Ke daftar isi

Pri anarkiismo, liberecanismo kaj esperanto...

dari guille, 26 Oktober 2005

Pesan: 31

Bahasa: Esperanto

manu_fr (Tunjukkan profil) 10 Juli 2007 19.59.22

borja:
Mi pensas, ke kapitalismo kaj demokratio estas bonaj politikaj kaj ekonomiaj sistemoj, ĉar ili ambaŭ deklaras simile al anarĥiismo egalajn homajn rajtojn, liberon ekonomikan kaj politikan. Ĉu ne?
Jes, eble kapitalismo kaj demokratio deklaras egalajn homajn rajtojn kaj ekonomikan kaj politikan liberon, sed mi pensas ke nur estas tio, deklaro, nur vortoj, ĉar kiel vi povas vidi nuntempe la homoj ne estas egalaj. Pro tio mi pensas ke ĉi tiu liberala demokratio estas mensogo, ĉi tiu libero, kiu la politikistoj diras ke ni havas, estas falsa libero, estas libero nur pro riĉuloj kiel diris zaratustro.

Mi kredas ke anarĥiismo estas tre simpla ideo sed multe da personoj ne komprenas ĝin ĉar tiu ideo estis multfoje manuzita.

Ĝi simple konsistas ke la homoj libere dezidas kiel li volas vivi.
Homaj rajtoj ne rilatas nek al riĉeco, ne al mono, sed nur al egalrajteco kaj libereco.

Por esti feliĉa, homo bezonas vivi libera kaj kun egalrajtoj kun la aliaj homoj.

En demokratio, ĉiuj homoj havas la samajn rajtojn, ke ili estus riĉaj, aŭ tute ne. Estas la celo.
Simple.

Ĉu vi pensas, ke mono faras la feliĉon ?

Ne, mono ne faras feliĉon, kaj eĉ : male !
...Jen...
Kio gravas por via propra feliĉo ? Lasu la riĉuloj kun mono, kaj vi vivos pli trankvila Mi certas !

amike

sal.gif

Manu

tensai (Tunjukkan profil) 10 Juli 2007 21.11.14

Por esti feliĉa, oni ne bezonas havi multa da mono. Sed, ofte necesas havi tempo por pensi, libro por scii kio la filozofiulo diras pri feliĉo,... Do, mi kiu naskiĝas en riĉega familio (mi pensas ke si vi havas komputilon kaj interreton dome, vi jam estas riĉa) povas pli facile esti feliĉo ol infanoj de malriĉuloj.

Mi estas feliĉo, sed mia feliĉeco komencis danke al tekstoj kiun mi trovis rete. Mi havis tempon por legi libron kaj mediti ĉar ne estis necesa por mi kuiri, lavi vestojn, lavi la domon,... iloj kaj personoj faris tion.

Do, por mi estas grava ke ĉiuj homoj havas sufiĉe monon, por flori.

Koncerne anarĥismo, mi ne pensas ke estas utopiecon, "la nef des fous" vivas de dekjaroj sen estro (sed mi ne scias se ĝi estas vere anarĥismo ĉar ne parolas pri anarĥismo).

En Hindio, antaŭ miljaroj, ekzistis urbo. Arkeologiisto fosis ĝin, ili ne trovis armon do tiu popolo estis certe pacifista. Pli mirinda: ŝajnas ke la urbo ne havis centron, ne ekzistas loko pli grava ol aliaj: laŭ arkeologiisto, ne ekzistas estro en tio urbo. Arkeologiisto pensas ke la jogo originis tiun urbon.

Tiu urbo svenis kiam la fluejo de la riverego kiu akvumis la urbo ŝanĝis.

Mi legis pri ĝi en 'le livre tibétain de la vie et de la mort': la tibeta libro pri vivo kaj morto. Ne estas historia fonto, mi ne memoras la nomo de la loko do mi ne povas serĉi rete se historiisto diras la samo.

borja (Tunjukkan profil) 11 Juli 2007 14.56.28

Saluton al ĉiuj!

Kion mi volis diri estas ke la riĉuloj havas pli da ŝancoj por vivi pli bone ol aliaj personoj ĉar ili vivas supere la ceteraj homoj.

Mi ne pensas ke la mono farigos min feliĉa. Cetere mia ĉelo en la vivo ne estas akiri monon, mi malŝatas la monon. La afero estas ke, nuntempe estas neeble survivi sen mono.

Mi pensas ke la mono estas tio, kio farigas la personojn malegalaj.

Mi pensas ke ni ĉiuj vivus pli bone se la mono ne ekzistus ĉar tiel ni ĉiuj, kaj ne nur kelkaj malmultaj personoj, povos ĝui de la bonaĵojn de la vivo.

Mi ne scias se mi esprimis bone, tamen mi iomete devoji de la temo, ni parolu pri anarĥiismo. okulumo.gif

Mi pensas ke en anarĥio ĉiuj homoj estus egalaj. Sen estroj, neniu estus supere aliaj personoj. Mi pensas ke la personoj mem estas kiu devas regi siajn proprajn vivojn kaj tio estas kio anarĥiismo diras.

Mi gajas ke mi povas paroli kun iuj pri anarĥiismo esperante. Mi deziras ke ĉi tio daŭrigos.

Koran saluton!

rido.gif

www (Tunjukkan profil) 16 Juli 2007 00.45.54

Mi pensas kiel la amiko Borja, ni ĉiuj ne nidas estrojn, ne mono.
Hodiaŭ ne ekzistas demokration. La vera demokratio estas la anarhismo. Vi povas vidi ke estas demokratio en vortaro, kaj eble vi povos vidi ke mi pravas ke ankoraŭ ne ekzistas,ne ekzistis ĝin en la mondo. Ni ne povas vidi neniun landon kun demokration nuntempe. Ankaŭ mi ne vidas neniun landon kun egalajn rajtojn por homojn. kie estas lando kun egalaj rajtoj?. Ĉu mi havas egalajn rajtojn ol Reĝoj?. Mi pensas ke mi ne havas egalajn rajtojn ol la reĝo.
sal.gif

nomjer (Tunjukkan profil) 29 Juli 2007 19.24.13

Mi pensas ke, komence de dua jarmilo, necesus bone pripensi signifon de tiuj vortoj: Komunismo, Anarkismo, Sovetismo, Socialismo (pardonu min pro skriberaroj: mi estas nun sen vortaro por kontroli).

Mia opinio estas, ke tiuj, kiuj interesighas pri tiaj konceptoj, devige redifinu ilin lauhlume de grandaj kaj gravaj historiaj spertoj.

Divido inter subtenantoj de Komunismo, Anarkismo, Sovetismo kaj Socialismo, au ech inter subtenantoj de unu nura el ili, estas tre senutila kaj detruanta situacio.

Chu kunlaboremo permesos nin pli bone difini niajn ideojn, kaj do niajn venontajn eblajn komunajn agadojn? Mi esperas, ke jes...

Nomjer

nomjer (Tunjukkan profil) 30 Juli 2007 13.23.14

Terurĉjo:
nomjer:Mi pensas ke, komence de dua jarmilo, necesus bone pripensi signifon de tiuj vortoj
Mi opinias, ke ni ĉiuj vivas nun en la komenco de la TRIA jarmilo, kiam socialismo, komunismo en siaj klasikaj formoj jam pereis.
Sed tiuj formoj ne estis puraj, laŭteoriaj.
La unuan kaj vanan penadon estigi puran komunismon faris rusaj bolŝevikoj en la 1918, sed ili preskaŭ tuj rifuzis de tia konstruado pro momenta halto de ĉiuj flankoj de ekonomia, socia, kultura vivo.
Chu jam tria jarmilo? Kiel la tempo pasas...
Efektive mi chiam eraremis kun horoj kaj tagoj, sed nun ankauh kun jarmiloj!!!ridulo.gif

Sed, serioze, mi plene kunsentas kun via pensmaniero. Klasikaj formoj pereis, kaj sendube ili estis ne puraj lauh teoria vidpunkto. Sed konsideroj povas esti pluraj:
1) Maleblas traduki puran ideon en puran praktikon
2) Komunismo estis nova, kaj CCCP estas konsiderebla pli unua pruvado ol jam difinita sistemo
3) Aliaj kauhzoj, internaj kaj eksteraj, premis sur evoluon de komunisma arangho

Aliflanke oni devige rekonu, ke CCCPspertado, kvankam eraroj kaj suferoj, estas instruaro por chiu uloj, kiuj ne akceptas modernan "tutgloba morto-imperio".
Aktuala Rusio estas unika lando kiu pli-malpli sukcesas kontrauhstari al tutgloba morta-imperio.
Ene de komunismo, socialismo kaj sovetismo kushas instruoj kaj orientadoj ne nur politikaj auh ekonomiaj, sed vivstilaj.
Kaj grandaj rusiaj kaj CCCP pensmajstroj tre gravas por ni hodiauh: Zamenhof (jes, li estis lauhleghe rusa), Fiodoraf, Roerix.
Progresemo de komunisma vivstila vidado tre impresas. Ghi estas la unua mondo ene de kiu homoj regas, ne "sinjoroj"...

Estas ghuste sublume de tiaj "grandaj instruistoj de homaro", ke mi pensas, ke ni povas finfine redifini signifon de komunismo, socialismo kaj sovetismo.

Estime

nomjer (Tunjukkan profil) 31 Juli 2007 11.28.46

Terurĉjo:
nomjer:Aktuala Rusio estas unika lando kiu pli-malpli sukcesas kontrauhstari al tutgloba morta-imperio.
Не до жиру, быть бы живу.
Tre proksimuma traduko: Ne estas tempo por manĝegi, estas tempo por resti viva.

Aktuala Ruslando preskaŭ ne spiras, kontraŭstarinte tutgloban imperion. Eble moderna Ĉinio sukcesos ludi tiun rolon.
Tamen nur post pereo de socialismo en mia lando mi komprenis diversajn aspektojn de komunismaj sistemo kaj teorio, kiujn ne estis antaŭe.
Ŝerce oni skribis: "Proletoj de ĉiuj landoj, pardonu nin".
Estimata Nomjer! Mi estis komunisto, konvinkita komunisto. Eĉ nun mi kredas, ke socialisma sistemo kapablas al multaj bonaj aferoj. Sed mi bedaŭrinde kaj kordolore vidas, ke ĉiuj landoj, elektintaj komunisman vojon de evoluo, neeviteble moviĝis al homaj suferoj, persekutado, konstanta plimalriĉigo, mizerigo de siaj popoloj. Ne plaĉas al mi ankaŭ la ĉinia vojo.
Vi tute pravas, samideano.
Fakte tamen mi memorigas vin zamenhofajn vortojn pri lingvo internacia: "Por ke lingvo estu internacia ne sufichas, ke oni nomu ghin tia" (pli mapli: mi ne havas precizan tekston chi tie).
Simile: por ke shtato estu komunisma ne sufichas, ke oni numu ghin tia.

Fakte neniu povas deklari, ke sendube CCCP estis reala socialisma Shtato. Mi simple pensas, ke Lenin kaj aro da pioniroj KLOPODIS fondi grandan komunisman shtaton, kiel evoluo sur pli vastan skalon de unuaj "socialismaj urboj" realigitaj de volo de "lumitaj homoj".

Evidentas, ke CCCP ne sekvis dum sia tuta ekzistado tian vojon, kaj neniu rajtas neigi teruran suferon de CCCPpopolo pro tia kialo.

Mi nur proponas, chiam memori, ke ideo estas alia afero ol ghia aplika klopodaro.
Se ni esploras komunismon, sovetismon kaj socialismon en la plej profunda signifaro, ni malkovros tre utilajn konojn por renovigi nian pensmanieron kaj nian vivstilon.

Mi kaj aliaj amikoj estas konkrete laborantaj pri tio, kaj jam nova agtipologio naskighis, nome "socia restituo", kiu estas praktika komunismo, neshtata sed libere kaj individue elektebla de chiu. Vershajne estus interese intershanghi opiniojn pri tio.
Ni aplikis socian restituon por solidaraj projektoj, kaj ni jam iomete sukcesis kaj vidis etajn rezultojn.

Mi demandas min, kaj ne nur min, chu klasikaj "teorioj" estas pluesplorendaj. Vershajne el ili naskighos novaj sociaj orientadoj, tre utilaj por tiuj, kiuj ne partoprenas estraron de morto-imperio...

Estime,

Nomjer
(mi ankauh respondis pri biblio)

borja (Tunjukkan profil) 2 Agustus 2007 17.24.41

Saluton!

La Komunisma malsukceso pruvis, ke per la Povo estas neeble atingi pli justan socion. Per la Ŝtato oni kontribuas al la daŭrigo de la popola sufero, ne al ĝia liberigo. La Komunisma Sistemo, kiu stariĝis dum la historio, ŝajnas al mi tiel foriginda kiel la aliaj Ŝtataj sistemoj. La plej taŭga sociordo estas tiu, en kiu ia Sistemo ne regas, kaj kie la Ŝtato ne estas bezonata.

Tia socio estas tiu, kiu presentas nin la anarĥiismo. Socio en kiu la nuraj leĝoj estas la persona volo kaj la reciproka helpado. Mi pensas, ke en la nuntempa monda stato, la anarĥiismo oferas nin la vera ŝanco por ŝanĝi la aktualan ordon.

La anarĥiismo estas por mi la plej justa kaj honesta idealo. Ĝia ideo pri la egaleco kaj la libereco ŝajnas al mi la plej taŭga. Anarĥiismo, male al la ceteraj idealoj, deklaras sin kontraŭ-aŭtoritata, kaj por mi, tio estas la bazo de la egaleco kaj la libereco. La aŭtoritato nur naskigas povon, kaj la povo siavice neegalecaĵojn kaj trudojn.

La anarĥio estas idealo, kiu ne estis kreita de lumigita persono, sed ĝi naskiĝis el la rekta baraktado de la laboristoj kontraŭ la ĉiutaga sklaveco. Ĝi estas socia, filozofia kaj etika movado, sed ne politika. La liberecanoj komprenas, ke per la politiko oni subtenas la burĝajn ilojn detruendajn, kiujn oni uzas por daŭrigi la nejustecon, kaj miaopinie estas bonege, ke ankaŭ kelkaj komunistoj aŭ socialistoj rimarkis tion. La politiko estas kaŭzo de multaj sociaj problemoj. Tial la anarĥiistoj ne emas fidi la politikon kaj provas igi ĝin tute malaperi.

Amike kaj liberecane,

Borja.

nomjer (Tunjukkan profil) 2 Agustus 2007 21.22.11

borja:Saluton!

La Komunisma malsukceso pruvis, ke per la Povo estas neeble atingi pli justan socion. Per la Ŝtato oni kontribuas al la daŭrigo de la popola sufero, ne al ĝia liberigo. La Komunisma Sistemo, kiu stariĝis dum la historio, ŝajnas al mi tiel foriginda kiel la aliaj Ŝtataj sistemoj. La plej taŭga sociordo estas tiu, en kiu ia Sistemo ne regas, kaj kie la Ŝtato ne estas bezonata.

Tia socio estas tiu, kiu presentas nin la anarĥiismo. Socio en kiu la nuraj leĝoj estas la persona volo kaj la reciproka helpado. Mi pensas, ke en la nuntempa monda stato, la anarĥiismo oferas nin la vera ŝanco por ŝanĝi la aktualan ordon.

La anarĥiismo estas por mi la plej justa kaj honesta idealo. Ĝia ideo pri la egaleco kaj la libereco ŝajnas al mi la plej taŭga. Anarĥiismo, male al la ceteraj idealoj, deklaras sin kontraŭ-aŭtoritata, kaj por mi, tio estas la bazo de la egaleco kaj la libereco. La aŭtoritato nur naskigas povon, kaj la povo siavice neegalecaĵojn kaj trudojn.

La anarĥio estas idealo, kiu ne estis kreita de lumigita persono, sed ĝi naskiĝis el la rekta baraktado de la laboristoj kontraŭ la ĉiutaga sklaveco. Ĝi estas socia, filozofia kaj etika movado, sed ne politika. La liberecanoj komprenas, ke per la politiko oni subtenas la burĝajn ilojn detruendajn, kiujn oni uzas por daŭrigi la nejustecon, kaj miaopinie estas bonege, ke ankaŭ kelkaj komunistoj aŭ socialistoj rimarkis tion. La politiko estas kaŭzo de multaj sociaj problemoj. Tial la anarĥiistoj ne emas fidi la politikon kaj provas igi ĝin tute malaperi.

Amike kaj liberecane,

Borja.
Kara Samideano!

Mi ghenerale kunsentas kun tio, kion vi diris.
Efektive anarhhiismo multe oferas al tiuj homoj, kiuj sin regas adulte kaj response. Malboshance ne chiu homo havas saman evolunivelon kaj jam tio estas konkreta problemo.
Sed ne pri tio mi volus paroli.

Vi juste kaj plenrajte diras: "La anarĥiismo estas por mi la plej justa kaj honesta idealo". Problemo estas, ke samtempe chiu el la miliardoj da homoj vivantaj sur chi tiu planedo, deklaras: "la (sekvas nomo de iu doktrino) estas por mi la plej justa kaj honesta idealo"...

Vere, tute senrajte chiu homo povas elekti tiun auh alian doktrinon kiel la plej ghustan, sed poste kio okazas? Okazas, ke, praktike, komunistoj ne konlaboremas kun anarhhiistoj, anarhhiistoj ne kunlaboremas kun socialistoj. ktp, ktp.

Se chiu homo konsideras iun doktrinon kiel "la plej...ktp", neevitebla rezulto estas, ke elektorajto estas sendube savita, sed, praktike, homoj ne povas kune labori. Sed ni chiuj loghas sur sama planedo, kaj ni ne povas roli kaj organizighi kvazauh vivo de unu estus tute disigita de vivo de alia.

Jen, mi proponas al vi novan vidadon, kiun vi povas trankvile pripensi kaj, poste, jughi lauh via prudento.

Mi povas rigardi ideologiojn kiel pluraj partojn de sama homa tutmonda sagheco. En chiu el ili estas aparta rimedo por aparta problemo.

Ni startas ghuste de anarhiismo, kiu estas por vi tre grava.

ANARHHIISMO estas necesa karakterizo de individueco. Sen individueco ne estas homo sed besto, kaj bestaroj. Do evoluo de homo necesas anarhhiismon, por ke individuo estu tia.
Sed, se nura anarhhiismo regus, tre malfacile ni povus efektive kunlabori. Vi prave diras, ke bazo de bona viva funkcio estas "la persona volo kaj la reciproka helpado". Sed, se che aparta individuo ne estas emo al reciproka helpado, pure anarhhiista socio ne posedus shancojn, por ke tia reciproka helpado estu garantiita valoro por chiu... do paca vivo estus utopio.

KOMUNISMO estas konscio, ke rimedoj, richecoj, scioj kaj teknologioj estu bono por chiu, ne nur por "koterio" kiu chion posedas, chion regas, chion altrudas. Partopreni iom da komunumaj trezoroj ne mankigas che individuo propran "mi-dimension".
Aliflanke tro da komunismo, aparte se altrudita fare de shtatsistemo, ighas manko de individua eblo posedi iaspecan objekton, kaj fanatika batalo kontrauh individuaj homaj rajtoj.

SOVETISMO estas kapablo kunlabori adulte, dialogi kaj kune decidi pri komunumaj aferoj. Sovetismo, en si mem, estas praktika demokratio, kontrauhstaranta al trompigaj aktualaj demokratioj, kiuj nur estas ilo de tre konata koterio.
Sovetismo garantias, ke "reciproka helpado" estu fundamento por chiu socipartoprananto.
Sed tro da sovetismo barus rajton pripensi kaj kunlabori fore de komunuma dimensio, char ankauh individuaj dimensioj gravas. Sen individuaj dimensioj (=anarhhiismo) sovetismo ighus nehoma premado.

SOCIALISMO estas adulta percepto de kolektiva estajho, kiun chiuj homoj de Tero konstituas. Tiu, kiu ne perceptas tian estajhon, vivas malfermita en propra egoisma mondo kaj ne kapablas sukcese rilati kun aliaj.
Do socialismo estas signalo de socia adulteco kaj sen socialismo praktike chiu homo estas ebla danghero por chiuj aliaj.
Sed tro da socialismo malebligus privatajn homajn realojn, kaj chio estus rilatenda ekskluzive al kolektiva mondo: ne eblus apartaj realoj kaj mondo funkcius tiel, kiel estus blinda mehhanismo, kie individuo ne gravus...

Jen, se ni konsideras ideologiojn por tio, kion ili povas doni al ni chiuj, ne ekzistas unu ideologio pli perfekta ol aliaj, sed chiu el ili respondas pri aparta vivproblemo.
Do mi preferas ne esti "konvinkita sekvanto" de tiu auh alia ideologio" sed vivi frate kun tiuj, kiuj bone konas profundecon de chiu el ili, kaj emi kunlabori por tageposttage solvi niajn problemojn kaj akiri progreson, memorighante, ke "absolutaj veroj" nur kondukas al ruino, sed pripensema analizo de alies pensmaniero, ne antauhjughante kaj ne malfermighante, kondukas al subtenebla komunuma kunvivo.

Ni ne vivas sur planedo nur teorie, sed praktike, konkrete. Tio, kio unuavice gravas por ni chiuj, estas kapablo kunlabori, estas unueco inter homoj el chiu lando kaj chiu kulturo, estas emo al tiu tutmonda fundamenta frateco por kiu nia kara Zamenhof ofertis sian tutan vivon...

Do ideologioj estas bonaj, ghis ili ne baras interfratan praktikan kunlaboreblecon.
Ni chiuj estas gravaj, ideologioj nur estu iloj serve de nia evoluo, niaj rajtoj, nia progreso.

Tio, kompreneble, nur estas mia opinio, kaj chiu rajtas ghin akcepti, kritiki auh tute forjheti...

Estime

borja (Tunjukkan profil) 6 Agustus 2007 17.09.05

Saluton!

Kara nomjer, mi atente legis ĉion, kion vi skribis, kaj mi devas diri, ke mi trovis tion tre interesa. Mi jam antaŭe pripensis kelkajn aferojn de vi priparolitaj. Eble la antaŭa mesaĝo, kion mi skribis, estis skribita per la koro, anstataŭ per la kapo, kaj tial mi forgesis gravajn aferojn. Ofte mia deziro pri mondo pli bona estas pli forta ol mia kapablo rezoni. Sed nun, jen mia opinio pri tio, kion vi skribis:

Necesas granda persona respondeco por ke mondo justa estu ebla, vi pravas pri tio. Akiri tiun respondecon estas la unua afero grava, kion devas fari tiu, kiu opinias sin revoluciemul(in)o. Sed nuntempe estas fakto, ke multaj homoj ne zorgas pri politiko aŭ pri sociaj problemoj, kaj politike senzorge estas neeble, ke oni pligrandigu sian kapablon sin regi aŭ, kiel vi diris, sian evolunivelon. Kaj aliflanke, aliaj multaj homoj, kiuj ja zorgas pri politiko, havas antaŭestablitajn ideojn, kaj ankaŭ tiel, estas malfacile reala ŝanĝon en la sociordo. Miaopinie, kion ni devas fari estas agi ene de nia persona rondo tiel, kiel ni deziras, ke la cetero agu. La nombro de tiuj, kiuj sinzere deziras mondon veran justan estas malgranda, tial ĉiam ni devas provi laŭeble agi respondece, akiri kapablon nin regi, kaj konduti nin laŭ niaj ideoj, por ke tiamaniere disvastigu nian influon kaj niajn ideojn kaj por ke la manko de vera kaj radika politika konscienco kaj respondeco ne estu problemo. Mi sufiĉe scias, ke ne nur anarĥiistoj deziras ŝanĝon en la socia organizmaniero, sed ankaŭ iuj sinzeraj komunistoj, radikaj socialistoj, kontraŭŝtataj maldekstrul(in)oj, liberecanaj marxistoj ktp.

Por mi anarĥiismo estas nenia "absoluta vero", por mi estas vivfilozofio, vivstilo, socia movado, kaj fine la idealo, kiu plej konsentas pri miaj pensoj. Tamen mi ne opinias min anarĥiisto, ĉar mi preferas ne fermiĝi en miaj propraj ideoj, sed akiri pli kaj pli riĉeco de ĉiaj pensmanieroj. Anarĥiismo estas nur la idealo, kun kiu mi plej rekonas min.

Kiam vi analizis (ĝuste, mi pensas) tiujn kvar ideologiojn, mi rimarkis, ke pli ol unu el ili eble povas konduki nin, se realigita, al la manko de homaj rajtoj kaj privata vivo, al la ne-individueco, kaj ankaŭ al la senindividueca maŝin-socio, tio estas, al la totalitarismo. Kaj ne estos anarhiismo kiu kondukos nin al la totalitarismo. Per ĉi tio, mi ne volas diri, ke anarĥiismo estas la plej taŭga idealo el ili, tute ne. Mi celas, ke unu el la plej gravaj aferoj, pri kiu la anarhiismo pravas estas tio, ke la komunisma aŭ socialisma centralismo povas preskaŭ certe iĝi totalitarismo. Kaj mi pensas ke dum la historio tiu estis la plej grava eraro de la komunismo, socialismo kaj sovietismo, fidi kaj kredi je la Ŝtata centralismo. Tamen, sen ia centralismo, mi pensas, ke eblus realigi vera homa socialismo (ankaŭ kom. kaj sov.).

Kun ĉio, mi volas diri, ke la egaleca, justa kaj libera sociordo, devas komenci anarĥimaniere, tute sen centralismo kaj plena je individua libereco. Kaj ekde tio, estus necesa atenti la rimarkojn de la aliaj ideologioj, kiujn vi priparolis, por ke estu eblaj ankaŭ la aliaj bonaj aferoj, kiujn oferas al ni la komunismo, socialismo aŭ sovietismo, kiel kunlaboreco, plena partopreno en la gravaj decidoj de ĉiuj personoj el la socio, la rekta demokratio, reciproka helpado ktp. Sed ĉiam respektante la persona volo, kiu ja estas tre grava por mi.

Mi ŝatus diri, ke la socialismo, en ĉiaj siaj formoj (kompreneble, ne la centralisma), ĉar ankaŭ anarĥiismo estas ia socialisma formo, estas la vojo, kiu la homaro devas preni por atingi la veran justan kaj homan mondon. Sed sinzere kaj modeste, laŭ mia opinio, la bazoj de tiu homa socialismo devas esti la anarĥiismaj.

Unue ni devas forigi la pecojn, kiuj subtenas la aktualan burĝan demokration. Mi pensas ke ĉiu, kiu deziras alia mondo pli bona devas fidi nenian partion. La politikaj partioj estas partoj de la detruenda Povo. Kaj mi rediras tion, kion mi diris antaŭe, ke per la burĝaj iloj oni igas daŭri la popolan suferon.

Aliflanke estis la naciismoj, kiujn mi opinias malŝatindaj. Por homa tutmonda harmonio kaj kunlaborado estas necese, ke ĉiaj naciismoj malaperu. Ni ĉiuj loĝas sur la sama tero, kaj estas nekomprenebla ke la homoj ne laboru kune pro absurdaj naciaj antaŭjuĝoj. Por internacia kompreno, necesas internacia vidpunkto. Parte, tio estas, kion mi ŝatas pri Esperanto, ke ĝi oferas al ni tre gravan ilon por la interkompreno de ĉiuj homoj sur la tero. Esperanto ebligas siamaniere komunuma kunvivo internacia.

Kore kaj amike,

Borja.

(nomjer, nur etan konsilon, se vi skribus x-sisteme anstataŭ per h-sistemo la ĉapeloj aperus)

Kembali ke atas