion : "ri parolas rapide" . Kion signifas "ri" ?Vd. Vikipedion.
MiMalamasLaAnglan (Покажи профила) 11 юли 2019, 14:51:27
Metsis:Ne uzu la vorton ri. Ĝi estas kontraŭfundamenta.Zam_franca:Mi ne komprenas tion : "ri parolas rapide" . Kion signifas "ri" ?Vd. Vikipedion.
Zam_franca (Покажи профила) 11 юли 2019, 15:57:25
Zam_franca (Покажи профила) 11 юли 2019, 15:59:57