Naar de inhoud

Organizaĵo Lingvapaz

door robbkvasnak, 8 augustus 2019

Berichten: 1

Taal: Esperanto

robbkvasnak (Profiel tonen) 8 augustus 2019 20:06:58

Universitata kolego kontaktis min pri publikaĵo presita en Katalunio. Ĝia titolo estas "inguapax" ĉe http://www.linguapax.org/fr/. Oni petas de li artikolon pri la historio de la havaja lingvo (kion mi ankaŭ studas sub lia estrado). Li ne konas tiun revuon - ankaŭ mi ne. Sed ŝajnas ke ĝi laboras kun UNESCO kaj ke ĝi serĉas subteni malgrandajn lingvojn.
Se iu leganto ion scias pri ĝi mi petas sciiojn.
Eble estus bona alianca organizaĵo por nia movado, kies celo estas protekti malgrandajn lingvojn.

Terug naar boven