Sadržaj

Ĉu lernu! ekhavis vortolistojn ? Se jes, Kie mi povas trovi ilin en Lernu?

od Nala_Cat15, 17. srpnja 2019.

Poruke: 10

Jezik: Esperanto

Nala_Cat15 (Prikaz profila) 17. srpnja 2019. 00:21:04

Mi nur trarigardis lernu , kaj mi vidis ke ekzistas vortolistoj en lernu laŭ ĉi tiu artikolo:

https://lernu.net/privateco

"La retpaĝaro enhavas diversajn lernomaterialojn: kursojn, ekzercojn, vortolistojn, ekzamenojn kaj aliajn."......

Mi ankoraŭ ne povas trovi ajnajn vortolistojn, tiel ĉu iuj scias ĉu ili ekzistas aŭ ne?

Zam_franca (Prikaz profila) 17. srpnja 2019. 10:14:00

Nu, ni havas vortarojn tie, kaj en la kurso ni havas multe da vorttrezoro.

Metsis (Prikaz profila) 17. srpnja 2019. 16:35:23

Notu, ke fakte temas pri vortolisto, ne pri vortaro. Plie la listo havas erarojn, do prefereble kontrolu kontraŭ iu alia vortaro.

Nala_Cat15 (Prikaz profila) 18. srpnja 2019. 02:09:04

Zam franca

Mi ne definas vortarojn kiel vortolistoj. Vortolisto estas listo de vortoj de specifaj kategorioj. La celo de vortlistoj estas por traduki vortojn.

Nala_Cat15 (Prikaz profila) 18. srpnja 2019. 02:13:27

Metsis,

Mi bedaŭras se mi ne korekte komprenas, (mi ne povas legi bone.) sed ĉu vi diris ke la esperanto-vortaro ĉi tie en lernu! Havas erarojn?

Metsis (Prikaz profila) 18. srpnja 2019. 08:57:22

Jes, al mi jam okazis kelkfoje, ke mi tajpis vorton en mia denaska lingvo kaj ricevis unu aŭ multajn tradukojn, Poste montriĝis, ke la traduko temas pri iu alia.

(I try to translate one occasion into English to illustrate. I searched, what pipe organ's pipes are in E-o. I typed the word for pipe in my native language and got the E-o word pajlo. I was tired and didn't cross-checked the word with other sources, so off with my translation. Later it turned out, that pajlo is not a pipe in an organ, but a stem of a grass plant. Fajfilo is the pipe in a pipe organ.)

Zam_franca (Prikaz profila) 18. srpnja 2019. 13:49:08

Mi sciis ke vortlisto ne vere estas vortaro.

Mi rimarkis, ke en la franca-E-a vortaro, multe da vortoj ne ekzistas. Sed kiam, mi uzis la angla-E-an vortaron, mi povis trovi tiujn ĉi vortojn.

Zam_franca (Prikaz profila) 18. srpnja 2019. 13:49:47

La angla vortaro sur lernu.net estas la plej bona.

Urho (Prikaz profila) 22. srpnja 2019. 08:27:49

Zam_franca:La angla vortaro sur lernu.net estas la plej bona.
Miascie, la finna, itala kaj ĉina estas vastaj vortaroj en lernu!-paĝaro.

> lernu!-vortaro

Zam_franca (Prikaz profila) 22. srpnja 2019. 10:02:48

Cxu vere? Bedauxrinde mi ne parolas tiujn lingvojn. Sed mi provos la italan vortaron. Dankon

Natrag na vrh