目次へ

La 105-a UK de Esperanto en Montrealo, Kanado

Urho,2019年7月27日の

メッセージ: 30

言語: Esperanto

Metsis (プロフィールを表示) 2019年10月26日 10:41:40

MiMalamasLaAnglan:
Kiom kostas la UK? Mi loĝas en Usono kaj pripensas iri.
Rigardu la aliĝadan paĝon de UEA.

Jxenja_A (プロフィールを表示) 2019年10月26日 21:02:50

Karaj, ĉio dependos de la kondiĉoj. En Montrealo estas sufiĉe da malmultekostaj loĝejoj (studentaj gastejoj), kaj UEA proponos bonan miksaĵon de diversaj opcioj (ĉio estos en la Dua Bulteno, post iom da tempo). Se vi loĝos en studenta loko kaj mem aĉetas / kuiras aŭ manĝas en ne tre multekostaj manĝejoj, la tuto povas esti tute ne multekosta, kaj la kurzo de kanada dolaro estas favora kaj al eŭro, kaj al usona dolaro. Sed meti precizan sumon ja malfacilas...

Jxenja_A (プロフィールを表示) 2019年11月16日 14:43:12

Karaj,

La rango estas inter 95 ĝis 240 ĝis la 31-a de decembro. Poste la prezoj altiĝas. Junuloj ĝis 18 aliĝas senpage. Jen pri ĉio ĉi!
https://www.facebook.com/Montrealo.kongreso/photos...

Amike,
Ĵenja

nornen (プロフィールを表示) 2019年11月19日 0:12:19

MiMalamasLaAnglan:
Jxenja_A:Karaj,

La rango estas inter 95 ĝis 240 ĝis la 31-a de decembro. Poste la prezoj altiĝas. Junuloj ĝis 18 aliĝas senpage. Jen pri ĉio ĉi!
https://www.facebook.com/Montrealo.kongreso/photos...

Amike,
Ĵenja
Ĉu tiuj prezoj estas en kanadaj dolaroj, eŭroj, aŭ alia valuto?
La bildo tekstas "ĉiuj en eŭroj", tial eble ĉiuj estas en eŭroj.

Metsis (プロフィールを表示) 2019年11月19日 8:39:10

Kiel regulo de dikfingro… Ĉar la centra oficejo (CO) situas en Nederlando, UEA uzas eŭrojn, se ne alie diras.

Balbutanto (プロフィールを表示) 2019年12月4日 16:34:18

La Riverego, la bulteno de la Esperanto-Societo Kebekia, ĵus aperis. En ĝi, oni trovos ĉiajn detalojn pri la venonta universala kongreso en Montrealo, en 2020, kaj multe pli! Ne hezitu ĵeti rigardon.

Urho (プロフィールを表示) 2020年2月3日 8:07:30

LA DUA BULTENO POR MONTREALO 2020 HAVEBLAS RETE

La Dua Bulteno por la UK en Montrealo (1-a ĝis 8-a de aŭgusto 2020) jam haveblas rete! Tio signifas, ke eblas jam mendi ĉiujn servojn rilate la UK-on: loĝadon, ekskursojn, matenmanĝojn kaj bankedon! Legu pli ĉe…

N.B. : En la unua mesaĝo de tiu ĉi fadeno vi trovas ligilojn.

Urho (プロフィールを表示) 2020年2月25日 13:58:19

Pri la Unuiĝintaj Nacioj kaj la 105-a Universala Kongreso

Bonvolu legi (kaj aŭskulti) ĉe Esperanto Retradio: Pri la Unuiĝintaj Nacioj kaj la 105-a Universala Kongreso

Urho (プロフィールを表示) 2020年4月5日 10:30:57

UEA planas prokraston de la UK en Montrealo
Bonvolu legi la Gazetaran komunikon n-ro 861 ĉe la paĝoj de UEA:
https://uea.org/gk/861a1

UEA nuligos la ĉi-jaran Universalan Kongreson
Bonvolu legi la artikolon ĉe la bulteno Libera folio:
https://www.liberafolio.org/2020/04/04/uea-nuligos...

Urho (プロフィールを表示) 2020年6月21日 7:03:37

先頭にもどる