前往目錄

Anoncado de Esperanto per lernejoj kaj aliaj manieroj

貼文者: MiMalamasLaAnglan, 2019年8月27日

訊息: 8

語言: Esperanto

MiMalamasLaAnglan (顯示個人資料) 2019年8月27日下午7:32:14

Ĉu ie ekzistas lernejoj, en kiuj Esperanto estas la lingvo de instruado? Se ne, mi pensas, ke tio estus bona maniero por pliigi la nombron de Esperantistoj.

Mi pensas ankaŭ, ke anoncado de Esperanto devas pliiĝi. Mi iam audis, ke iu homo lernis Esperanton pro "Esperanta evangeliisto". Kiuj estas ili?

Metsis (顯示個人資料) 2019年8月28日上午6:57:26

Mi ne scias, kiel estas en aliaj landoj, sed ĉi tie la instruistoj sekvas la nacian lernoplanon kaj ne eĉ la plej nova plano mencias la espan. Ĉi tio signifas, ke dependas de individuaj instruistoj, ĉu ili mencias la espan. Verŝajne ne, ĉar ili eble ne scias, havas intereson aŭ tempon. Sed mi ne povas vidi obstaklon, ke lokaj esperantistoj proponas al instruistoj, ke la esperantistoj mem alvenos por konigi al lernantoj la espan. Mankas nur tiaj aktivaj esperantistoj…

Zam_franca (顯示個人資料) 2019年8月28日上午8:52:50

https://esperantobourgenbresse.wordpress.com/2017/... Eta artikolo pri edukado, la freinet movado kaj Esperanto-movado

MiMalamasLaAnglan (顯示個人資料) 2019年8月28日下午2:53:28

Duolingano diris angle, "In college I encountered an Esperanto evangelist selling postage-stamp-sized grammars- and bought one." (esperante: En universitato, mi renkontis esperantan evangeliiston, kiu vendis poŝtmark-grandecajn esperantajn gramatikojn, kaj vendis unu.

https://forum.duolingo.com/comment/33085856

MiMalamasLaAnglan (顯示個人資料) 2019年8月29日下午9:15:57

Zam_franca:https://esperantobourgenbresse.wordpress.com/2017/... Eta artikolo pri edukado, la freinet movado kaj Esperanto-movado
Kio estas la freinet movado?

Metsis (顯示個人資料) 2019年8月30日上午6:14:49

Freinet estas pedagogia doktrino aŭ ideo, kiun inventis francaj Celestin kaj Elise Freinet. Vd. Vikipedion.

MiMalamasLaAnglan (顯示個人資料) 2019年8月30日下午8:34:45

Metsis:Freinet estas pedagogia doktrino aŭ ideo, kiun inventis francaj Celestin kaj Elise Freinet. Vd. Vikipedion.
Tiu artikolo estas en la germana, do mi ne komprenas ĝin. Ĝi ne haveblas esperante aŭ angle, bedaŭrinde.

Metsis (顯示個人資料) 2019年8月30日下午10:09:09

Temas pri pedagogia lerno, gugli por ĝi.

回到上端